Al la enhavo

Deklinacio en la rusa

de Jxusteno, 2020-aprilo-25

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 09:44:55

Kial la vorto облока (nuboj) en genetivo estas облоков (kun la finaĵo -ов), dum la vorto окна (fenestroj) en genetivo estas окон (sen -ов), kvankam ambaŭ vortoj estas neŭtragenraj kaj apartenas al la dua deklinacio? Ĉu estas regulo pri tio, kiam oni aldonu -ов al la genitiva multenombra formo de neŭtragenra duadeklinacia vorto kaj kiam ne, aŭ tio, ĉu oni aldonu la finaĵon aŭ ne, parkerigendas por ĉiu aparta okazo?

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 11:47:32

Облако / облака / облаков - kun 'а' - neŭtragenra, la 2-a deklinacio, tipo 3c(2) laŭ Zaliznjak - облако
Окно / окна / окон - havas elfalantan vokalon, neŭtragenra, la 2- dekinacio, tipo 1*d laŭ Zaliznjak - окно
Kial ili havas nome tiajn tipojn, mi ne scias.
Atentu ne nur finaĵojn, sed ankaŭ akcenton.

Komparu:
Письмо / письма / писем - ankaŭ havas elfalantan vokalon, tipon 1*d
Sed diminutivo:
Писмецо / писмеца / письмец - tipo 5b

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 13:44:01

sergejm:Облако / облака / облаков - kun 'а' - neŭtragenra, la 2-a deklinacio, tipo 3c(2) laŭ Zaliznjak - облако
Окно / окна / окон - havas elfalantan vokalon, neŭtragenra, la 2- dekinacio, tipo 1*d laŭ Zaliznjak - окно
Kial ili havas nome tiajn tipojn, mi ne scias.
Atentu ne nur finaĵojn, sed ankaŭ akcenton.

Komparu:
Письмо / письма / писем - ankaŭ havas elfalantan vokalon, tipon 1*d
Sed diminutivo:
Писмецо / писмеца / письмец - tipo 5b
Dankon!

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 13:52:10

sergejm:Облако / облака / облаков - kun 'а' - neŭtragenra, la 2-a deklinacio, tipo 3c(2) laŭ Zaliznjak - облако
Окно / окна / окон - havas elfalantan vokalon, neŭtragenra, la 2- dekinacio, tipo 1*d laŭ Zaliznjak - окно
Kial ili havas nome tiajn tipojn, mi ne scias.
Atentu ne nur finaĵojn, sed ankaŭ akcenton.

Komparu:
Письмо / письма / писем - ankaŭ havas elfalantan vokalon, tipon 1*d
Sed diminutivo:
Писмецо / писмеца / письмец - tipo 5b
En la pola estas analogie:

obłok - obłoki - obłoków (vira genro)
okno - okna - okien (neŭtra genro)

Tio sugestas ke la kialo estas en la malnovslava?

El: https://pl.wiktionary.org
obłok:
Malnovslava formo obolkъ estas substantivo devenanta de verbo obvelkti - tegi, ĉirkaŭtegi.
okno:
???

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 14:02:35

StefKo:

Nu, la vorto obloko en la rusa estas neŭtragenra. Mi supozas ke eble ĝia deklinacio iel rilatas al tio ke eble en la malnovslava ĝi apartenis al la maskla genro, tiel same kiel la pola obłok.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 14:38:16

Certe, la kaŭzo estas en la malnovslava, interalie - en loko de akcento.
En la nuna pola akcento estas ĉiam en antaŭlasta silabo, do ĉi tia kaŭzo estas nevidebla.
En malnovslava estis tri tipoj (laŭ loko de akcento dum deklinacio), en nuna rusa estas multe pli.
Tipo A: akcento estas ĉiam sur la radiko, kaj ne ŝanĝiĝas.
Tipo B: akcento estas ĉiam sur la finaĵo
Tipo C: akcento moviĝas dum deklinacio.

