Al la enhavo

La Sango de l' Elfoj

de nornen, 2020-januaro-21

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-21 00:09:09

KREW ELFÓW
LA SANGO DE L' ELFOJ
SANGVIS ALFORVM

Zaprawdę powiadam wam, oto nadchodzi wiek miecza i topora, wiek wilczej zamieci. Nadchodzi Czas Białego Zimna i Białego Światła, Czas Szaleństwa i Czas Pogardy, Tedd Deireadh, Czas Końca. Świat umrze wśród mrozu, a odrodzi się wraz z nowym słońcem. Odrodzi się ze Starszej Krwi, z Hen Ichaer, z zasianego ziarna. Ziarna, które nie wykiełkuje, lecz wybuchnie płomieniem.
Ess'tuath esse! Tak będzie! Wypatrujcie znaków! Jakie to będą znaki, rzeknę wam - wprzód spłynie ziemia krwią Aen Seidhe, Krwią Elfów…

Aen Ithlinnespeath,
przepowiednia Ithlinne Aegli aep Aevenien

- - - -

Vere mi diras al vi, jen alproksimiĝas la aĝo de la glavo kaj de la hakilo, la aĝo de la lupa neĝoŝtormo. Alproksimiĝas la Tempo de la Blanka Malvarmo kaj de la Blanka Lumo, la Tempo de la Frenezo kaj la Tempo de la Malestimo, Tedd Deireadh, la Tempo de la Fino. La mondo mortos meze de frosto kaj reviviĝos kune kun nova suno. Reviviĝos el la Malnova Sango, el Hen Ichaer, el semita grajno. El grajno, kiu ne ĝermos, sed eksplodos flame.
Ess'tuath esse! Tiel ĝi estos! Elrigardu la signojn! Kiaj estos la signoj, mi diros al vi – unue trempiĝos la tero en la sango de Aen Seidhe, en la sango de la elfoj.

Aen Ithlinnespeath,
profetaĵo Ithlinne Aegli aep Aevenien

- - - -

Vere dico vobis, ecce appropinquat aetas gladii securisque, aetas nivium lupinarum. Appropinquat Tempus Albi Gelus et Albae Lucis, Tempus Amentiae et Tempus Contemptionis, Tedd Deireadh, Tempus Finis. Mundus morietur in medio frigoris et renascetur una cum novo sole. Renascetur ex Antiquo Sanguine, ex Hen Ichaer, e grano sato. Grano, quod non germinabit, sed dirumpetur flamma.
Ess'tuath esse! Sic erit! Exspectate signa! Qualia erunt signa, dicam vobis – primum manabit terra sanguine Aen Seidhe, sanguine Alforum.

Aen Ithlinnespeath,
vaticinatio Ithlinne Aegli aep Aevenien

- - - -

krew f — sango | elf m — elfo | zaprawdę — vere | powiadać imp — diri | wy — vi | oto — jen | nadchodzić imp — alproksimiĝi, alveni | wiek m — aĝo | miecz m — glavo | i — kaj | topór m — hakilo | wilczy — lupa | zamieć f — neĝado, neĝoŝtormo | czas m — tempo | biały — blanka | zimno n — malvarmo | światło n — lumo | szaleństwo n — frenezo | pogarda f — malestimo | koniec m — fino | świat m — mondo | umrzeć prf — morti | wśród (+gen) — meze de | mróz m — frosto, gelo | a — kaj, sed | odrodzić się prf — renoviĝi, reviviĝi | wraz — kune | z (+ins) — kun | nowy — nova | słońce n — suno | z (+gen) — el | stary — malnova, maljuna | zasiać prf — semi | ziarno n — grajno | który — kiu | nie — ne | wykiełkować prf — ĝermi | lecz — sed | wybuchnąć — eksplodi | płomień m — falmo | tak — tiel | być imp — esti | wypatrywać imp — elrigardi | znak m — signo | jaki m — kia | rzec prf — diri | wprzód — unue, komence | spłynąć prf — guti, trempiĝi | ziemia f — tero | przepowiednia f — profetaĵo

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-21 09:21:21

Bona traduko. Mi nur volus demandi (mi substrekas “demandi”) ĉu estas bezonaj tiom da „la”? Laŭ mia kompreno ĉio pri kio diras ĉi supera profetaĵo estas ja nekonata, nedefinita, precipe por leganto (aŭskultanto). Nur la suno, la tero, la elfoj kaj la signoj estas konataj.
Ĉu ne sufiĉus tiel:

