Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-13 08:38:30

Kiu unua, tiu pli bona (por viroj)

Mia edzino riproĉas min, ke kiam mi revenas de la laboro, mi antaŭe bonvenigas la hundon kaj poste ŝin, kaj sufiĉas ke ŝi kuru unua al la pordo.

PS.
Mi pardonpetas ĉiujn virinoj (precipe unu K.) kiuj, eventuale, povus senti sin ofenditaj.
La ŝerco ne estas reago al ies ajn enskribo! Mi intencis enskribi ĝin hieraŭ matene kaj tradukis antaŭhieraŭ.

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-13 08:44:30

Kiu unua, tiu pli bona (por virinoj)

Mia edzo riproĉas min, ke kiam mi revenas de la laboro, mi antaŭe bonvenigas la hundon kaj poste lin, kaj sufiĉas ke li kuru unua al la pordo.

PS.
Mi pardonpetas ĉiujn viroj kiuj, eventuale, povus senti sin ofenditaj.
La ŝerco estas reago al ies enskribo.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2020-septembro-14 22:22:05

Ahoj, bratko Štefan.
Ale jedva li treba metati se iz krajnosti v krajnost.
Tiun ŝercon eblus titoli sengenre, simple "Diagnozu vin mem", aŭ "Oni diagnozu sin mem", aŭ eĉ prezenti ĝin sentitole.
Fakte, mi ne estas ofendiĝema, mi estas sufiĉe ridetema kaj ridema. Espereble, ankaŭ vi ne estas paŭtema.

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-15 08:33:31

KatjaMcFlores:Ahoj, bratko Štefan.
Ale jedva li treba metati se iz krajnosti v krajnost.
Tiun ŝercon eblus titoli sengenre, simple "Diagnozu vin mem", aŭ "Oni diagnozu sin mem", aŭ eĉ prezenti ĝin sentitole.
Fakte, mi ne estas ofendiĝema, mi estas sufiĉe ridetema kaj ridema. Espereble, ankaŭ vi ne estas paŭtema.
Ahoj, Katja.
Odgovarjaju seriozno: Imaješ pravdu. Tvoju primětku budu pametati.


PS. Mi pripensas: kiel en MS?

nornen (Montri la profilon) 2020-septembro-15 15:39:07

Novosti: Jedinočne sily Medžuslovjanskyh Narodnyh Brigad byli ugleděne na esperantojezyčnoj čestě foruma. Ne znajemo, bude li vpad.

Kio okazas ĉi tie?

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-15 19:16:50

Nelogika argumentado (malnova juda ŝerco)

Iu melamed pasigis sian tutan tempon drinkante anstataŭ instrui, permesante al infanoj ludi. Post iom da tempo la afero diskoniĝis kaj li perdis ĉiujn siajn lernantoj. Unu el liaj amikoj, klopodita pri la malriĉeco de la melamed, komencis persvadi lin ke li ĉesu drinki:
– Aŭskultu, se vi ĉesos drinki, vi reakiros ĉiuj viajn lernantojn.
– Ho, kiel stulta vi estas, dum ĉiuj ĉi jaroj, mi instruis por povi drinki kaj vi volas konvinki min ke mi ĉesu drinki por ke mi povu instrui...

--------------------------
melamed - juda instruisto en religia lernejo (ĥedero)

sergejm (Montri la profilon) 2020-septembro-15 20:13:11

Marsanaj kronikoj
2050.06.14
Alflugis usonanoj. Helpe de siaj superteknologioj ili malfermis la bunkron dum 4 horoj kaj disdonis al ĉiuj hamburgerojn. Estis bonguste, sed sufiĉis ne al ĉiuj - ni fritis usonanojn.
2050.07.14
Alflugis japanoj. Helpe de sia nanotekologioj ili malfermis nian bunkron dum 2 horoj kaj disdonis al ĉiuj suŝiojn. Estis bonguste, sed sufiĉis ne al ĉiuj - ni formanĝis japanojn.
2050.08.14
Alflugis rusoj. Helpe de rompstango kaj iu patrino ili enrompis la bunkron dum 2 minutoj kaj disdonis al ĉiuj lulbatojn[люлей]. Estis malbonguste, sed sufiĉis al ĉiuj.

sergejm (Montri la profilon) 2020-septembro-17 21:01:51

Se la monto ne iras al Mahometo, li ne sufiĉe pagis al ĝi.

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-18 07:43:41

Rabena konsolo por akuzito (malnova juda ŝerco)

Granda Milito... Jojne Cinamon estas akuzita pri spionado kaj oni kondamnis lin al mortpafigo. La ekzekuto estiĝos en fora fuorto. Al la ekzekutejo kondamniton akompanas rabeno. Estas varmego. Post trairo unu kilometron Jojne viŝas ŝviton de sia frunto kaj ĝemas:
Aj vaj, mi ne povas plu, estas varmego!
– Kaj kion diru mi, kiu devas ankoraŭ iri returne? – respondas la rabeno.

--------
Aj vaj – juda plenda interjekcio.

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-22 07:33:09

Nerefutebla argumento de la akuzito (malnova juda ŝerco)

Unu juna judo murdis siajn gepatrojn. Ĉe la proceso, la prokuroro surmetis nerefuteblajn pruvojn de lia kulpo kaj la advokato ne havis ŝancon helpi sian klienton. Kiam sekvis la tempo de diri lastan vorton de la akuzito antaŭ eldiri la verdikton, la juna judo apelaciis al la tribunalo jene: "Alta tribunalo, ĉiuj pruvoj demonstras mian kulpon, sed bonvolu konsideri la fakton ke mi estas orfo, kiel mildiga cirkonstanco".

Reen al la supro