Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-03 11:43:41

sergejm:Blondulino ne povis solvi taskon pri brasiko, kapro kaj lupo ĝis kiam oni ne ekplikis, ke brasiko estas ne usona mono, sed vegetago, kiun ŝatas kaproj.
eksplikis kaj vegetaĵo!
Kiel rusoj skribas latinajn literojn? Per duoble priskribitaj klavoj? Kia estas ordigo de la litera-ciferaj klavoj?

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-03 12:03:45

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-03 12:03:49

Bonfara nepo

Dum leciono instruistino demandas lernantojn:
– Kiu el vi faris lastatempe ian bonfaron?
– Mi faris du! – deklaras Joĉjo.
– Diru, Joĉjo, kiajn?
– Sabate mi veturis al mia avinjo kaj ŝi tre ekĝojis.
– Kaj la dua?
– Dimanĉe mi elveturis de la avinjo kaj ŝi ekĝojis pli.

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-03 12:03:51

La mesaĝo estas kaŝita.

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-10 17:27:16

- Se monto ne iras al Mahometo, Mahometo iras al la monto.
- Kiu estas Mahometo?
- Vojaĝanto, li iris al montoj. Tiu, kiel oni nomas... alpisto.

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-10 17:31:53

StefKo:
Kiel rusoj skribas latinajn literojn? Per duoble priskribitaj klavoj? Kia estas ordigo de la litera-ciferaj klavoj?
Mi skribas per Androida tabulkomputilo, do iam preterlasas aŭ misskribas literojn

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-14 06:45:10

Precizeco estas ĝentileco de reĝoj. Kaj de fervojistoj.

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-14 09:23:25

sergejm:Precizeco estas ĝentileco de reĝoj. Kaj de fervojistoj.
Ĉu tio estas via praviĝo, ĉu komplimento al mi?okulumo.gif

Dankon por klarigo sed pro ĝi mi havas la sekvan demandon: "Kial vi ne uzas ordinaran komputilon?" Plimulto prenas tiajn erarojn por senzorgo aŭ nescio.

Mi ankaŭ faras tiajn erarojn - ĝuste pro senzorgo. Mi ne relegas tion, kion ĵus mi skribis kaj tre ofte mi tro delikate aŭ malprecize frapas iun klavon, aŭ mi interŝanĝas ilian ordon. En Pollando, mi ne scias kial, oni nomas tion "ĉeĥa eraro".

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-14 20:44:57

Laboro faris el simio homon. Kiel? Ĝi igis lin labori kiel ĉevalo.

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-15 03:41:02

StefKo:Dankon por klarigo sed pro ĝi mi havas la sekvan demandon: "Kial vi ne uzas ordinaran komputilon?" Plimulto prenas tiajn erarojn por senzorgo aŭ nescio.

Mi ankaŭ faras tiajn erarojn - ĝuste pro senzorgo. Mi ne relegas tion, kion ĵus mi skribis kaj tre ofte mi tro delikate aŭ malprecize frapas iun klavon, aŭ mi interŝanĝas ilian ordon. En Pollando, mi ne scias kial, oni nomas tion "ĉeĥa eraro".
Tabulkomputilo estas tujpreta por rigardi, ĉu en la forumo aperis novaj mesaĝoj.
Vindoza komplutilo ŝaltiĝas pli longtempe. Estas serĉo:
Ju pli potenca iĝas komputilo, des pli multan tempon ĝi postulas por ŝalti!
Krome, Android enhavas Esperantan klavaron sn aldona programaro.
Verŝajne, multaj poloj aldonas ĉeĥan klavaron en sia komputilo - mi pensas, ke ĉeĥa lingvo estas plej uzata en polaj komputiloj post pola kaj angla. Kaj forgesas ŝanĝi polan klavaron kaj ĉeĥan.

Reen al la supro