Tipo A: mankas ekzemploj en la libro pri akcentado en la malnovrusa, ĉar ĝi estas evidenta
Tipo B:
село / села / селъ
лицо / лица / лицъ
Tipo C:
море / моря / морь (la nuna rusa: морей)

Finaĵon -ов havis nur viraj substantivoj de 4-a deklinacio (en la nuna estas nur 3), kaj en tipo C ĝi estis akcentita.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 14:53:25

El: https://pl.wiktionary.org
obłok:
Malnovslava formo obolkъ estas substantivo devenanta de verbo obvelkti - tegi, ĉirkaŭtegi.
okno:
???
Se vin interesas, окно (fenestro) devenas de око (okulo).
Angla window devenas de 'venta okulo'.
Tio estas en https://ru.wiktionary.org

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 16:49:56

Kial la vorto облока (nuboj) en genetivo estas облоков (kun la finaĵo -ов), dum la vorto окна(fenestroj) en genetivo estas окон (sen -ов), kvankam ambaŭ vortoj estas neŭtragenraj kaj apartenas al la dua deklinacio?
La finaĵo –ов/–ев origine ne estas parto de la o-deklinacio, sed de la u-deklinacio. En la OES (olda eklezia slava) kaj en la OR (olda rusa) la genitivo plural de la o-deklinacio estas –ъ, kaj kiam la rusoj (kaj aliaj slavoj) forĵetis la jerojn (ь, ъ), ĝi fariĝis –∅.

o-Deklinacio:
OES: столъ (m) (nom sg) → столъ (gen pl)
OR: столъ (m) (nom sg) → столъ (gen pl)
RU: стол (m) (nom sg) → столов (gen pl)

OES: мѣсто (n) (nom sg) → мѣстъ (gen pl)
OR: мѣсто (n) (nom sg) → мѣстъ (gen pl)
RU: место (n) (nom sg) → мест (gen pl)

Dum ĉe neŭtralaj vortoj, la nuna rusa sekvas uzi la o-deklinacian finaĵon –ъ/–∅, ĉe viraj vortoj, ĝi pruntis la finaĵon –овъ/–ов el la u-deklinacio.

u-Deklinacio:
OES: сꙑнъ (m) (nom sg) → сꙑновъ (gen pl)
OR: сынъ (m) (nom sg) → сыновъ (gen pl)

En la nuna rusa la u-Deklinacio malaperis, sed ni ankoraŭ povas trovi ĝiajn spurojn: ekzemple la finaĵon –ов/–ев ĉe o-deklinaciaj viraj vortoj kaj la finaĵon –у por neregulaj (sed ne tiel maloftaj) lokativoj de la o-deklinacio (лесу, саду).

Tio miksado inter deklinacioj estas nenio stranga, malofta en la divolviĝo de lingvoj; ĝi okazas ĉiam. La miksado kaj kunigo de la o- kaj u-deklinacioj ŝajne jam okazis dum la tempo de la OES. Ekzemple домъ jam tiam deklinaciiĝis kaj laŭ la o- kaj laŭ la u-deklinacio:

u-Deklinacio: домъ (nom sg), домоу (gen sg), домове (nom pl), домовъ (gen pl)
o-Deklinacio: домъ (nom sg), дома (gen sg), доми (nom pl), домъ (gen pl)

Kio okazis precise kun la vorto “облако”?

Precise, mi kuraĝas diri, neniu scias. En la OES ni havas облакъ (o m) kaj en la OR ni havas kaj облакъ (o m) kaj оболоко (o n). Mi ankaŭ trovis en (nuna) rusa vortaro la lemon облак, markita kiel “fordatigita, poezia”, kun la signifo de облако. Tio estas, la konfuzo pri tio, ĉu oni deklinaciu ĝin kiel “о́блак, о́блакa, о́блаки, о́блаков” aŭ kiel “о́блако, о́блака, облака́, облако́в (*обла́к)”, ne estas nova fenomeno. Estus interese ekscii, ĉu estas rusaj dialektoj, kiuj fakte uzas *обла́к. Eble Sergej povus helpi ĉi tie. Ĉar evidente samtempe ekzistis “облак” kaj “облако” iam la rusa popolo diris: “Hey, feeling cute today, maybe I’ll mix up some paradigms later.” Tio okazas la tutan tempon. Io simila verŝajne okazis kun la vorto “яблоко”, kie ni trovas la pluralon “яблоки” kaj ne “*яблока”.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 17:17:01

Estas ankoraŭ unu neŭtragenra vorto, kiu havas -ов en genetivo kaj -и en nominativo multenombraj:
Им. брюшко́ брюшки́
Р. брюшка́ брюшко́в

nornen (Montri la profilon) 2020-aprilo-25 17:24:15

Kaj ŝajne multe da neŭtralaj diminutivoj kun -ко havas neregulan nominativon pluralan -и, sed regulan genitivon pluralan -∅.

серде́чки, серде́чек
ведёрки, ведёрок
солове́йки, солове́ек

Reen al la supro