Al la enhavo

Lingvaj bataletoj

de StefKo, 2020-aprilo-05

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 18:21:58

Zam_franca:Aĥ, jen ĝi estas! https://blog.courrierinternational.com/la-pologne-...
Pola vorto NO estas kurtigo de la eldiraĵo NO TAK (kaj de aliaj similaj eldiraĵoj). Kiel jeso ĝi ne estas ĝusta, eĉ ĝi estas ordinara sed ofte uzata! De tie la miskompreno. En la ĉeĥa lingvo ANO signifas "jes". Pola NO povas ankaŭ deveni el malnova slava lingvo.

Sinonimoj de la vorto NO:

ano,dokładnie,dokładnie tak,faktycznie,istotnie,jak najbardziej,naturalnie,nie inaczej,no tak,oczywiście,owszem,racja,rzecz jasna,rzeczywiście,tak,w istocie,w rzeczy samej,właśnie,zaiste,aha,ani chybi,bezspornie,jakże by inaczej,ma się rozumieć,no jasne,oczywista,pewnie,prawda,rozumie się,uhm,dobrze,jasne,nom,ok,w porządku,

Sinonimoj de la vorto ANO:

dokładnie,dokładnie tak,faktycznie,istotnie,jak najbardziej,naturalnie,nie inaczej,no,no tak,oczywiście,owszem,racja,rzecz jasna,rzeczywiście,tak,w istocie,w rzeczy samej,właśnie,zaiste,aha,ani chybi,bezspornie,jakże by inaczej,ma się rozumieć,no jasne,oczywista,pewnie,prawda,rozumie się,uhm,naprawdę,w gruncie rzeczy,w samej rzeczy,właściwie,

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 22:13:45

Ĉu mi komprenis? No ridulo.gif!

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-19 22:16:32

Ruse НО! (NO!) estas ordono al ĉevalo komenci la movadon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-20 20:32:54

sergejm:Ruse НО! (NO!) estas ordono al ĉevalo komenci la movadon.
France por diri tion oni diras Ya! (Ja!). Amuzege, "ja" volas diri "jes" en pluraj lingvoj, i.e. la germana!

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-21 13:37:54

Zam_franca:Ĉu mi komprenis? No ridulo.gif!
Vi havas ateston ke la pola lingvo estas pli ŝerca okulumo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-21 13:53:56

sergejm:Ruse НО! (NO!) estas ordono al ĉevalo komenci la movadon.
Poloj plejofte ordonas al ĉevaloj per vorto "vjo! (pole wio)" aŭ per sono kiun oni ne povas ekksribi en iu ajn lingvo.
En Pollando estas tia ŝerco:
Ekskribu tiun frazon: "Vilaĝano sidiĝis sur ĉaron, krakis per vipo kaj ekkriis al la ĉevalo xxx"

Anstataŭ xxx estas tiu sono - ia ŝmaco, langoklako, lipklako.

Nun polaj vilaĝanoj ne havas ĉevalojn, eble unu, du por vilaĝo, escepte se por rajdado.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-28 18:40:52

Kio por ukraino rekta por polo simpla?

Unu knabino rakontis tiun historion:

Mi havas ukrainan koleginon. Kiam ŝi alveturis al Pollando, ŝi longe ne komprenis polan vorton “prosto” (rekte). Ukraine “prosto” signifas “facile”. Ŝi ofte inicitadis kiam al sia demando pri io iu persono respondadis: “prosto,…” (rekte,…). Ŝi tiam pensis: “por vi simple kaj por mi malsimple”.

Rimarko: Pola “prosto” signifas kaj “rekte” kaj “simple”.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-29 02:41:17

La rekta vojo estas ordinare la plej simpla.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-29 10:55:01

sergejm:La rekta vojo estas ordinare la plej simpla.
Sed ankaŭ:

"Kiu vojon rektigas, hejme nokton ne pasigas!" (pole: "Kto drogi prostuje ten w domu nie nocuje")

Sed tio kencernas nur turistojn.

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-29 15:14:44

StefKo:
sergejm:Ruse НО! (NO!) estas ordono al ĉevalo komenci la movadon.
Poloj plejofte ordonas al ĉevaloj per vorto "vjo! (pole wio)" aŭ per sono kiun oni ne povas ekksribi en iu ajn lingvo.
En la hispana: ¡arre!

Malfeliĉaj ĉevaloj. Se ili eklaboras en alia lando, ili bezonas lerni la novan lingvon.

Reen al la supro