Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-17 19:46:03

Se krokodilo formanĝis vian malamikon, tio ne signifas ke ĝi iĝis via amiko.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-18 06:49:46

sergejm:Se krokodilo formanĝis vian malamikon, tio ne signifas ke ĝi iĝis via amiko.
Kaj iuj diradas: "Malamiko de via malamiko estas via amiko". Jen evidetiĝis saĝo de proverboj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-18 15:33:16

Ŝajnas, ke lastatempe, precipe post la kuraĝa fuĝo el Afganistano, multaj klaŭnecaj malamikoj de Rusio, inkluzive heroecajn kaj mult-suferintajn "polakojn", komencas dubi, ke bravaj usonanoj estas fidindaj aliancanoj.
---------------
— А что, дедушка, трудно было воевать в России?
— Ещё бы... Непонятная страна, коварный народ... Вот представь... Огромное чистое поле, ни бугорка, ни ложбинки, казалось бы никакой опасности... И вдруг из-за угла выезжает танк!
---------------
"Hey, grandpa, was it difficult to wage war in Russia?"
"Yeah, sure... Incomprehensible country, insidious people... Just imagine... A huge open field, not a hillock, not a hollow, it seems there is no danger... And suddenly a tank drives out from around the corner!
---------------
— Hej, avĉjo, ĉu estis malfacile militi en Rusio?
— Jes, certe... Nekomprenebla lando, insidema popolo... Imagu nur... Grandega glata kampo, nek monteto, nek ravineto, ŝajne ne estas iu danĝero... Kaj subite el post angulo aperas tanko!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-19 13:11:14

Посетитель ресторана заказывает живого лобстера.
Его подводят к аквариуму, где он указывает на приглянувшийся ему экземпляр. Выбраного лобстера вылавливают, бьют специальным молоточком по голове и торжественно несут на кухню.
Оттуда его по специальной трубе отправляют обратно в аквариум, а повар достаёт из холодильника "крабовые палочки" и начинает их готовить.
Очнувшись снова в аквариуме, лобстер прижимается разкалывающейся от боли головой к стеклу и думает:
"Долбаные садисты... Ну когда же меня наконец съедят?..
---------------
A visitor in a restaurant orders a live lobster.
They take him to the aquarium, where he points to the specimen he likes. They fish the chosen lobster out , hit it on the head with a special hammer and solemnly carry it to the kitchen.
From there it is sent back to the aquarium through a special pipe, and the chef takes out "crab sticks" from the refrigerator and begins to cook them.
Having recovered its consciousness back in the aquarium, the lobster presses its head bursting with pain against the glass and thinks: "Fucking sadists... Oh, when will I be eaten at last?..
---------------
Kliento de restoracio mendas vivan omaron.
Oni alkondukas lin al akvario, kie li indikas la preferitan ekzempleron. Oni eltiras la elektitan omaron, frapas ĝin al kapo per speciala marteleto kaj solene forportas ĝin kuirejen.
De tie oni ekspedas la omaron reen en la akvarion tra speciala tubo, kaj la kuiristo, preninte el fridujo t.n. "krabajn bastonetojn", komencas kuiri tiujn.
Rekonsciiĝinte denove en la akvario, la omaro premas sian dolorantan kapon al la vitro kaj pensas:
"Fikitaj sadistoj... Ho, kiam oni formanĝos min finfine?..

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-19 14:44:44

Ĉu la O'Maro estas irlandano?

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-19 17:44:22

Mirindaĵo - kolbasetoj bavaraj el Vladimir (rusa urbo) - сосиски баварские из Владимира

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-19 18:34:46

Se estas сосиски (kolbasetoj), devas esti ankaŭ сосисы (vere, estas - kolbasoj 2 en PIV). Ĉi tiu kolbasoj estas faritaj el pulvo kaj ne estas manĝeblaj.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-23 16:05:16

Ĉu revoj realiĝas?

Herŝele (fama figuro ĉe popolaj judaj anekdotoj kaj rakontoj) diris:
"Mi kredas pri tio, ke revoj realiĝas."
Amikoj: "Ĉu vi havas pruvon?"
Herŝele: "Jes. Mi revis, ke mi troviĝas kun ĉiuj aliaj viroj en sinagoga kunveno, dum la rabeno predikas antaŭ ni. Subite iu tuŝis mian kubuton, kaj mi vekiĝis kaj rimarkis, ke mi vere troviĝas en tiu kunveno. Konkludo: La revo realiĝis!"