Vere mi diras al vi, jen alproksimiĝas aĝo de glavo kaj de hakilo, aĝo de lupa neĝoŝtormo. Alproksimiĝas Tempo de Blanka Malvarmo kaj de Blanka Lumo, Tempo de Frenezo kaj Tempo de Malestimo, Tedd Deireadh, Tempo de Fino. La mondo mortos meze de frosto kaj reviviĝos kune kun nova suno. Reviviĝos el Malnova Sango, el Hen Ichaer, el semita grajno. El grajno, kiu ne ĝermos, sed eksplodos flame.
Ess'tuath esse! Tiel ĝi estos! Elrigardu la signojn! Kiaj estos la signoj, mi diros al vi – unue trempiĝos la tero en sango de Aen Seidhe, en sango de la elfoj.


Mi esperas daŭrigon.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-21 15:08:52

Dankon pro via respondo.

Pri la trouzo de "al". Ja ŝajnas al mi, ke kelke el la "la" estas forlaseblaj. Sed mi ne forigus ilin en ekz "la Tempo de la Blanka Malvarmo", ĉar tiu ŝajnas esti propra nomo (tial la grandaj literoj en la pola originalo).

"la aĝo de la lupa neĝoŝtormo" = tiu ununura aĝo de la ununura lupa neĝoŝtormo. Ekzistas nur unu tia aĝo kaj nur unu tia neĝoŝtormo, kiu finos la mondon.
"aĝo de la lupa neĝoŝtormo" = Ekzistas kelke da tiaj aĝoj kaj nur unu tia neĝoŝtormo. La fino de la mondo estas revenanta okazo.
"la aĝo de lupa neĝoŝtormo" = Lupaj neĝoŝtormoj estas kutimaj, tamen nun temas pri tuta aĝo de nur tiaj ŝtormoj.
"aĝo de lupa neĝoŝtormo" = Ekzistas multe da tiaj aĝoj, kaj multe da tiaj ŝtormoj. Iomete kontraŭ-klimaksa por mondfinanta profetaĵo. ridulo.gif

"la aĝo de la glavo kaj de la hakilo" = ĉi tie mi komprenas "la glavo" kaj "la hakilo" kiel tipa specimeno el la tuta glavaro haj hakilaro. "la aĝo de la glavo kaj de la hakilo" pli malpli egalas "la aĝo de glavoj kaj hakiloj".

Ĉio nur mia interpreto.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-21 15:11:21

ROZDZIAŁ PIERWSZY

Miasto płonęło.
Wąskie uliczki, wiodące ku fosie, ku pierwszemu tarasowi, ziały dymem i żarem, płomienie pożerały ciasno skupione strzechy domostw, lizały mury zamku. Od zachodu, od strony bramy portowej, narastał wrzask, odgłosy zajadłej walki, głuche, wstrząsające murem uderzenia taranu.

- - - -

ĈAPITRO UNUA

La urbo brulis.
La malvastaj stratoj, kondukantaj al la foso, al la unua teraso, elspiris fumon kaj ardon, la flamoj voris la dense koncentritajn pajlajn tegmentojn de la loĝejoj, lekis la murojn de la kastelo. De la okcidento, de la flanko de la havenpordego, kreskis kriego, sonoj de furioza batalo, obtuzaj, murŝokantaj batoj de ramo.

- - - -

CAPVT PRIMVM

Urbs ardebat.
Viae angustae, ad fossam, ad primum solarium ducentes, fumum et ardorem spuebant, flammae sedium tecta straminea dense congregata vorabant, muros arcis lambebant. Ab occidenti, a latere portae portus, clamor crescebat, strepitus acris pugnae, fusci, murum labefacientes ictus fistucae.

- - - -

rozdział m — ĉapitro | pierwszy — unua | miasto n — urbo | płonąć imp — bruliĝi | wąski — malvasta | uliczka f — strato | wieść imp — gvidi, direkti | ku (+dat) — al | fosa f — foso | taras m — teraso | ziać imp — elspiri | dym m — fumo | i — kaj | żar m — ardo | płomień m — flamo | pożerać imp — vori | ciasny — densa | skupiony — koncentrita, kunigita | strzecha f — pajla tegmento | domostwo n — loĝejo | lizać imp — leki | mur m — muro | zamek m — kastelo | od (+gen) — de | zachód m — subiro | strona f — flanko | brama f — pordego | portowy — havena | narastać imp — kreski | wrzask m — kriado | odgłos m — sono, resono | zajadły — vehementa | walka f — batalo | głuchy — surda, malalto, mucida | wstrząsający — ŝoka | uderzenie n — bato | taran m — ramo

