Al la enhavo

Praktikaj sugestoj pri instrui Esperanton.

de super-griek, 2006-aŭgusto-14

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

super-griek (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-14 16:04:02

Karaj geamikoj,
Kunesperantistoj kaj samideanoj,

Saluton. Mi estas juna esperantisto belga kaj mi dezirus instrui Esperanton al estontaj esperantistoj en mia najbaraĵo (en la estonto, kiam mi estos studinta kaj ekzercinta la lingvon pli bone, memevidente). Ĉu vi eble havas konkretajn kaj praktikajn sugestojn(kaj ankaŭ pli ĝeneralajn konsilojn) por mi. Mi povas uzi ĉion: sugestojn, konsilojn, manierojn por reklami... Mia retadreso estas super-griek@hotmail.com .

Dankegon pro via atento kaj bonvoleco.

Kun sinceraj salutoj,

Andy 'Andreo' Peetermans.

ingenius (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-14 23:07:16

Mi ankaŭ ŝatus kelkajn sugestojn se vi havus iom. Mi volas foni esperantoklubon ĉe mia lernejo proksimjare, kaj bedaŭrinde, ne multaj homoj eĉ scias kio esperanto estas! Mi volas helpi tiu situacio, kaj instrui ilin, sed mi bezonas helpon se vi havas iom.

Dankon!

Matilda 69 (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-15 12:37:24

Saluton,
mi estas Elena kaj mi instruis esperanton ĉe la mezlernejo de mia urbo Treviso, en Italio.
Mi havas la jenajn sugestojn
1) ne ĝeni la studentojn pri gramatiko: la unuaj 16 bazaj reguloj sufiĉas;
2) amuzigi ilin kun kantoj, bildaj libretoj kaj filmetoj;
3) uzigi lernu!-on
4) partoprenigi ilin al iu esperanta sperto kiel festivaloj, tendaroj, fredmaj kursoj (ekzemple ĉe kastelo de Grezjono en Francio)
5) se ili estas kristanoj (aŭ anoj de aliaj religioj)preĝigi ilin esperante
6) prezenti al ili esperanton kiel paca lingvo

En mia lernejo ĉi tio funkciis: kiel ne en la via?

Elena

seraphim (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-15 19:31:41

Karaj ingenius kaj super-griek,

Mi opinias ke tiun, kiun vi demandis, estas la plej grava demando en la Esperantujo.

Vi ricevos bonajn konsilojn kiel estri klubon aŭ kiel instrui, kaj tiel plu -- sed la baza demando pri kiel instigi/komenci kiam ne ekzistas alia Esperantisto en via loko, tiu konkreta demando neniam ricevos kokkreta respondo.

Mi malsamigas inter varbi, instrui, kaj fondi. Mi koncentras pri nur varbado, kaj dependas de Lernu por la edukado. (http://varbejo.blogspot.com)

Kontaktigu la nacian organizon pri Esperanto en via lando. Sendube, vi ricevos helpon tiel propagandaĵojn kun listo de membroj apud via urbo. Eblas ke ili povas helpi kun sperto.

Via celo estas vere nirindega kaj mi deziras bonŝancon al vi.

--Riĉardo

seraphim (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-15 19:34:54

seraphim:Karaj ingenius kaj super-griek,

Mi opinias ke tiu, kiun vi demandis, estas la plej grava demando en la Esperantujo.

Vi ricevos bonajn konsilojn kiel estri klubon aŭ kiel instrui, kaj tiel plu - sed la baza demando pri kiel instigi/komenci kiam ne ekzistas alia Esperantisto en via loko, tiu konkreta demando neniam ricevos konkretan respondon.

Mi malsamigas inter varbi, instrui, kaj fondi. Mi koncentras pri nur varbado, kaj dependas de Lernu por la edukado. (http://varbejo.blogspot.com)

Kontaktu la nacian organizon pri Esperanto en via lando. Sendube, vi ricevos helpon tiel propagandaĵojn kun listo de membroj proksime al via urbo. Eblas ke ili povas helpi kun sperto.

Via celo estas vere mirindega kaj mi deziras bonŝancon al vi.

--Riĉardo

super-griek (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-16 09:37:52

Multajn dankojn pro viaj sugestoj, Matilda kaj Seraphrim! Mi tre ŝatas la ideojn.

