Al la enhavo

Lingvaj bataletoj

de StefKo, 2020-aprilo-05

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 10:01:33

LM59650:Mia fratino, kiu eklernas Esperanton, ne ŝatas uzi la verbojn "peti" kaj "koni".
La esprimoj "mi petas" kaj "mi konas" sonas strange, tiuj vortoj estas insultoj al virinoj en la franca.
Kiuj estas tiuj vortoj - petit kaj connu? Kial ili estas insultoj?

thyrolf (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 16:14:05

pet estas furzo, kaj con estas idioto

LM59650 (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 17:06:48

La francaj vortoj estas "pétasse" et "conasse".
"pétasse" = aĉulino, putino
"conasse" estas stultega virino

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 17:10:10

La mesaĝo estas kaŝita.

LM59650 (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 17:14:30

La elparolo de "petas" estas ekzakte kiel la franca vorto "pétasse"

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 17:17:46

LM59650:La francaj vortoj estas "pétasse" et "conasse".
"pétasse" = aĉulino, putino
"conasse" estas stultega virino
Ha! Kompreneble!
Ŝi ŝanĝu: "mi petas" en "mi petantas"
"mi konas" en "mi konantas"

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 17:50:49

“Mi monki i moja kuma monki” – la pola sur la afrika tero

Iam polaj monaĥinoj elveturis al iu afrika lando (mi nun ne scias kiu ĝi estis, ĉar tio okazis antaŭ multaj jaroj). Evidente ili scipovis neniun lingvon, povas esti la rusan, ĉar tiam ĉiu lernis la rusan.
Ili bezonas farunon do iris aĉetumi ĝin. En vendejo unu turniĝas al vendistino pli-malpli tiel: „Mi monki i moja kuma monki”. En tiu momento la virinoj kiuj staris apud ili en la atendovico komencis kraĉi sur ilin malplaĉe. Ili, hontigitaj, eliris el la vedejo.

Kiel tio plu klarigis? La monaĥinoj diris al vendistino pole:

“Mi” – pole signifas “por mi” (angle „me”)
„monki” – pola vorto „mąki” eldirata pli-malpli “monki”, signifas „de faruno” (angle „monkey”)
“moja” – signifas pole “mia” (angle “my”)
“kuma” – polaj maljunaj kampulinoj iam uzis tiun vorton anstataŭ “sinjorino”. En la loka lingvo ĝi signifas “piĉo”.

Ĉar la lokaj virinoj konis iome la anglan, ili komprenis tiun eldiraĵon tiel:

“Mi simio kaj mia piĉo simio”. Tiu eldiro de monaĥinoj aspektas tre, tre ŝoke, tial la reago de la lokaj virinoj.

Tiun ĉi rakonton de ia monaĥino mi iam tralegis en iu gazeto.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 14:14:59

Duna-pola „tak”

Onidire ke danoj kalkulas polojn kiel tre afablaj homoj ĉar ili ofte dankas al si reciproke. Unu knabino rakontis ke ŝia dana kolegino, aŭdante ŝian interparolon kun sia fratino, mira, demandis ŝin: “Por kio vi tiel ofte dankis al ŝi?”
De kie tiu ĉi miskompreno?
La duna „tak” signifas „dankon” sed pole ĝi signifas „jes”, kiun dum la interparolo la knabino tre ofte uzis.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 16:13:25

Tio pensigas min je iu desegno de franco kiu ekvivis en Pollando. Mi retrovu ĝin.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 16:21:20

Reen al la supro