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-21 16:22:30

nornen:ROZDZIAŁ PIERWSZY

Miasto płonęło.
Wąskie uliczki, wiodące ku fosie, ku pierwszemu tarasowi, ziały dymem i żarem, płomienie pożerały ciasno skupione strzechy domostw, lizały mury zamku. Od zachodu, od strony bramy portowej, narastał wrzask, odgłosy zajadłej walki, głuche, wstrząsające murem uderzenia taranu.

- - - -

ĈAPITRO UNUA

La urbo bruliĝis.
La malvastaj stratoj, kondukantaj al la foso, al la unua teraso, elspiris fumon kaj ardon, la flamoj voris la dense koncentritajn pajlajn tegmentojn de la loĝejoj, lekis la murojn de la kastelo. De la okcidento, de la flanko de la havenpordego, kreskis bruo, sonoj de vehementa batalo, mucidaj, murŝokantaj batoj de ramo.

- - - -

CAPVT PRIMVM

Urbs ardebat.
Viae angustae, ducentes ad fossam, ad primum solarium, spuebant fumum et ardorem, flammae vorabant dense congregata tecta straminea sedium, lambebant muros arcis. Ab occidenti, a latere portae portus, crescebat clamor, strepitus acris pugnae, fusci, murum labefacentes ictus fistucae.

- - - -

rozdział m — ĉapitro | pierwszy — unua | miasto n — urbo | płonąć imp — bruliĝi | wąski — malvasta | uliczka f — strato | wieść imp — gvidi, direkti | ku (+dat) — al | fosa f — foso | taras m — teraso | ziać imp — elspiri | dym m — fumo | i — kaj | żar m — ardo | płomień m — flamo | pożerać imp — vori | ciasny — densa | skupiony — koncentrita, kunigita | strzecha f — pajla tegmento | domostwo n — loĝejo | lizać imp — leki | mur m — muro | zamek m — kastelo | od (+gen) — de | zachód m — subiro | strona f — flanko | brama f — pordego | portowy — havena | narastać imp — kreski | wrzask m — kriado | odgłos m — sono, resono | zajadły — vehementa | walka f — batalo | głuchy — surda, malalto, mucida | wstrząsający — ŝoka | uderzenie n — bato | taran m — ramo
"Vehementa" - kio signifas tiu ĉi vorto? Mi uzus la vorton "furioza".
La vorto "głuchy" tie ĉi signifas "obtuza"
Anstataŭ "bruo" mi uzus "kriego". La pola vorto "wrzask" signifas ke bruo estas la homa laŭta krio.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-21 17:19:42

Dankon pro viaj korektindaĵoj
"Vehementa" - kio signifas tiu ĉi vorto? Mi uzus la vorton "furioza".
La vorto "głuchy" tie ĉi signifas "obtuza"
Anstataŭ "bruo" mi uzus "kriego". La pola vorto "wrzask" signifas ke bruo estas la homa laŭta krio.
Haha, "vehementa" eĉ ne ekzistas. "Furioza" sonas bone.

"Obtuza" estas la vorto, kiun mi serĉis, sed ne trovis. Dankon.

Eble "kriaro" ankaŭ eblus por "wrzask"? Tio estas, multe da homaj krioj?

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-21 19:06:44

nornen:Dankon pro viaj korektindaĵoj
"Vehementa" - kio signifas tiu ĉi vorto? Mi uzus la vorton "furioza".
La vorto "głuchy" tie ĉi signifas "obtuza"
Anstataŭ "bruo" mi uzus "kriego". La pola vorto "wrzask" signifas ke bruo estas la homa laŭta krio.
Haha, "vehementa" eĉ ne ekzistas. "Furioza" sonas bone.

"Obtuza" estas la vorto, kiun mi serĉis, sed ne trovis. Dankon.

