Al la enhavo

Seksa neŭtraleco en la slavaj lingvoj.

de Jxusteno, 2019-decembro-26

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 14:50:26

Laŭ mi, oni povus enkonduki vorton "onu" por tiu ĉi celo. Kaj en aliaj okazoj kiam sekse neŭtralaj esprimoj ne eblas oni povus simple preni neŭtragenran vorton kun la finaĵo "e" (aŭ "o") kaj anstataŭigi tiun eon (aŭ oon) per "u". Se ne ekzistas neŭtragenra vorto je "e"/"o", oni povas preni inan vorton kun la finaĵo "a" kaj anstataŭigi tiun aon per "u".
Ekzemploj:
onu jest dobru panu - ri estas bona gesinjoro (de iu ajn sekso);
onu zrobiłu - ri faris.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-26 14:55:16

Oni ne povas tion fari. Tio estas kontraŭ naturo de slavaj lingvoj.
Ekepmple, kiel oni deklinaciu vian "onu"?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 15:01:38

Deklinacio de "onu":
  • Nominativo -
onu
  • Genetivo -
ego/go
  • Dativo -
jemu/mu/niemu
  • Akuzativo -
je/nie
  • Instrumentalo -
nim
  • Lokativo -
nim

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 15:03:07

sergejm:Oni ne povas tion fari. Tio estas kontraŭ naturo de slavaj lingvoj.
Ekepmple, kiel oni deklinaciu vian "onu"?
Oni deklinaciu la pronomon "onu" tiel same kiel la neŭtragenran "ono", tamen rimarku ke tio ĉi ne estas objektiviga ĉar tian saman deklinacion havas la vira "on".
Tio kio estas ebla en la angla, germana, franca, hispana, portugala kaj sveda, estas ebla ankaŭ en la slavaj lingvoj, ĉu?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-26 15:41:36

Ne, oni tion ne faras, almenanaŭ en la rusan.
Oni inventas strangajn feminitivojn por profesioj, ekz. "авторка" - "aŭtorino", sed neniu zorgas pri genre neŭtrala pronomo.
En plenigota formo oni presas:
Я, <ФИО>, паспорт гражданина РФ <>, проживающий(ая) <адрес> ...
Mi, , pasporto de civitano de RF [sen ina varianto - tiel nomiĝas la dokumento] <>, loĝanta[ĉi tie oni proponas inan finaĵon por elekti] ...
Sed se tian formon oni skibas mane, oni skribas ĝustan finaĵon sen krampoj.

Estas nenia neceso inventi ian artefaritan pronomon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 16:28:59

sergejm:Ne, oni tion ne faras, almenanaŭ en la rusan.
Oni inventas strangajn feminitivojn por profesioj, ekz. "авторка" - "aŭtorino", sed neniu zorgas pri genre neŭtrala pronomo.
En plenigota formo oni presas:
Я, <ФИО>, паспорт гражданина РФ <>, проживающий(ая) <адрес> ...
Mi, , pasporto de civitano de RF [sen ina varianto - tiel nomiĝas la dokumento] <>, loĝanta[ĉi tie oni proponas inan finaĵon por elekti] ...
Sed se tian formon oni skibas mane, oni skribas ĝustan finaĵon sen krampoj.

Estas nenia neceso inventi ian artefaritan pronomon.
En la hispana oni provas uzi la finaĵon "-e" (anstataŭ la vira "-o" kaj virina "-a"): amigue, abuele, chique, hije, niñe, todes, une, nosotres, vosotres ktp. Ankaŭ ekzistas seksneŭtrala ununombra triapersona pronomo elle (Esperante: "ri").
En la portugala ankaŭ estas provata hispaneca maniero de solvo de la problemo, ekzemple: meninë.
En la angla jam ekzistas sekse neŭtralaj vortoj por multaj nocioj sed ne ĉiam; jen estas ekzemploj de neologismoj: ind, nibling, chibling, pibling.
En la sveda ekzistas la neologisma pronomo hen.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 17:19:39

Eble oni povas uzi la hispanecan e-sistemon ankaŭ por la itala.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 17:24:20

Mi renkontintas ankaŭ sciaĵon pri u-sistemo por la hispana. Do, la u-sistemo estas ne nur slava.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-26 17:34:19

Ratujte, bratuški...
Nia ambicia "galijsko kokoško" pretendas jam reformi la slavajn lingvojn...
Žustenčik, provu komence reformi vian "native" lingvon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-26 17:58:30

IgorSokoloff:Ratujte, bratuški...
Nia ambicia "galijsko kokoško" pretendas jam reformi la slavajn lingvojn...
Žustenčik, provu komence reformi vian "native" lingvon.
Ho, ĉu vi estas ŝovinisto?

Reen al la supro