Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2020-septembro-23 11:59:40

Новая батарейка 'Сын прокурора' - никогда не сядет!
Nova baterio 'Filo de prokuroro' - neniam sidiĝos, malliberiĝos kaj malŝarĝiĝos!

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-25 08:11:26

Helpa fileto

Patrino skribas leteron al sia filo en malliberejo:
“Kara Fileto, estas tiel malfacile al mi sen Vi. Mi sentas min malbone, estas neniu por helpi min en la bieno – la ĝardeno ne estas fosita, la terpomoj ne estas plantitaj, mi ne scias kion fari. "
La filo respondas al ŝi:
"Kara Patrinjo, ne fosu en la ĝardeno, ĉar Vi povas trovi ion, por kio ili metos Vin en malliberejon kaj plilongigos mian punon."
La patrino respondas:
"Fileto, tuj kiam mi ricevis Vian leteron, polico venis kaj fosis la tutan ĝardenon, ili trovis nenion – ili koleris kaj malbenis."
La filo respondas:
"Panjo, mi helpis kiom mi povis, la terpomojn Vi devas jam planti mem."

sergejm (Montri la profilon) 2020-septembro-29 05:25:19

Ŝi renkontis vampiron kaj komprenis, ke li volas ŝin manĝi, pli precize drinki.

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 13:51:16

Aleksandr Lukaŝenko - eks-presidanto de Republiko Belarus deklaris, ke kronviruso estas tutmonda histerio,
same malsaniĝis kronoviruson, alinome tutmonda histerio. "Tutmonda histerio" influas unue presidantojn, due popolojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-oktobro-05 15:39:10

praid:Aleksandr Lukaŝenko - eks-presidanto de Republiko Belarus deklaris, ke kronviruso estas tutmonda histerio,
same malsaniĝis kronoviruson, alinome tutmonda histerio. "Tutmonda histerio" influas unue presidantojn, due popolojn.
Mi trovas la mens-ŝanĝon de Lukaŝenko tre interesa pri kronviruso:
"Timi kronviruson estas histerio!"
*okazas amasaj protestoj kontraŭ li*
"Amasaj protestoj estas malresponseblaj, restu hejme!!"

Kaj oni povus kompari lian sintenadon al tiu de Trump.

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-07 14:59:08

Sokrato

Sokrato salutis junan riĉan homon, kiun li renkontis sur la strato. La riĉulo ne resalutis. La amikoj de Sokrato indignis, sed li diris: „Kial vi tiel koleras? Ke li ne estas tiel afabla, kiel mi?"

(el: "Esperanto en dek lecionoj" de P.Wimmer)

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-08 16:45:27

Filipo Macedona

Kiam oni rakontis al Filipo Macedona, ke multaj atenaj oratoroj kalumnias lin en siaj paroladoj, li diris: "Mi penos pruvi per mia vivo kaj miaj agoj, ke ili estas mensogemuloj."

(el: "Esperanto en dek lecionoj" de P.Wimmer)

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-09 14:50:07

En la komenco estis vorto. Kaj la vorto estis obscena.

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-12 06:23:41

Tio pro avino ŝajniganta malsanon

Lernejo. Instruistino riproĉas lernanton:
– Joĉjo, ĉiam kiam mi faras kontrolon de sciaĵo vi forestas pro malsano de via avino…
– Sinjorino, ni ankaŭ suspektas ke ŝi ŝajnigas malsanon.

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-15 07:58:02

O, kurva, kia honto! (politika-mora, nur pol poloj!)

Unu viro eniras buson kaj sakras:
O, kurva! O, kurva…!
La pasaĝeroj, indignitaj, rigardas lin, sed li plue:
O, kurva! O, kurva...!
La abomenigitaj pasaĝeroj de la buso, ekiras al la kondukisto kaj plendas kontraŭ la viro. La kondukisto aliras al la viro kaj riproĉas lin. La viro flustras ion al la kondukisto kaj tiu ĉi sakras:
O, kurva!
Poste li diras al la pasaĝeroj:
– Mi pardonpetas vin, gesinjoroj, sed al tiu ĉi viro la edzino naskis du ĝemelojn kaj nomis ilin… Leĥ kaj Jaroslav.
Aŭdite tion, la pasaĝeroj sakras:
O, kurva!

Reen al la supro