Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-10 16:37:27

sergejm:https://en.wikipedia.org/wiki/Patito_Feo_(telenove...

La nomo de la ĉefa heroino estas Patricia, karesnomo Patito, ne Patita, mi eraris. En rusa traduko oni ŝin nomas Патита.
Tio taŭgas por "Lingvaj bataletoj" okulumo.gif

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-10 17:38:35

sergejm:https://en.wikipedia.org/wiki/Patito_Feo_(telenove...

La nomo de la ĉefa heroino estas Patricia, karesnomo Patito, ne Patita, mi eraris. En rusa traduko oni ŝin nomas Патита.
Mi ne konas tiun televidaĵon. Mi opinias, ke nur tie oni nomas Patricia kiel Patito. Normale oni diras Pati o Patsi por Patricia.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-15 13:29:26

- Se oni vin ofendas, puŝas kaj humiligas - batu ilin per fosilo al ilia vizaĝaĉo.
- Paĉjo, sed mi estas knabino!
- Do prenu rozkoloran!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-16 10:32:44

Bona homo ne povas esti aĉigita de potenco aŭ mono.
Ĉar se vi estas vere bona homo, vi neniam havos nek unu nek alian!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-16 11:21:02

Maljuna judo instruas junulon:
- Ljova! Neniam edziĝu kun bela virino! Bela povas forlasi vin!
- Onklo Jaŝa, sed ne bela ankaŭ povas forlasi min!
- Tio fakte eĉ bonas! ...

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-16 21:53:48

Rovniy_Sergey:- Se oni vin ofendas, puŝas kaj humiligas - batu ilin per fosilo al ilia vizaĝaĉo.
- Paĉjo, sed mi estas knabino!
- Do prenu rozkoloran!
Kiam estas la tempo por batali, batalu kvazaŭ vi estus la tria simio sur la ramplo de la Arkeo de Noa kaj la unuaj pluveroj ekfalas.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-17 05:45:11

nornen:Kiam estas la tempo por batali, batalu kvazaŭ vi estus la tria simio sur la ramplo de la Arkeo de Noa kaj la unuaj pluveroj ekfalas.
Mi ekrememoris kanton, kiu tre plaĉis al mi en mia juneco: "Vi ekbatis unue, vin tiel instruis la patro frua-aĝe".

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-17 07:48:30

Vorto de viro estas forta kaj neŝancelebla.
Se li diris "morgaŭ", okaze de tio lia decido ne ŝanĝiĝas.
Kaj oni ne devas demandi denove ĉiutage.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-17 09:53:09

Viro perdis la vojon en arbaro kaj eliras al iu ŝoseo. Li trovas kilometran foston kun nombrojn 10/15.
- El du malbonoj oni elektas la malplian - diris li kaj iris en 10-kilometra direkto.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-17 10:39:20

Virino diris - virino faris.
Se virino diris kaj ne faris, kio okazas de tio?
Certe: Ŝi Ŝer-Cis!!!

Reen al la supro