Al la enhavo

Kubo

de Hober, 2006-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 63

Lingvo: Esperanto

Gradski (Montri la profilon) 2006-septembro-16 21:47:35

Por konstati la avancoj de la Revolucio nur vi devas scii ke Kubo estas inter la landoj kiu havas la plejn malmultajn bubetoj mortitaj por cento naskiĝis, ĈIUJ knaboj pli kvin jaroj jam vahas sia educado sekura.Kubo sendis pli ol 2000 kuracistoj por helpi al la personoj de la 3a mondo. Ni havas multaj ekzemplo por montri ke estas la plej homana revolucio en la mondo.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2006-septembro-17 00:46:06

Mi ne scias multajn pri Kubo, kiel mi neniam vizitis tie. Mi legas ke ĝi estas tre bela insulo, kaj ke la popoloj estas bonkora kaj amika.

Tamen, mi ne kredas ke Kubo havas demokration. Se tiu estas bona aŭ malbona...? Eble demokratio estus malbona por Kubo. Eble demokratio estos bona por Kubo, post Kastro. Mi ne scias.

Mi ankaŭ ne scias kial Usono ankoraŭ traktas Kubon kiel malamiko. Ĉar Kubo estas komunisto? Komunismo timigas Usonon antaŭ 50 jaroj, sed nun kial ni devus esti tima? Estas stulta.

Mi scias ke ĉiuj esperantistoj povus esti amikoj, demokratio aŭ ne.

Gradski (Montri la profilon) 2006-septembro-17 03:39:41

Bone, la demokratio estas tre malfacila temo, kaj la demokratio en Kubo estas pli, sed neniam dubu ke en Kubo estas demokratio, kaj ke la tutpopoloj estas reprezentataj en la parlamento. Pri la Kubanpopolo estas vero, estra tre bonkora.

Pri la temo ke esperantistaj povas esti amikoj mi akordas kun vi.

danila458 (Montri la profilon) 2006-septembro-17 19:14:51

demando.gif Saluton al ĉiuj! Mi loĝas en Israelo lokon,sed mi naskiĝis en Ruseo kaj memoras tre bone ke en lernejo instruisto diris al mi-Kuba estas la unua komunismo landon apud Usono kaj ĝi estas tre grave por Ruseo!!

erinja (Montri la profilon) 2006-septembro-25 21:25:35

Mi diru unue ke mi ĝenerale konsentas kun la ideoj de komunismo, mi estas maldekstremulo, kaj kvankam mi ne nomus min 'komunisto' aŭ 'socialisto', miaj propraj ideoj ne estas tre foraj de la ideoj de tia filozofio. Mi estas usonano kaj mi malaprobas al la nuna agado de Usono en la mondo, kaj al multaj pasintaj malbonaj agoj tutmonde.

Mi diras tion tiel ke vi sciu ke mi ne estas dekstremulo kiu simple malamas komunismon senpense, aŭ io tia.

Tion dirite, mi ne nomus kubon demokratio. Kiam miloj da homoj mortas por eskapi sian landon, laŭ mi tio estas problemo. Kaj evidente tiu lando ne estas demokratio, alie tiuj homoj povus resti en sia lando, pace esprimi sian opinion, kaj ŝanĝi la registaron per sia voĉdono.

Oni enkarcerigas homojn kiuj laboras por homaj rajtoj, kelkfoje mortigas politikajn kontraŭulojn. Do ŝajnas al mi ke jes, se vi estas unu homo kiu ne havas ajnan povon, mi kredas ke vi povas esprimi vian opinion. Sed se vi kreas organizon da homoj kiuj samopinias kiel vi, kaj vi ĉiuj protestas ian registaran agon, mi pensas ke vi finiĝos en karcero por 20 jaroj. Estas multaj organizoj kiuj dokumentas tiajn agojn de la kuba registaro - Amnesty International, Human Rights Watch, ktp. Kaj tiuj organizoj ankaŭ kritikegas Usonon, do oni ne pensu ke Usono iel "aĉetis" ilin kaj devigis ilin diri malbonaĵojn pri Kubo!

No Angel (Montri la profilon) 2006-septembro-29 15:40:27

Saluton. Mi loĝas en Serbio kaj en mia lando homoj havas plejparte bonan opinion ĉirkaŭ Kubo. Mi vizitis Kubon en 2003 kaj opinias Kubo estas plej bona lando mi vidis.

