Al la enhavo

Mi proponas novan ludon: Tio estas oni skribas vorton, kaj la alia per tia vorto verkas frazon, kaj sugestas laŭ bontrovo alian vorton.

de Vinisus, 2020-marto-09

Mesaĝoj: 60

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-12 02:23:14

Koro mia miregas pro la grandegaj kaj la malgrandegaj ekstremoj kaj ne povas konkludi, ke hazardeco kaŭzis ĉion.

serĉ(i)(as)(is}(ado...)

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-12 13:17:26

Serĉas la plej kleraj sciencistoj spurojn pri la mistera nigra energio, kiu subtenas la galaksiojn kaj samtempe malproksimigas ilin kun grandega rapideco pligrandigante la Universon. Laŭ la sciencistoj en la nigra energio ne ekzistas atomo, elektrono, protono, neŭtrono nek neŭtrino. Kaj ke 70% de la tuta Universo estas farita el ĝi.

Scienco

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-13 03:13:05

Scienco kaj filozofio ofte provas elpensi ideojn aŭ klarigaĵojn en la samaj temoj de malklareco.

ĥaosa

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-13 12:29:00

Ĥaoso nuntempe fariĝis la mondo pro eta vivulo nomata kronoviruso Ni ĉiuj estas hantitaj de tiu viruso, ne tiom pro ĝia krono, sed pro ĝia rimarkinda kapablo rapide disvastiĝi. La besteto transflugas kiel vento. Kaj ĝi havas la kruelan kutimon mortigi, la plej maljunajn kaj malfortajn homojn.

Kronoviruso

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-15 01:34:12

Kronoviruso, alie nomata "KOVID-19", havas misteran originon, oni suspekti, ke iu persono kreis ĝin.

makulo

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 11:58:23

Makulo ankaŭ estas en proverbo, kiu asertas la jenon: eĉ sur la suno troviĝas makulo.

Gazeto

.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-16 01:33:30

Gazetoj, kiujn mi ŝatas legi estas La "Turka Stelo" kaj la "Juna Amiko".

petol(i)

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-16 12:32:41

Petolas la birdo nur kiam ĝi volas.

muzikalo

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-17 02:20:37

Mi ŝatus partopreni en muzikalon, sed mi preferas ludi pianon ol kantas komedie.

observ(i)

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-17 13:26:16

Observi la stelojn, kiuj jam mortis estas malfacia tasko.

Reen al la supro