Al la enhavo

Fermita

Esperanto

de Jxusteno, 2020-januaro-07

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-07 23:03:58

La mesaĝo estas kaŝita.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-08 06:05:25

Regno??? Vere?

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-08 08:19:54

the United Nations of Europe (United Europe)

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-08 08:39:00

Oni jam elparolas "EU" kaj "EUo" kiel unu vorto.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-januaro-08 10:59:33

Mi diras Eŭropunio, eŭropuniano. Norvego estas eŭropano, sed ne eŭropuniano. Por loĝanto de Martiniko, estas la malo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-08 12:36:03

Usono nomiĝas Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Norda) Ameriko, sed ĝi ne okupas la tutan Amerikon, nek eĉ la tutan Nordan Amerikon.
Do simile en Eŭropo

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-08 13:11:44

StefKo:the United Nations of Europe (United Europe)
Prave.
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo en Eo, laŭ mi.
sergejm:Usono nomiĝas Unuiĝintaj Ŝtatoj de (Norda) Ameriko, sed ĝi ne okupas la tutan Amerikon, nek eĉ la tutan Nordan Amerikon.
Do simile en Eŭropo
Tia nomo eblas, eĉ se estus ĉiam homo por diri Ameriko (America) anstataŭ Usono (USA).

Miakomprene, la pravigo estas, ke en Ameriko, estas ŝtatoj, kiuj unuiĝis (simpligante la historion). Ne ĉiuj el la amerikaj ŝtatoj, nur ŝtatoj. Tial ili rajtas nomiĝi tiamaniere.
Tamen la eŭropa projekto havas vere tutkontinentan celon. Certe hodiaŭ estas 99% certa, ke Svislando aŭ Turkujo kaj aliaj ne eniĝos en la EU-on. Sed male de Usono, EU provas an-igi landojn, kiel Nordan Makedonujon.

*Ho ne, mi forgesis! Usono estas pagonta Grenlandon!

landhomo (Montri la profilon) 2020-januaro-10 11:39:55

Eŭropa Unio povas post iuj jardekoj facile malintegriĝi, kiel diseriĝis siatempe la Soveta Unio. Do, la eksperimentoj fiaskas pro politikaj kialoj! Kial do rompi la kapojn por inventi neologismon al la eksperimento Eŭropunia aŭ Eŭr-unia (=unio de la eŭro-valutaj landoj)?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-10 16:57:17

landhomo:Eŭropa Unio povas post iuj jardekoj facile malintegriĝi, kiel diseriĝis siatempe la Soveta Unio. Do, la eksperimentoj fiaskas pro politikaj kialoj! Kial do rompi la kapojn por inventi neologismon al la eksperimento Eŭropunia aŭ Eŭr-unia (=unio de la eŭro-valutaj landoj)?
Ne, la restantaj landoj de la Unio estas tro kunligitaj ekonomie por plene disigi EU-on. Mi volas diri, ke krom per la okaziĝo de ekonomia krizego, pli detruema ol la okazinta de 2008, kiu murdus la eŭropan ekonomion kaj la kontinentan kapitalismon, aŭ ktom per la okaziĝo de eventaĉo kiel milito kiu 'anarkiismigus' Eŭropon, la tuta malestiĝo de la Unio ne okazos.

Fakte certe ne estas vere utila, sed estas teoria temo kiu tamen tradukindas en Esperanton.

vincas (Montri la profilon) 2020-januaro-12 13:58:50

Nu, al mi plaĉas la nomo - Eŭropa Unio.

Reen al la supro