Eble "kriaro" ankaŭ eblus por "wrzask"? Tio estas, multe da homaj krioj?
"Wrzask" estas laŭta kriego pro timo, indigno, antipatio. Ĝi devenas de unu homo kaj ankaŭ de amaso. "Kriaro" ankaŭ povas esti sed ĝi ne havas la negativajn emociojn, la egecon.

nornen (Montri la profilon) 2020-januaro-21 19:37:22

Mi havas demandojn pri la gramatiko:

Ĉar "narastał" estas singulara, kvankam estas tri aferoj, kiuj kreskis: wrzask, odgłosy kaj uderzenia. Kial ne "narastały wrzask, odgłosy i uderzenia"? Se "narastał" nur rilatas al "wrzask", ĉu "odgłosy" kaj "uderzenia" ne havas verbon?
Ĉu verboj estas ellasitaj, kaj oni legu tiel: "Od zachodu, od strony bramy portowej, narastał wrzask, (narastały) odgłosy zajadłej walki, (narastały) głuche, wstrząsające murem uderzenia taranu."?

"Wstrząsający" ŝajnas esti aktiva participo nuntempa de la verbo "wstrząsać", ĉu vere? Kial "murem" estas en instrumentala kazo? Ĉu la verbo "wstrząsać" ĉiam regas instrumentalan kazon, ĉu nur la participo regas ĝin? Ĉu oni ankaŭ dirus "Taran wstrząsał murem" aŭ oni dirus kun akuzativo "Taran wstrząsał mur"?

Mi antaŭdankas.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-21 21:38:17

nornen:Mi havas demandojn pri la gramatiko:

Ĉar "narastał" estas singulara, kvankam estas tri aferoj, kiuj kreskis: wrzask, odgłosy kaj uderzenia. Kial ne "narastały wrzask, odgłosy i uderzenia"? Se "narastał" nur rilatas al "wrzask", ĉu "odgłosy" kaj "uderzenia" ne havas verbon?
Ĉu verboj estas ellasitaj, kaj oni legu tiel: "Od zachodu, od strony bramy portowej, narastał wrzask, (narastały) odgłosy zajadłej walki, (narastały) głuche, wstrząsające murem uderzenia taranu."?
(...)
Se estus "narastały" (pluralo) devas esti dupunkto "narastały:...".
Do tiu frazo enhavas verbojn subkomprenatajn, tiel:

narastał wrzask, (narastały) odgłosy zajadłej walki, (narastały) głuche, wstrząsające murem uderzenia taranu

oni povas skribi tiel:

narastały: wrzask, odgłosy zajadłej walki, głuche, wstrząsające murem uderzenia taranu.

Tia frazo tamen ne estas bonstila. Mi skribos du esperantajn frazojn por ekspliki tion:

1. Mi konsideras min kiel poligloto ĉar mi konas la lingvon Esperanto, la Francan, la Italan kaj la Rusan.
2. Mi konsideras min kiel poligloto ĉar mi konas sekvantajn lingvojn: Esperanton, la Francan, la Italan kaj la Rusan.


En la 2-a frazo mi uzis la esprimon elnombrantan ĝeneralan. Tial ekzistas la pluralo kaj dupunkto. Mi pensas ke tiel estas bonstile ankaŭ en Esperanto. Ĉu en la Hispana estas alie?

P.S. Pri pluaj aferoj - morgaŭ.

StefKo (Montri la profilon) 2020-januaro-22 11:07:04

nornen:Mi havas demandojn pri la gramatiko:
(...)
"Wstrząsający" ŝajnas esti aktiva participo nuntempa de la verbo "wstrząsać", ĉu vere? Kial "murem" estas en instrumentala kazo? Ĉu la verbo "wstrząsać" ĉiam regas instrumentalan kazon, ĉu nur la participo regas ĝin? Ĉu oni ankaŭ dirus "Taran wstrząsał murem" aŭ oni dirus kun akuzativo "Taran wstrząsał mur"?
(...)
Jes, ĝi estas aktiva participo nuntempa, virgenra de la verbo "wstrząsać" (v. imp.).
Jes, la verbo "wstrząsać" (kaj ankaŭ ĝia participo) regas instrumentalon. Kial instrumentalo? En la Pola estas amaso da verboj koncernantaj la uzadon de diversaj objektoj: svingi (per mano), piedbati (per piedo), bati (per bastono), ĵeti (per ŝtono), skui (per arbo), ktp. Tiuj objektoj estas iloj, instrumentoj per kiuj oni faras tiuj agadoj, de tie instrumentalo.
"Taran wstrząsał mur" - tial ne (la kialo - supre). Oni povas diri, ekz. "Taran rozbił mur". Tiu-ĉi verbo "rozbić" (esp. "disbati", "disrompi") regas akuzativon.

Reen al la supro