Al la enhavo

IJF - Itala Junulara Festivalo - 8-a/14-a de Aprilo 2020 - Torino, Italujo

de italaejunularo, 2020-januaro-29

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

italaejunularo (Montri la profilon) 2020-januaro-29 18:21:57

Ankaŭ je 2020 revenas unu el la plej gravaj kaj mojosaj junularaj esperantistaj kunvenoj en Eŭropo, la Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de la Itala Esperantista Junularo (IEJ)!

Ĉi-jare la Festivalo vin portos al malkovro de itala regiono kiu ekde longa tempo ne plu gastigis IJF-n, unu el la plej gravaj lokoj de la itala historio kaj kulturo, aŭ plibone, kie Italujo mem naskiĝis: Piemonto. Unu el la plej ekonomie gravaj italaj regionoj, Piemonto estas loko kun longa historio, kie la reĝa familio Savoja elektis sian rezidlokon, kie Italujo ekhavis sian imperion, kie gravuloj, politikistoj, sciencistoj kaj eĉ sorĉistoj vivis kaj agis ekde la romia epoko. Regiono tre alloga por sportaj kaj promenemaj personoj, por bongustuloj kaj kulturŝatantoj, tutcerte proponos al vi nekredeblan restadon.

Dum la pasksemajno, de la 8-a ĝis la 14-a de Aprilo 2020, ni kuntravivos sep tagojn en mojosa, komforta, varma, moderna, juna, gastema konstruaĵo: Open011.

Facile atingebla buse, trajne aŭ aŭte, perfekte kunligita al la internaciaj flughavenoj de norda Italujo, Open011 estas konstruaĵo tre simila al studenta internulejo, perfekta por gastigi la IJF-programerojn: prelegojn, lecionojn, ludojn, kunvenojn, koncertojn, diskutrondojn kaj tiel plu.

Kiel ĉiujare, la Internacia Junulara Festivalo elstaras pro la varieco de sia programo, kutime distingebla en tri malsamaj kategorioj:

Tema programo. Kreita ĉirkaŭ la temo elektita de IEJ por ĉiu festivalo, riĉa je prelegoj, laborgrupoj kaj seminario;

Turisma programo. Forta je la ekskursoj duontaga kaj tuttaga kiuj celas montri al la partoprenantoj la plejbonon de norda Italujo;

Distra programo. Malhomogena kaj plurfaceta, konsistas je ĉiu nerilata al la oficiala programo, kiel ekzemple ludoj, dancoj, internaciaj vesperoj, koncertoj kaj diskejo subtenataj de la trinkejo (por diboĉemaj mojosuloj) kaj de la gufujo, ejo je paco kaj malstreĉo por ŝatantoj de babilado kaj varmaj trinkaĵoj.

Vizitu la festivalan retpaĝon por informoj kaj aliĝo: https://ijf2020.altervista.org/kio-estas-ijf/

Fejsbuka paĝo de la Itala Esperantista Junularo: https://www.facebook.com/IEJesperanto/

Ne maltrafu ĝin!

Hatessuce (Montri la profilon) 2020-julio-17 16:37:51

Mi tre ŝatus esti tie. ĝi ŝajnas esti interesa festivalo https://suppsforlife.to/

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-17 16:57:07

Hatessuce:Mi tre ŝatus esti tie. ĝi ŝajnas esti interesa festivalo
Mi ne certas, ĉu ĝi okazos, kaj se jes, eble ĝi virtualiĝos.

Reen al la supro