Al la enhavo

iri EN iuN ŝtatoN

de ora knabo, 2008-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 08:08:08

Saluton
Mi ĉiam uzis en+akuzativo(n) por diri ke mi iras al iu ŝtato. Dum la ĉi-jara UK, iuj homoj diris ke mi ne uzu tion. Kial? En mia lingvo oni uzas en+akuzativo(n) en ĉi-situacioj. Se mi dirus ekzemple "Mi iras en Germanion" tio signifus ke mi eniros ĝiajn limojn, ĉu ne? Kaj se mi dirus "Mi iras al Germanio" tio signifus ke mi nur iras al ĝi, sed ke mi eble haltos antaŭ ĝi. Nova ekzemplo: Mi komencas mian vojon el Kroatio, kaj mi volas eniri Aŭstrion. Iu telefonas al mi kaj demandas kiun vojon mi uzas, sed li ne scias kie estas Aŭstrio. Do mi dirus ke mi iras "al Germanio", sed "en Aŭstrion". Ĉu bone? Bonvolu klarigi ĉi tion, amikoj.

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 10:03:32

Saluton ora knabo,

Mia kapo doloras. Mi ne certe scias. Tamen mi havas eksemplon!

Mi iras en la domo -- > Signifas ke vi jam estas en la domo kaj vi iras en ĝi.

Mi iras en la domon -- > Signifas ke vi estas ekster la domo kaj vi volas eniri la domon tra la pordo.

Kaj mi dirus ke mi iras de la urbo A al la urbo B.Por mi ĝi ne signifas ke mi nur volas stari antaŭ la urbopordegojn de la urbo B.

Mi certe dirus Mi iras al Germanio aŭ Mi iras Germanien.

Ĝis
Frank

PS: Bonvolu korekti min kiam mi malpravas.

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 15:54:06

AL

Rezulto de transformado aŭ ŝanĝado: Li disrompis ĝin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finaĵon: Li disrompis ĝin en mil pecojn.

EN

Interna pozicio: En la ĉambro estis tri virinoj.
Loko, kiun oni rigardas kiel spacon, kvankam striktadire ĝi estas surfaco: La rusoj loĝas en Rusujo.
Tempo rigardata kvazaŭ spaco, interne de kiu io okazas. La "interno" de tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo: En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.

N-FINAĴO

Solan direktan N-finaĵon oni uzas nur kiam temas pri iro al la interno de io. Efektive oni uzas solan direktan N preskaŭ nur ĉe nomoj de lokoj (landoj, urboj k.s.).

Klarigo de PMEG

Ni veturas Romen. = Ni veturas al Romo. = Ni veturas Romon.

---

Via diro "Mi iras en Germanion" estas eraro ĉar vi ne intencas montri rezulton de transformado aŭ ŝanĝado. Sufiĉas tiam:

"Mi iras al Germanio"
"Mi iras Germanion"
"Mi iras Germanien"

Nenie en PMEG mi trovis ke oni povas diri "Mi iras en Germanio", do tiu uzo estas nedokumentita. Se iu trovos mi ankaŭ scivolemas.

Ora knabo, mi rekomendas uzi "Mi iras al Germanio" ĉar vi ĉiam estos komprenata, kaj tio ŝajnas strange al nenies orelo. La direktaj rolvortetoj estas AL kaj akuzativo N, do ne gravas kiu vi uzas.

Aldone se vi volas diri ke vi iros al la interno de iu lando (te. kampara regiono), vi povas precize diri tion kion vi volas diri: "Mi iras al sino de Germanio/Mi iras al kampara regiono de Germanio proksime de Berlino".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 18:52:35

OK, vi tute pravas.
Se vi diras, ke iras al io, tio signifas, ke vi moviĝas al la bezonata objekto sen celi (ne celante) nepre atingi ĝin.
Sed se vi diras, ke iras en ion, tio signifas, ke vi direktiĝas enen, eĉ se vi finfine ne trafos tien.

Ĉu mi kompreneble klarigis?

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 18:59:48

Saluton ora knabo!
Laŭ mia kompreno vi certe povas diri ke vi iras en Germanion. Sed vi uzu tiun formon nur se vi volas akcenti la eniri en la landon, ekzemple: kiam mi iris en Germanion okazis ke ...
Por normala vojaĝo sufiĉas nomi la celon: mi iras al Germanio
Vi ne devas speciale montri ke vi ankaŭ iras en la landon.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 13:58:35

"En Germanion" tute eblas kaj volas diri ke vi intencas eniri la ŝtaton.
"Al Germanion" volas diri ke vi iras direkte al ŝtato

Ankaŭ en Esperanto preposicioj estas unu de plej malbone pripensata kozo.Ili estas ne regulaj,ofte havas pli ol unu sencon ( eĉ grave diversajn kaj konfuzajn).

En la propozicio - mi iras en Germanion - "en Germanion" ne povas montri ian rezulton de transformado,simple ĉar la verbo "iri" nenion transformas.

Vere, la Esperanto heredis multe kaosan sistemon de naturaj lingvoj sen ia bona transformado.

Sxak (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-07 15:45:53

ora knabo: Dum la ĉi-jara UK, iuj homoj diris ke mi ne uzu tion.
Nun vi scias, kies konsilojn oni ne atentu ridulo.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 16:59:04

Grandan dankon al ĉiuj! Do mi pravis lango.gif

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-14 07:55:04

horsto: Laŭ mia kompreno vi certe povas diri ke vi iras en Germanion. Sed vi uzu tiun formon nur se vi volas akcenti la eniri en la landon, ekzemple: kiam mi iris en Germanion okazis ke ...
Por normala vojaĝo sufiĉas nomi la celon: mi iras al Germanio
Vi ne devas speciale montri ke vi ankaŭ iras en la landon.
Tute same uzas mi la prepoziciojn. Se mi diras: "Mi veturas venontan jaron al Hispanujo", tiam neniu komprenas, ke mi volas diri "... al la limo de Hispanujo".

Timtim (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 19:18:19

ora knabo:Dum la ĉi-jara UK, iuj homoj diris ke mi ne uzu tion.
Do, nur citu al ili la sekvantan strofon, fare de Zamenhof mem:

♫♪ "En la mondon venis nova sento" ♪♫

ridulo.gif

Reen al la supro