Al la enhavo

Ĉu estas samecoj inter Eo kaj la indonezia lingvo?

de Zam_franca, 2019-decembro-27

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 10:57:59

Baik, laŭ la franclingva Vikipedio, estas iom kiel la Esperanta boni.

Mi ankaŭ vidis ke la indonezi-lingva -an estas kiel la Esperanta -.

Ĉu gramatike la du lingvoj vere similas?

Ĉu estas, escepte de orangutano, kelkaj vortoj en Esperanto, kiuj devenas el la indonezia?

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-27 12:43:50

Unue la indonezia apartenas al la aŭstroneziaj lingvoj, kvankam enhavas multajn hindoeŭropajn pruntovortojn, ĉar nuntempa Indonezio estis kolonio de Nederlando.

Due en la Esperanta forumo de Stack Exchange oni diskutis pri pruntovortoj de ne-hindoeŭropaj lingvoj al la espa antaŭ tri jaroj. Oni rimarkis, ke ne estas facile difini, kion oni celas per "ne-hindoeŭropajn pruntovortojn al la espa", ĉar multajn tiajn vortojn oni jam pruntis al la eŭropaj hindoeŭropaj lingvoj kaj tiuvoje troviĝis al la espa (ekz. faraono, tabuo kaj haŝiŝo).

La indonezia estas iom artefarita lingvo, kiu oficiale naskiĝis en la jaro 1928, do post naskiĝo de la espa. Kvankam la indonezia estas juna, ĝi bazas sur la malaja, kiu estas pli maljuna. La eŭropanoj pruntis multajn vortojn de la malaja, ekz. la vortoj Japanio kaj keĉupo devenas el la malaja. Vd. la anglan liston en Vikipedio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-27 15:20:57

Koran dankon.

Mi kredis, ke keĉupo unue devenis el la ĉina.

La listo de la Stak-forumo estas mirinda. Mi honeste kredis, ke la esperantaj vortoj, kiuj devenas el ne-hindoeŭropaj lingvoj, estas ĉiuj "trapasitaj" tra ajn hindoeŭropa lingvo.

Tiu eta listo kviete grandiĝu.

Reen al la supro