Al la enhavo

Kio okazis?

de Zam_franca, 2020-marto-07

Mesaĝoj: 62

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-07 19:53:23

La "forumo" ne troveblis dum, mi dirus, kelkaj horoj. Kaj nun aperis stelo, apud la nombro de la uzantaro. Kio estas tiu stelo, kiu esta ĝia utileco?

Urho (Montri la profilon) 2020-marto-08 08:57:13

La teksto forigita fare de Urho! ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-08 09:10:06

Se la verda steleto indikas Esperanton, do per la reda steleto oni indikas kritikantojn de Esperanto (kiomfoje iu insultis Esperanton). Tenu nin garde!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-08 09:52:11

Dankon pro viaj teorioj ridulo.gif.
Kaj kial afiŝiĝas, se oni alklakas tiun steleton, **/100 (mia nombro estas 44)? Kio estas tio? Ĉu la kvanto de la kreitaj fadenoj? Ĉu oni do ne rajtas krei pli ol 100 fadenojn?
Eble estas ilo por kontraŭbatali la tajvanajn spamilojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-08 11:30:21

Ruĝa stelo povas kaŭzi streson ĉe iuj delikat-naturaj kamaradoj. Se ĝi estus almenaŭ ses-pinta... Supozeble, ĉi-forume ekregis malicaj bolŝevikoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-08 17:41:05

Jen kio okazis: ĝisdatiĝo ebligis voĉumi por esprimi sian opinion pri mesaĝoj senditaj de aliuloj.
Lernu do "liberafolio-iĝas".

novatago (Montri la profilon) 2020-marto-08 18:35:36

Zam_franca:Jen kio okazis: ĝisdatiĝo ebligis voĉumi por esprimi sian opinion pri mesaĝoj senditaj de aliuloj.
Lernu do "liberafolio-iĝas".
Mi ne scias ĉu tio estas por regi spamadon, tamen en aliaj retejoj, tio estas uzata por malvidebligi opiniojn. Malbona afero se eblas fari tion per ĉi tiu opiniilo. Eĉ se tia risko ne ekzistas ĉi tiuj opiniiloj neniam montros la veran ŝatindecojn de afiŝo,j krom sceptoj, ĉar homoj havas pli kialojn por voĉdoni pozitive kaj malpozitive ol ŝatindeco.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

flanke (Montri la profilon) 2020-marto-09 01:21:12

Zam_franca:La "forumo" ne troveblis dum, mi dirus, kelkaj horoj. Kaj nun aperis stelo, apud la nombro de la uzantaro. Kio estas tiu stelo, kiu esta ĝia utileco?
Ho,ankaŭ mi ĵus trovis la stelon
Ĉu ĝi estas por bonigadi la ĉirkaŭaĵon de la forumo?

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-09 07:24:05

Mi akiris jam 130 steletojn kaj ne scias: ĉu mi devas timi ĉu ĝoji?
Tio aspektas kvazaŭ ia permanenta gvatado sed por kio ĝi estas bezona?

LM59650 (Montri la profilon) 2020-marto-09 08:46:35

Tiuj steloj estas strangaj.
Mi ankaŭ vidas, ke kelkaj fadenoj estas fermitaj.
Mi kelkfoje legis la fadenon "Birdoj al Alta", sed ĝi estas nun fermita :
https://lernu.net/forumo/temo/6817

Reen al la supro