Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-24 07:35:17

Mi ŝajne lernis novan italan frazon: Riposi in pace.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-marto-25 07:38:32

Grazie malgajo.gif
Ne posso fare a meno

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-25 14:09:06

Kvaranteno en Polujo (2)

Familio en duĉambra loĝejo, kvarantenigita. La edzo rigardas skemon de sia loĝejo.
- Kion vi faras? - demandas la edzino.
- Mi pripensas kie pasigi nian samajnofinon - respondas malice la edzo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-25 22:18:26

Bonvolu permesi al mi, ke mi skribu la (3) :

Kavaranteno en Polujo (3)

Du junaj geamantoj ne respektas la kvanarantenon kaj fuĝis tendumi arbare. Kompreneble la poŝtelefonoj plu funkcieblas. La viro legas novaĵojn.
"Fek'!" diras subite li. "Al cele vidi ke oni ne fuĝis la kvanarantenon, la registaro postulas, ke oni sendu al ili selfie! Ne malkvietiĝu, karulino, mi ja havas la taŭgan foton."
Li sendas tiun selfie en la speciala retejo de la registaro.
Poste, lia kunulino al li demandas: "Krome, karulo, kiun foton vi sendis?"
"Ho, nian unuan komunan selfie, vi scias, en la bestejo kun ĝirafoj... "

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-26 11:56:16

Zam_franca:Bonvolu permesi al mi, ke mi skribu la (3) :

Kavaranteno en Polujo (3)

Du junaj geamantoj ne respektas la kvanarantenon kaj fuĝis tendumi foreste. Kompreneble la poŝtelefonoj plu funkcieblas. La viro legas novaĵojn.
"Fek'!" diras subite li. "Al cele vidi ke oni ne fuĝis la kvanarantenon, la registaro postulas, ke oni sendu al ili selfie! Ne malkvietiĝu, karulino, mi ja havas la taŭgan foton."
Li sendas tiun selfie en la speciala retejo de la registaro.
Poste, lia kunulino al li demandas: "Krome, karulo, kiun foton vi sendis?"
"Ho, nian unuan komunan selfie, vi scias, en la bestejo kun ĝirafoj... "
mdr

Ĉu "foresto" estas nova vorto por arbaro?
"Selfie" en Esperanto estas "memfoto".

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-26 13:17:44

Utila hundo (dum epidemio)

Dum promenado preterpasas du hundoj.
- Kial vi estas tiel enuigita? - Unu demandas la duan.
- Ĉi tiuj homoj certe stultiĝis, jam dudek fojojn ili eltiras min promeni! - Respondas la dua.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-26 13:37:22

Jxusteno:
Zam_franca:Bonvolu permesi al mi, ke mi skribu la (3) :

Kavaranteno en Polujo (3)

Du junaj geamantoj ne respektas la kvanarantenon kaj fuĝis tendumi foreste. Kompreneble la poŝtelefonoj plu funkcieblas. La viro legas novaĵojn.
"Fek'!" diras subite li. "Al cele vidi ke oni ne fuĝis la kvanarantenon, la registaro postulas, ke oni sendu al ili selfie! Ne malkvietiĝu, karulino, mi ja havas la taŭgan foton."
Li sendas tiun selfie en la speciala retejo de la registaro.
Poste, lia kunulino al li demandas: "Krome, karulo, kiun foton vi sendis?"
"Ho, nian unuan komunan selfie, vi scias, en la bestejo kun ĝirafoj... "
mdr
Ĉu "foresto" estas nova vorto por arbaro?
"Selfie" en Esperanto estas "memfoto".
Ho jes, mi faris stultegan francismon, senkulpigu min

Mi scias ja, ke "memfoto" estas la taŭga vorto, sed miapense ĝi estas iom malpli rapide komprenebla ol "selfie", kaj tial "memfoto" povintus aĉigi la ŝercon.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-26 19:33:39

Jxusteno:(...)
"Selfie" en Esperanto estas "memfoto".
Kaj "sinfoto" ankaŭ? Kiel "sindono", "sinamo".

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-27 10:52:30

Pri drinkantaj poloj...

Lastatempe en Polujo viro odoranta spiriton vekas respekton kaj konfidon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-27 19:31:18

StefKo:
Jxusteno:(...)
"Selfie" en Esperanto estas "memfoto".
Kaj "sinfoto" ankaŭ? Kiel "sindono", "sinamo".
Jes.

Reen al la supro