Rhea (Montri la profilon) 2006-oktobro-05 14:23:32

erinja:
Tion dirite, mi ne nomus kubon demokratio. Kiam miloj da homoj mortas por eskapi sian landon, laŭ mi tio estas problemo. Kaj evidente tiu lando ne estas demokratio, alie tiuj homoj povus resti en sia lando, pace esprimi sian opinion, kaj ŝanĝi la registaron per sia voĉdono.
Pri ŝanĝi la registraron: Ni en germanujo de 1995 havis unue konservativa registraro, poste sociala-demokrata registraro kaj nun ni havas granda koalicio de ambaŭ.
Neniu ŝanĝis. La mallaboraco kaj la malriĉeco de popolo unuflanke kaj la riĉeco kaj profito de monopoloj aliaflanke kreskis. Kion fari, se mi volas alia politiko?
Ĉu la registraron vere regi, aŭ la monopoloj?

Mi ne pensas ke estas demando pri havi aŭ ne havi la eblecon por voĉdoni. Mi pensas ke estas demando kiel "cui bono" - por kies gajno agas registraro?
Mi ne kredas ke en Kubo estas Socialismo. Mi ne pensas ke ekzistas komunisma axu socialisma lando.

Mi pensas ke vere socialisma lando havus la gvidfrazo: servi al popolo

piteredfan (Montri la profilon) 2006-oktobro-11 02:05:14

sal.gif
Saluton,
Mi konsentas al opinio de Rhea. En Britujo ni havas tri politikajn partiojn kiuj diras tute samon. Tio estas ĉar la sama malmulto da riĉuloj financas ĉiujn. La permeso de nur unu partio ankaŭ ne estas demokratia. Socialistoj povas opinii malsame kaj kial ne baloti por decidi estonton. Por socialista demokratio, delegatoj devas esti forpelindaj se ili ne plaĉas al la populo.
Ni memoru ke antaŭ la kuba revolucio la lando regiĝas de diktaturo Batista kaj la Mafiuloj. La Mafiuloj en Usono jam volas reposedi Kubon. Multaj eksstalinistaj landoj nun estas regitaj de rabistaj kapitalistoj. Kiel oni diras en Britujo, "el fritilo en fajron."
Amike,
Peter de Londono

AlfRoland (Montri la profilon) 2007-marto-13 20:28:11

Estante nova uzanto de Lernu! mi kun intereso tralegis la diskuton pri demokratio aŭ ne demokratio en Kubo. Nur en la plej lasta kontribuo (de piteredfan) estas menciita iom pri la prerevolucia stato en la lando. 1959 mi estis 15-jara, sed jam interesiĝis iom pri politikaj aferoj kaj mi vere simpatiis kun la Kubana revolucio. Tiam estis faŝista diktaturo gvidata de Batista kaj kompreneble Usono ne protestis ĉar Kubo ekonomie estis ilia vasala ŝtato.

Kiam Usono post la revolucio ne plu povis gajni profitojn el la Kubanaj entreprenoj ili ekblokadis la landon kaj Kubo estis devigata serĉi helpon de Sovetunio. Verŝajne helpon je tre alta prezo. Mia kredo estas ke sen la blokado eble Kubo evoluiĝis en alian direkton. Estas malfacile establi demokration kiam la landon konstante minacis Usono, same kiel ili intervenis kaj renversis la elektitan prezidanton Allende en Ĉilio, kaj dum longa tempo apogis generalo Franco en Hispanio. Usono ĉiam apogis reĝimojn kiuj gajnis la proprajn interesojn - demokratio aŭ ne.

Vera demokratio postulas plurajn partiojn, sed kiam internaciaj kapitalistoj, elektitaj de neniuj, havas la realan povon, ĉu do estas demokratio?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-marto-14 00:27:20

Kiel vi nomigas iun ulon ajn kiu regadas iun ŝtaton aŭ landon dum 48 jaroj ? Ĉu prezidanto ? Ĉu diktatoro ? Ĉu reĝo ? Mi verdire ĉiam surpriziĝas kiam mi legas viajn senmalicajn opiniojn. Pensu unue se vi ĉiuj volus vivi kiel la kuba popolo. Mi estas kubano, mi konas la “bonecojn” de la kuba registaro kaj kredu min mi ne estas tiel optimisto. Mi tute konsentas kun Erinja.

Pensu. Pensu!!!

Reen al la supro