Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-15 05:10:39

Leciono de literaturo. Vovĉjo duonhore rakontis al la instruistino, kion volis diri al legantoj en sia romano 'Milito kaj paco' Tolstoj, kaj fantomo de Lev Nikolajeviĉ miris kaj enskribis.

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-15 07:35:00

sergejm:(...)
Verŝajne, multaj poloj aldonas ĉeĥan klavaron en sia komputilo - mi pensas, ke ĉeĥa lingvo estas plej uzata en polaj komputiloj post pola kaj angla. Kaj forgesas ŝanĝi polan klavaron kaj ĉeĥan.
@sergejm:
Mi dankas por la klarigo. La supra mencio estas evidente ŝerco.

Mi trovis en Vikipedio:
La origino de la termino "ĉeĥa eraro" ne estas tute klara - iuj lingvistoj sugestas, ke la termino devenis de tio, ke multaj vortoj en la ĉeĥa lingvo similas al vortoj el la pola, en kiuj iu havas rearanĝitajn sonojn, ekzemple kapr - karp.

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-20 21:28:07

Kiel diversaj nacianoj reagas je beleco

Mateno en alpa kuracloko. Sur la terason eliras anglo kaj krias:
How wonderfull!
Eliras germano kaj suspiras:
Das ist wunderbar!
Eliras ruso kaj miregas:
Kak priekrasno!
Eliras polo kaj konstatas:
O kurva!

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-21 13:10:51

Kiu tiel pensas: ĉu viroj ĉu virinoj?

Surstrata enketo. La demando por virinoj estas: “Kion vi devas porti por la partnero prijuĝis vin kiel alloga?”
Respondas 20-jarulino: “bikinon”.
30-jarulino: “minijupon”.
40-jarulino: “aĵojn de Versace”.
50-jarulino: “bierkeston”.

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-marto-21 20:25:06

StefKo:Kiel diversaj nacianoj reagas je beleco

Mateno en alpa kuracloko. Sur la terason eliras anglo kaj krias:
How wonderfull!
Eliras germano kaj suspiras:
Das ist wunderbar!
Eliras ruso kaj miregas:
Kak priekrasno!
Eliras polo kaj konstatas:
O kurva!
Ankaŭ francoj kapablus diri ion kiel o kurva...

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-21 20:57:51

Mia eraro: post "reagi" oni devas uzi SUR BELECON. Ĉu ne?

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-21 22:19:13

StefKo:Mia eraro: post "reagi" oni devas uzi SUR BELECON. Ĉu ne?
uzi "sur" post "reagi" estas infuo de la pola aŭ la rusa. Serĉu "reag\VF" en tekstaro.com.
La plejmulto da rezultoj estas "reagi AL", ankaŭ estas "reagi PRI", "reagi JE" kaj "reagi -N".

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-21 22:55:17

sergejm:
StefKo:Mia eraro: post "reagi" oni devas uzi SUR BELECON. Ĉu ne?
uzi "sur" post "reagi" estas infuo de la pola aŭ la rusa. Serĉu "reag\VF" en tekstaro.com.
La plejmulto da rezultoj estas "reagi AL", ankaŭ estas "reagi PRI", "reagi JE" kaj "reagi -N".
Jes. Vi pravas! Kvankam en PIV estas ankaŭ SUR, sed tio estas en kazo de "agi sur la aganton". Por respondi al ekstera ekscito, stimulo, PIV rekomendas AL, do AL estas konforma al "reagi al beleco". Oni ankaŭ povas uzi "reagi okaze de beleco" aŭ "ĉe vido de beleco".
Pli bone estas lerni ĉe propraj eraroj!

sergejm (Montri la profilon) 2021-marto-22 04:32:19

Pli bone estas lerni ĉe eraroj de aliuloj, sed la propraj ofte estas pli klaraj.

StefKo (Montri la profilon) 2021-marto-22 08:13:17

sergejm:Pli bone estas lerni ĉe eraroj de aliuloj, sed la propraj ofte estas pli klaraj.
"Pli bone estas lerni ĉe eraroj de aliuloj" koncernas lernadon de la vivo, mi pensis nur pri lerno de la Esperanta gramatiko. En tia lerno propraj eraroj fakte estas pli klaraj. Mi dirus pli: pli instruaj (sub kondiĉo, ke oni rimarkas kaj poste memoras ilin).

Reen al la supro