Al la enhavo

Kresko de Esperanto en la araba mondo

de Zam_franca, 2020-januaro-05

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-08 16:33:02

La mesaĝo estas kaŝita.

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-09 07:43:56

Jxusteno:
Eble mi ion miskomprenis, tial mi petas vian pardonon, sed, laŭ mia impreso, al vi la internacia ne tute plaĉas ĉar ĝi havas sonojn malfacilajn por vi, kaj en ĝi, krom la dekses gramatikaj reguloj, "ekzistas ankaŭ aliaj reguloj"…
Retre al la origina temo de araba mondo…

Lasu min prezenti ekzemplon pri edukado. Kiam oni analizas la PISA-studojn, oni rimarkas, ke en multaj landoj, kiuj situas en la pinton de la listo, oni aprezas instruistojn alte. Tiel ne estas en pluraj arabaj landoj, speciale en tiuj, kie estas nafto.

Instruisto, kies gepatroj estas amikoj de miaj gepatroj, instruis unu jaron en privata baza lernejo en Dubajurbo. Granda sintena problemo estis, ke la gepatroj de la lernejanoj rigardis, ke instruistoj estas iliaj servistoj, ĉar ili rekte pagas lernejopagon al la lernejo. Tio kaŭzis, ke ankaŭ la lernejanoj rigardis la instruistojn kiel servistoj, ne kiel instruistoj kun aŭtoritato.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-09 07:57:41

La mesaĝo estas kaŝita.

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-09 14:06:16

Jxusteno:Sed kiel ĉi tio rilatas al Esperanto?
Vi pravas, ne rilatas al la temo alimaniere kiel diskuto pri kiel prononci ŝ kiel s-h ridulo.gif

Jxusteno:
Por ellerni Esperanton ne nepre necesas instruisto. Ja estas tre multe da ĉeinterretaj lerniloj.
Mi ne scias, ĉu ekzistas tre multaj retaj lerniloj de la espa ekz. per la araba. Kion mi klopodis montri, estis, ke eble ekzistas sintenaj kaj sociaj malhelpaĵoj, kiuj baras la disvastigon de la espa en la arabaj landoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 14:29:10

Metsis:Retre al la origina temo de araba mondo…
http://vortaro.net/#retro-

Tiu vorto (retro kaj ne retr'o), laŭ la PIV, eblas esti kiel jam (miakomprene) : adverbo sed ne e-vorto.
Aŭ ĝi estas prefikso.
Ĉu klare mi skribis?

PIV:
Tiu pref. estas ankaŭ uzata memstare, kun adv-a valoro: iru retro, Satano!.

Vade retro, Satanum
!

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-09 16:36:20

Zam,

Vi pravas, mia eraro.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-09 16:42:03

Zam_franca:Vade retro, Satanum[/i]!
Vade retro, Satana!

La vokativo de Satanas estas Satana. ridulo.gif

CRVX SACRA SIT MIHI LVX
NON DRACO SIT MIHI DVX
VADE RETRO SATANA
NVMQVAM SVADE MIHI VANA
SVNT MALA QVAE LIBAS
IPSE VENENA BIBAS

(La sankta kruco estu por mi lumo / la drako ne estu por mi gvidanto / iru retro satano / neniam persvadu min per vanaĵoj / estas malbonaĵoj, kiujn vi ofertas / trinku vi mem venenojn)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 16:50:55

nornen:
Zam_franca:Vade retro, Satanum[/i]!
Vade retro, Satana!

La vokativo de Satanas estas Satana. ridulo.gif

CRVX SACRA SIT MIHI LVX
NON DRACO SIT MIHI DVX
VADE RETRO SATANA
NVMQVAM SVADE MIHI VANA
SVNT MALA QVAE LIBAS
IPSE VENENA BIBAS
Dankon, mi kredis, ke estas Satanum. Mi neniam studis la latinan.

Provo da traduko de la teksto (aĉe):
Koro sankra sub(?) ? lumo
Ne ? sub(?) ? ĉefo
Iru retro Satano
? ? ? ?
? ? ? ?
? veneno trinkas

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-09 16:59:46

Mi aldonis esperantigon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 17:23:40

nornen:Mi aldonis esperantigon.
Dankon!

Reen al la supro