El: La judaj ŝercoj kaj anekdotoj de Josi (M. Malovec)
--------------------------
PS. Laŭ mi anstataŭ revi li devis uzi sonĝi.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-24 17:05:04

Ankoraŭ unu ŝerco el anglosaksa kolektaro de t.n. "Polish jokes".
===============
Three men were all applying for the same job as a detective. One was Polish, one was Jewish, and one was Italian. Rather than ask the standard questions during the interview, the chief decided to ask each applicant just one question and base his decision upon that answer.
When the Jewish man arrived for his interview, the chief asked, "Who killed Jesus Christ?"
The Jewish man answered without hesitation "The Romans killed
him."
The chief thanked him and he left.
When the Italian man arrived for his interview, the chief asked the same question.
He replied "Jesus was killed by the Jews."
Again, the chief thanked the man who then left.
When the Polish man arrived for his interview, he was asked the exact same question.
He thought for a long time, before saying, "Could I have some time to think about it?"
The chief said, "OK, but get back to me tomorrow."
When the Polish man arrived home, his wife asked "How did the interview go?"
He replied, "Great, I got the job, and I'm already investigating a murder!"
---------------
Три человека претендуют на одну и ту же должность детектива. Один из них — поляк, другой — еврей и третий — итальянец. Во время собеседования, вместо стандартных вопросов, начальник решил задать каждому кандидату только один вопрос и сделать выбор на основе их ответов.
Когда на собеседование пришёл еврей, начальник спросил:
— Кто убил Иисуса Христа?
Еврей без колебаний ответил:
— Его убили римляне.
Начальник поблагодарил еврея, и тот ушёл.
Прибывшему на собеседование итальянцу начальник задал тот же вопрос.
— Иисус был убит евреями, — ответил итальянец.
Начальник поблагодарил итальянца, и тот ушёл.
Поляк на собеседовании услышал тот же самый вопрос.
Он долго думал, затем сказал:
— А можно я ещё немного поразмышляю над этим вопросом?
— Хорошо, поразмышляйте, — согласился начальник. — И возвращайтесь с ответом завтра.
Когда поляк пришёл домой, его жена поинтересовалась:
— Ну как прошло собеседование?
— Отлично, — ответил тот. — Я получил эту работу и уже расследую убийство!
---------------
Tri homoj pretendas la saman labor-postenon de detektivo. Unu el ili estas polo, alia estas judo kaj tria estas italo. Dum intervjuoj, anstataŭ kutimaj normaj demandoj, la estro decidis starigi al ĉiu kandidato nur unusolan demandon kaj fari sian elekton surbaze de iliaj respondoj.
Kiam la judo venis por esti intervjuita, la estro demandis:
— Kiu mortigis Jesuon Kriston?
La judo senhezite respondis:
— Romanoj mortigis lin.
La estro dankis la judon kaj tiu foriris.
Kiam la italo venis por esti intervjuita, la estro faris la saman demandon.
— Jesuo estis mortigita fare de judoj, — respondis la italo.
La estro dankis ankaŭ la italon kaj tiu foriris.
Kiam la polo venis por esti intervjuita, li aŭdis ĝuste la saman demandon.
Li longe meditis kaj poste diris:
— Ĉu mi povas pripensi ĉi-demandon dum iom pli da tempo?
— Bone, pripensu ĝin, — konsentis la estro. — Kaj revenu al mi morgaŭ.
Kiam la polo venis hejmen, lia edzino scivolis:
— Nu, kiel pasis la intervjuo?
— Bonege, — respondis la polo. — Mi ricevis ĉi-laboron, kaj mi esploras jam murdon!

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-25 06:38:43

Konfidenca edzo

Ŝolem, judo el Bjalistoko, fanfaronis al sia amiko:
"Dum la lastaj 20 jaroj mi ne estis kun virino."
Ekmiris la amiko: "Kaj kion diras pri tio via edzino Bluma?"
Ŝolem: "Ĉu mi devas ĉion rakonti al mia edzino?"

El: La judaj ŝercoj kaj anekdotoj de Josi (M. Malovec)

Reen al la supro