Al la enhavo

E.D.E.

de Matilda 69, 2006-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Matilda 69 (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-15 10:59:30

Kion vi pensas pri E.D.E., la unua esperanta partio, kiu volas sinprezenti je la eŭropa baloto de 2009 kun listoj en ĉiuj eŭropaj landoj?

baxoka (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-24 08:07:03

saluton
mi ne plaĉas la ideon
ĝis

Pino (Montri la profilon) 2006-septembro-11 13:55:16

Saluton
Mi placas la ideon. Lingvo estas grava problemo en Eŭropo. Ekzemple en Francio por baloto 2004 Bruno Schmitt estis Kandidato EDE.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2006-septembro-15 02:12:29

Se tie estas "esperanta partio", tiam esperanto ne plu estas neŭtrala. Tiu ne plaĉas al mi.

Se tie estas partio kiu promocias esperanton, tiam esperanto estas ankoraŭ neŭtrala. Tiu estas bona, kaj plaĉas al mi.

Tie estas diferenco.

Gradski (Montri la profilon) 2006-septembro-15 05:04:51

Mi kongruas kun la ideon de E.D.E, la lingvo en Eŭropo estas ankoraŭ tre grandan problemo, kaj pri la ideo ke Esperanto estas neŭtrala, memoru ke personoj povas uzi kial ili ŝatas, memoru la temo de SAT.

Wàng (Montri la profilon) 2006-decembro-11 15:34:02

Mi taksas ĝin tute necesa.
http://www.election-presidentielle.org/
(vochdonu por Garino okulumo.gif)

Frith Ra (Montri la profilon) 2006-decembro-12 23:37:14

Mi rigardas ke la eǔropanoj ŝajnas plu favore la ideo ol la ekster-eǔropanoj.

Laǔ mi la ideo de politikaj partioj kiu estas tute E-anoj maltrafas la celon. Sed, se oni nur kredas ke ni seriozas se ni iĝas politikistojn ni zorge politikiĝu.

La negoca kampo ŝajnas al mi plu fruktema ol la politika kampo.

pastorant (Montri la profilon) 2006-decembro-13 02:15:41

Mia amikino, kiu loĝas en Belgujo, sed ŝi estas irlandanino, ridis kiam mi diris, ke oni konsiderus Esperanton por E.E.U. Ŝi laboras por politika partio(la kontraŭ de la socialista partio; mi forgesas la nomon) en Bruselo. (Ĉu ĝi nomiĝas "The Labor Party"?)
Ŝi ŝerce diris, ke nur kvin homoj parolas ĝin.
Sed honeste, ĉu Esperanto vere estas kandidato?

Kwekubo (Montri la profilon) 2006-decembro-13 21:17:46

Mi ja konsiderus voĉdoni favore de partio, kiu subtenas Esperanton, sed mi neniel voĉdonus por iu partio nur pro tio, ke ili subtenas la lingvon; des malpli por partio, kies ununuraj politikeroj ŝajne estas antaŭenigi Esperanton kaj pritrakti la lingvan problemon. Estas aliaj pli gravaj demandoj kiujn oni samtempe pritraktu.

anselmi (Montri la profilon) 2008-marto-24 17:41:07

sal.gif La agado de E.D.E daŭras
Vidu nian retejon : http://e-d-e.org
Nia movado celas helpi la konstruadon de pli demokratia EŭropUnio per la ilo ESPERANTO.Legu la paĝon "Oftaj Demandoj". En 2009, ni celas eŭrope partopreni ankoraŭ al la baloto.
Ni invitas vin kunigi nian movadon.
Marc ANSELMI, V-P de EDE Francio

Reen al la supro