Al la enhavo

Matematiko

de MiMalamasLaAnglan, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-januaro-16 19:47:58

nornen:Mi ne scias, sed se mi elparolu ĝin spontanee, mi dirus ion tiel:

Se a xo kvadrata plus bo xo kvadrata plus c egalas nul, do xo egalas minus bo plus minus (la) radiko de bo kvadrata minus kvar a co, ĉio dividite per du a.

Kiel oni diru: ∃x [∅∈x ∧ ∀y (y∈x → ⋃{y,{y}}∈x) ]
Dankon! Tamen, mi forgesis ion. Kiel oni diras eksponentojn kaj dekumajn frakciojn?

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-16 19:59:31

Eble:

ikso kvadrata, ikso kuba, ikso je la kvara (potenco), a je la bo, ...

e^(iπ) = -1
e je la (potenco de) i pi egalas minus unu.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-januaro-17 10:11:37

Kio pri formuloj, kiujn oni ne povas aperigi ĉi-forume, kiel multe da interpleksitaj parentezoj, pluretaĝaj frakcioj, matricoj aŭ integraloj?

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-17 11:54:17

Altebrilas:Kio pri formuloj, kiujn oni ne povas aperigi ĉi-forume, kiel multe da interpleksitaj parentezoj, pluretaĝaj frakcioj, matricoj aŭ integraloj?
Kiam temas pri pli kompleksaj ekvacioj aŭ funkcioj, oni devas montri (ekz. per kretotabulo), kiun parton oni elparolas, kaj havi paŭzojn, por ke la aŭskultantoj komprenas, kion vi ĵus diris. Estas la sama kiel en naciaj lingvoj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2020-januaro-28 17:08:09

nornen:Eble:

ikso kvadrata, ikso kuba, ikso je la kvara (potenco), a je la bo, ...

e^(iπ) = -1
e je la (potenco de) i pi egalas minus unu.
Kial je?

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-28 19:16:08

Ĉar ne estas trafa prepozicio.

Frano (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-15 12:37:14

FACILAS
FACILAS:Bonan tagon, tiu-ĉi jutuba kanalo intencas prezenti didaktikajn filmetojn pri scienco, ĉefe pri matematiko sed ankaŭ pri fiziko, kemio, biologio ktp. Temas pri teoremoj, metodoj por solvi problemojn, konoj el diversaj sciencaj kampoj, kaj mi traktas tiujn temojn per multaj ekzercoj detale klarigitajn. La nivelo de la konoj ampleksas proksimume de la mez-lernejo ĝis la universitato.

Reen al la supro