Andreo.

ingenius (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-16 14:23:24

Jes, dankon. rido.gif

Nbomb3 (Montri la profilon) 2006-novembro-07 22:59:49

Estas multaj bonaj sugestoj ĉi tie. Antaŭ du jaroj kaj duono, mi komencis lerni esperanton. Sed mi komencis mian lernadon tiele, ke amikino mia ne povis ne lerni ankaŭ pri esperanto: mi kaj ŝi estis en ŝia ĉambro, kaj mi demandis al ŝi, ĉu mi povas uzi ŝian komputilon iomete. Kompreneble, estanta bona amikino, ŝi jesis, kaj tiam mi komencis lerni esperanton! Do, mia lernado estis en ŝia komputilo, ŝi staris aŭ sidis apude, kaj ne povis ne lerni esperanton! Do, mi havis pretegan esperantamikon!

Provu ĝin! Eble, se vi uzus amik(in)an komputilon, vi ankaŭ pretigus iun alian por lerni esperanton kune kun vi!!

Bonŝancon kun viaj provoj!

Pacon,
Nejt

Junesun (Montri la profilon) 2006-novembro-18 12:53:27

Provu ne ĉion instrui samtempe. La esperanta gramatiko ja estas facila, sed se oni provas lerni 16 regulojn samtempe, tio ankaŭ estas malfacila. La mala metodo, instrui kiel eble plej malmulte da gramatiko po leciono, estas pli motiviganta: la lernanto tuj vidas kiom facila estas Esperanto. Oni ja ĉiukaze bezonus plurajn lecionojn por instrui la bazan vortaron. Evitu instrui nebazajn vortojn kiel "taiĵiĉuano" - se iu lernanto interesiĝas pri tiu sporto, li ja povas lerni tiun vorton, sed alikaze la vorto tute ne bezonatas en la baza vortaro.

Ekzempla kursplano:
- por instrui kio estas Esperanto, unue uzu la filmetojn kiuj troviĝas sur la DVD "Esperanto Elektronike" - aŭ ankaŭ ĉe Google Videos: http://video.google.com/videoplay?docid=7125230226... kaj http://video.google.com/videoplay?docid=2984144549... . Tiuj ne nur informas pri Esperanto, ili ankaŭ montras ke Esperanto estas modernega. Ankaŭ kolektu liston da kialoj kial homoj eble volus lerni Esperanton.
- por instrui la prononcadon, nur mallonge ekspliki la regulojn, poste praktiku per esperanta muziko (http://panorama.ovh.org/unikode/muziko.htm) kaj la interaktivaj ekzercoj troveblaj ĉe lernu (http://eo.lernu.net/lernado/ekzercoj/flash/alfabet... kaj http://eo.lernu.net/lernado/ekzercoj/flash/prononc...)
- komencu instrui uzeblajn esperantajn frazojn kiel eble plej frue, ĉar la praktika valoro de io lernita ege motivigas.
- por ne uzi tro da gramatiko en la unua leciono, eble instruu salutojn kaj frazojn uzante nur -as kaj sen akusativo. Oni ja komence povas komuniki sufiĉe bone tiel, ekz. "Mi nomiĝas Petro. Mi estas studento. Mi loĝas en Usono, sed mi venas el Rusio. Kiu vi estas? Kie vi loĝas? El kie vi venas? Tiu estas Marko. Li venas el Ĉinio. ...". La akusativo estas sufiĉe malalloga por komencantoj, do oni unue donu al ili konfidencon kaj senton de facilego.
- la dua leciono eble traktu adjektivojn. Bonega, utila temo kiu ankoraŭ ne bezonas la akusativon estas la vetero: "La vetero estas belega ĉi tie: ne pluvas, estas varma kaj la suno brilas. Kaj kiel estas la vetero che vi? - Ĉi tie la vetero ne estas bela. Estas malvarmeta kaj blovas forta vento". Oni ankaŭ povas instrui la afiksojn mal-, -eg- kaj -et- tiel. Nepre montru kiel ili ege faciligas la lernadon de vortoj, ĉar oni povas fari tutan skalon (ekz. malvarmega - malvarma - malvarmeta - varmeta - varma - varmega) per ili kaj en la angla oni devus lerni ses diversajn vortojn por tio!
- Ĉiam menciu kiel lernendaĵoj faciligas la lingvon. Komparu kun aliaj lingvoj. Ekzemple ankaŭ ne diru ke la ĉapelliteroj estas malfacilaĵo, parolu pri ilia rolo certigante ke oni povas facilege korekte skribi ĉion kiun oni aŭdas kaj facilege korekte prononci ĉion kiun oni legas.

Reen al la supro