Al la enhavo

La vortaro ĉesas malfermiĝi

de Terurĉjo, 2008-julio-30

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-julio-30 21:33:53

Mi rimarkis, ke la vortaro malfermiĝas nur en la unuaj paĝoj de fadenoj, sed ĉesis malfermiĝi en la aliaj, la sekvaj.
Mi ne scias, ĉu mia komputilo aŭ vindozo fuŝas, sed bonvolu tion kontroli kaj agordi la vortaron, se mi ne eraris.

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-02 15:51:05

Mi konsilas al vi viŝi kuketojn (per CTRL+SHIFT+DEL se vi uzas Fajrovulpon). Mi esperas ke tio solvos la problemo, sed mi ne povas diri ĉar mi uzas linukson.

Per Esplorilo eblas ankaŭ viŝi kuketojn sed mi ne scias kiel fari tion en tiu programero. La problemo estas en via komputilo ĉar verŝajne tio ne okazas kun aliaj uzantoj (mi-inkluzive).

Ankaŭ povas esti via versio de Operaciumo kaj Esplorilo. Se viŝi kuketojn ne funkcias, bv. klarigi vian version de operaciumo kaj esplorilo.

PS. Mi estas programisto pri interreto sed eble lernu-teamo malkonsentas kun mia konsilo.

Espi (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-02 16:34:26

Saluton diogotŭ,

mi nur havas demandeton:

Kelkfoje vi uzis la terminon limpi.
Kion ĝi signifas, ĉar mi nenie trovis ĝin?

Amike
Espi

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-02 16:43:21

Dankon, Espi

Mi ĉiam zorgas skribi korekte en Esperanto, sed mi klare miksis portugalaĵo en Esperanto uzante la vorton limpi anstataŭ viŝi ĉi tiun fojon.

Limpi: el portugala "limpar": signifas malpurigi, malplenigi ion (plejfoje per sapo).

Mi jam anstataŭigis ĉiun okazon de limpi por viŝi.

Dankon, mi estos pli atenta estonte.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-02 19:18:56

diogotŭ:Mi konsilas al vi viŝi kuketojn.
Pri kiaj kuketoj temas? lango.gif

Ŝajnas al mi, ke kuketo estas malgranda fritaĵo el pasto, farita kun bongusta diversspeca enhavaĵo. Sed mia komputilo, des pli mia retumilo (IE7), ne havas iajn kuketojn.

Do, kion mi devas forigi aŭ forviŝi por solvi la problemon?

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 10:34:37

Vi pravas, kuketo estas malgranda kuko, sed kuketo samtempe ankaŭ signifas ĉi tiun. Vi povas malpermesi al via foliumilo (IE7) stori kuketojn kaj vi povas forigi la jam storitajn kuketojn, eble eĉ nur la kuketojn rilate al la Lernu! paĝaron. Vi faras tion per via foliumilo, sed mi ne scias ĉu tio solvos vian problemon. Kial vi ne uzas la fajrovulpon (firefox) kiel foliumilon?

Espi (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 14:34:16

diogotŭ:Limpi: el portugala "limpar": signifas malpurigi, malplenigi ion (plejfoje per sapo).
Saluton diogotŭ,
ĉio klaras. Mi ankaŭ konas ĝin el la hispana (limpiar), sed mi ne trovis ian interrilaton.
Sed, ĉu la traduko ne signifas purigi?

Amike
Espi

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-04 01:13:04

horsto:Vi povas malpermesi al via foliumilo (IE7) stori kuketojn kaj vi povas forigi la jam storitajn kuketojn
Mi konsilis al li la duan: "forigi jam storitajn kuketojn". Mi kredas ke malpermesi kuketojn tute ne solvas ajn problemo.

Espi, denove vi pravas, mi fuŝis!

malpurigi en portugala estas "sujar" kaj ja purigi signifas "limpar".

jes, la hispana tre similas al portugala...

Reen al la supro