Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-14 15:57:33

Unua stadio de fumĉesado

Unu viro petas amikon pri cigaredo.
– Mi aŭdis ke vi ĉesis fumi – miras la amiko.
– Mi estas en daŭro de la ĉesigo, en unua stadio.
– Kaj kia estas la unua stadio? – demandas la amiko.
– Mi ĉesis aĉetadi la cigaredojn…

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-17 18:59:38

Judo, kapro kaj rabeno (malnova juda ŝerco)

Unu malriĉa judo venas al rabeno kaj petas konsilon:
– Ho saĝa rebbe, helpu min. Mia vivo estas tiel peza: mi loĝas en la dometo kun la edzino, kvar infanoj, la avino, la avo kaj la bopatrino. Ni ĉiuj entute ne lokas en ĉi ĉambreto. Ho, helpu min, saĝa rebbe...
La rabeno diras al tio:
– Mi aŭdis, ke vi havas kaprinon en via staleto?...
– Jes, rebbe, mi havas unu kaprinon kiu donas la lakton per kiu mi nutras la infanojn.
– Do endomigu ĝin – diras la rabeno.
Rebbe, rebbe, kion vi diras? Mi, la edzino, kvar infanoj, la bopatrino kaj la kaprino?! Kiel mi loĝos nun?!
Sed la rabeno estis nepetegebla:
– Vi devas endomigi la kaprinon!
Post kelkaj semajnoj la rabeno renkontas la judon kaj demandas:
– Kio okazas, Icek, ĉe vi?
– Ho, rebbe. Nun estas tute neeble vivi hejme. Mi, la edzino, kvar infanoj, la bopatrino, la avo kaj ankoraŭ la kaprino. Nun tio ne estas vivo!
La rabeno rediras:
– Tiuokaze revenigu la kaprinon en la staleton.
Baldaŭ la rabeno refoje renkontas la judon kaj demandas lin:
– Kiel fartas, Icek, ĉe vi? ...
– Ho, rebbe. Kiel saĝa vi estas! Kiel multe da spaco ni nun havas hejme. Ni bonege trovas lokon en nia hejmo: mi, la edzino, kvar infanoj, la bopatrino kaj la avo. Ho, kiu saĝa vi estas, rebbe!

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-21 15:54:56

Ruza ŝerco

Kvino da konatoj sidas en trinkejo. Ĉiuj amuziĝas, krom unu kiu sidas ĉagrena.
– Aŭdu amiko, kio estas? Kial vi estas tiel malgaja?
– Ve! Montriĝis ke mia edzino havas aidoson…
Fariĝis tomba silento.
– Knaboj, mi ŝercis kaj vi ĉiuj paliĝis…

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-21 20:20:48

Kiam oni diras pri aŭtoj, frazo 'usonanoj manĝas multe' signifas 'usonaj aŭtoj konsumas multe da fuelo'.

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-22 20:28:42

Kunveno de virino kaj viro post 30 jaroj

Mi atendis en akceptejo antaŭ unua vizito ĉe mia nova dentisto, kiam mi ekvidis lian diplomon pendantan sur la muro kaj eklegis lian nomon. Subite mi konstatis, ke bela, alta knabo kun la sama nomo estis en mia mezlerneja klaso antaŭ 30 jaroj. Kiam mi ekvidis lin, mi rezignis mian supozon. Tiu kalviĝanta, grizhara viro kun grandaj sulkoj sur la vizaĝo estis tro maljuna por esti mia samklasano. Dum li ekzamenis miajn dentojn, mi demandis, ĉu li frekventis lokan mezlernejon.
– Jes – li respondis.
– Kiam vi finis ĝin?
– En 1978.
– Viro, vi estis en mia klaso! Mi ekkriis.
Li plirigardis min atente kaj demandis:
– Kion vi instruis, sinjorino?

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-22 20:44:09

Niveloj de scio de lingvo:
Per cerbo: vi scias ĉion teorie, sed paroli ne povas.
Per koro: vi eksciis strukturon de la lingvo, ekamis ĝin, sed ... tamen paroli ankoraŭ ne povas.
Per malsupro de ventro: vi ellernis la lingvon, sed timas paroli, ĉar pensas, ke oni priridos vin.
Per piedoj: vi parolas flue, ĝis kiam oni demandas, kiel oni parolu ĝuste. Tiam vi ekstaros kiel centpiedulo, kiun oni demandas, de kiu piedo ĝi konencas iri.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-januaro-25 16:28:19

Du ĉasistoj marŝas tra arbaro. Subite, unu svenas kaj falas teren. La dua provas skui lin, palpas lian koron, sed... ve!
Post momento li decidas alvoki fajrobrigadon:
- Helpu min! Mia amiko ekmortis! Li ne plu spiras!
- Kalmiĝu, estimata sinjoro! Bonvolu ne paniki! Ni devas unue certiĝi, ke via amiko vere estas morta...
La fajrobrigadisto aŭdas silenton, pafegon, kaj la voĉon de la ĉasisto:
- Farite! Kaj kion mi devas fari, nun?

StefKo (Montri la profilon) 2021-januaro-29 07:51:12

Precipe epidemiaj rigoroj!

– Halo! Polico?
– Jes. Pri kio temas?
– Du viroj priŝtelas mian garaĝon!
– Malagrable, sed ĉiuj policistoj estas okupataj…
– Sed tiuj du estas malpli ol unu metro inter si!
OK. Ni alvenos por du minutoj!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-januaro-31 06:50:58

Barono Munĥaŭsen:
- Post geedziĝo, ni tuj veturis en mielmonaton: mi al Turkio, mia edzino al Svislando, kaj ni loĝis tie dum tri jaroj en amo kaj harmonio.

sergejm (Montri la profilon) 2021-januaro-31 10:55:56

Peĉjo kaj Vasilij Ivanoviĉ legas lernolibron de astronomio.
- Много звездей на небе! (≈ Estas multe de stelojn sur ĉielo) - diras Peĉjo.
- Не звездей, а звездов (≈ Ne de stelojn, sed da stelojn) - respondas Vasilij Ivanoviĉ.
- Jen staras milicano, ni demandu lin!
- Да таких словей-то нет (≈ Ja da tiajn vortojn ne ekzistas) - respondas la milicano.

Reen al la supro