Al la enhavo

Kiom valoras la Spesmilo hodiaŭ?

de sudanglo, 2020-januaro-07

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2020-januaro-07 14:43:55

Prenu la prezon de pura oro (troja unco) en via valuto kaj dividu per 42,42

Ekz: Prezo de oro hodiaŭ =1402 Eŭroj.

Do 1 Spesmilo egalas 1402/42,42 = €33,05

Tamen en pundoj 1 Spesmilo = £28,16

La arĝenta enhavo de la nova 100-Stela monero valoras €16,27, sed se oni traktas tiun moneron egala al 1 Spesmilo ties fand-valoro estas ĉ 50% de ties nominala valoro.

Tio ŝajnas al mi tute akceptebla. Mi supozas ke en antaŭaj epokoj kiam cirkulis oro-moneroj, la fand-valoro de ne-oraj moneroj ofte estis malpli ol la nominalaj valoroj.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-januaro-16 14:57:11

Lastatempe mi rete sendis mendon por pezilaro, pensante ke mi uzos tion por kontroli la ĝustecon de mia pesilo (tiu kiun mi uzas por kontroli la pezon de miaj Spesmilaj aĉetoj)

Sed nun mi ekpensis (dum mi ankoraŭ atendas la liveron de tiu kalibra pezilaro) ke mi malŝparis la monon jam pagitan.

la Brita Suvereno estas unu el la plej strikte specifitaj oraj moneroj de la tuta mondo. Tiel, evidente, mi jam havas kalibrigan pezilaron.en mia Spesmila kolekto.

La pezo de ne-cirkulinta Suvereno kredeble pli ekzaktas ol tiaj malmultekostaj kalibrigaj pezaĵoj kiajn mi mendis.

Anstataŭ kontroli la ĝustecon de mia pesilo, mi verŝajne finos per kontrolado de la ĝusteco de la menditaj pezaĵoj.

Posta skribo.

Laŭ la specifigo la Brita Suvereno devus enhavi 113 grajnon da pura oro. Tiel, ĉar ĝi konsistas el 22-karata oro, la pezo de la Suvereno devus registriĝi je 24/22 x 113 = 123,2727 grajnoj. (480 grajnoj egalas unu Trojan uncon).

Mia pesilo montras (ne-devie) 123,6 grajnojn kiam mi pesas ne-cirkulintan Suverenon. Do laŭ tiu mezuro ĝi super-indikas je 0,265 %.

Mi raportos poste la precizecon, kiam mi kontrolos uzante la ricevotan pezilaron.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-januaro-17 15:46:07

Ricevis la pezilaron. La 100-grama pezilo registriĝis je 100,3 gramoj.

Do, ĉar tiu super-indiko (0,3%) respondas bone al la mezurita super-indiko kiam mi uzis ne-cirkulinta Suverenon, mi akceptis ĝin kiel indan pezaĵon por reĝustigi la pesilon laŭ la procedo donita de la fabrikinto.

Nun ne-cirkulinta Suvereno registriĝas je 7,99 gramoj (oficiale devus esti 7,988 g) kaj en grajnoj 123,3

Posta skribo. Mi ĵus mendis spesilon kun specifo 50g/0,001g. Kiam ricevita mi raportos kiom pezas miaj Suverenoj (10-Spesmilo-pecoj). Espereble ĝi montros la oficiala pezon (7,988 g)

sudanglo (Montri la profilon) 2020-januaro-28 14:57:54

La Eŭro falas La Spesmilo kreskas

Hodiaŭ, 1 Sm = €33.78

sudanglo (Montri la profilon) 2020-januaro-31 13:24:56

Mi ricevis la novan spesilon kiu elmontras pezon en gramoj je tri decimaloj (ekz 7,123).

Ĝi inspiras fidon pri sia precizeco, ĉar nun miaj kalibraj peziloj (de 1g,2g,5g,10g,20g,50g) registriĝas je la surstampita valoro (aŭ tiu +/- unu miligramo), kaj unuope kaj en kombino.

Sed tre strange, Suverenoj, de diversaj datoj (kiuj aspektas ne cirkulintaj), nun ĉiuj peziĝas (regule) je 7,998g aŭ 7.999g (ne je la atendata 7,988g) - kvazaŭ la Reĝa Stampejo aldonis 10 mg por bonŝanco.

Se tio estas la vera pezo, tiam la Suvereno povas ec pli ekzakte roli kiel 10 Spesmila peco. (Vi memoras sendube ke laŭ-difine 10 Spesmiloj estas 8 gramoj da 22-karata oro.)

Turfalko (Montri la profilon) 2020-septembro-05 16:36:34

En la lastaj semajnoj la prezo de arĝento draste plialtiĝis, sekve la valoro de la arĝentaj 100- kaj 50-stelo-moneroj rimarkinde kreskis.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-septembro-06 12:42:53

Jes Turfalko, kaj cetere multaj pensas ebla, ke la prezo de arĝento atingos €50 por fajn-unco.

Tiam vi (kredeble) facile vendos viajn 100-Stelo-monerojn je €50, sed tio necesigas pluan kreskon en la prezo de arĝento de pli ol 100%

La valoro de 1 Spesmilo en Eŭroj hodiaŭ estas €38,6. Se vi deklarus ke 100 Steloj = 1 Spesmilo, nur necesus kresko de 30% en la Eŭra ekvivalento de 1 Spesmilo por atingi la vian vendoprezon (€50).

Intertempe, mi rimarkis ke, (kaj tio estas kurioza afero) ke la valoro de la cupro-enhavo de la (antaŭ-1992) brita 2 p peco estas hodiaŭ preskaŭ ekzakte 1 Speso.

Per magneto vi facile distingos inter la bronzaj moneroj kaj la postaj, ĉar tiuj lastas konsistas el kupro-tegita ŝtalo.

La pli fruaj 2p-moneroj (kiuj ankoraŭ cirkulas ĉi tie), kaj konsistas el 97% cupro, entenas 6,9 g da cupro.

Se vi volas kontroli ĉu iu el la cupro-enhavaj moneroj de via lando egalas konvenan sumon en Spesoj uzu jenan kalkulilon

Reen al la supro