Al la enhavo

Esperanto-numismatiko

de Turfalko, 2020-majo-23

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2020-majo-23 12:30:40

La mesaĝo estas kaŝita.

nornen (Montri la profilon) 2020-majo-24 23:31:03

Turfalko:Dum junularaj kongresoj uziĝas plastaj Stelo-moneroj.
Same kiel ĉe Chuck E. Cheese.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-majo-25 13:40:51

Turfalko, Mi tre esperas ke vi estos plene rekompencita, re-havonte viajn elspezojn. Ĉu tio jam okazis rilate vian 100-Stelo-pecon? Ĉu ties vendoj ebligis la financon de la 50-Stelo-pecon?

Tamen, la historio de antaŭaj provoj establi la Stelon kiel monon ne bone prognozas. Male, la Spesmilo, almenaŭ ĝis MM1, havis certan sukceson.

Lasas min perpleksa, kial oni volis lanĉi novan Esperanto-mon-unuon en la kvardekaj jaroj anstataŭ revivigi la Spesmilon

Kio estas mono? Laŭ ofte citiaj kriterioj, mono havas tri funkciojn. Esti unuo de kontado, rimedo por konservo de valoro, perilo de transakcioj.

Kiel vi bone scias mi longe pensis pri la afero de Esperanta mono, verkante 5 artikolojn, kiuj aperis en la Brita Esperantisto, kaj se mi verkus sesan artikolon en tiu serio, ĝi temus pri mia konkludo ke la unua paŝo en la revivigo de Esperanto-mono devus esti ties adopto kiel unuo de kontado.

Alivorte dirite - la prezoj de Esperantaj varoj kaj servoj ĉe la landa kaj internaciaj Esperanto-organizajoj estu citataj en Spesmiloj.

La problemo pri la Stelo, kiu eble reponsis pri ties malampleksa sukceso kiel mono en Esperantujo, estas la kalkulo de ties valoro.

Ke oni fiksis la valoron de la el-plastaj Stelo-moneroj por malaltvaloraj transakcioj dum la daŭro de iu kongreso, ne estas ĝenerala solvo. Kontraste, la valoro de la Spesmilo (kiu baziĝas de oro) ne prezentas malfacilon, nek pasinte nek estonte.

[Por scii la ekvivalentan valoron de 1 Spesmilo en via valuto, kalkulu: - (Prezo de oro (fajn-unco) en via valuto)/42,42. Ekz. $1726/42,42 = $40,69; €1584/42,42 = €37,34. Per simila kalkulo 1 Sm = 168 Polaj Zlotoj; 1Sm = 222 Brazilaj Realoj ktp.]

safyz (Montri la profilon) 2020-majo-26 16:08:39

La Esperanto monon aperis jam en 1912.
Nun mi lernis kaj mi surpriziĝis.
Kiu havas la libron pri monon kolekton?
dankon.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-majo-31 13:24:15

Preskaŭ laŭdifine ia Esperanto-mono devas esti internacia mono.

Do por doni al ĝi ian valoron oni devas ligi ĝin al iu varo kiu klare havas certan internacian valoron.

La evidenta kandidato por tiu varo estas oro (kiu havas longan historian kiel mono), kaj cetere en nia historio oni jam en 1907 proponis la Spesmilon kiel Esperanto-monon kaj ties valoro estis ligita al oro. (La ekzakta difino estis ke 8 gramoj da 22-karata oro egalu al 10 Spesmiloj.)

Estus evidenta eraro ligi internacian monon al iu nuntempa specifa valuto - ekz.al la Eŭro - (aŭ eĉ al korbo da valutoj), ĉar tio ne nur ne akordus kun la ideo de tutmonda internacieco, sed ankau garantius ke la internacia mono heredus ĉiujn difektojn de la elektita valuto (aŭ valutoj).

Konsciu ke ĉiuj nuntempaj valutoj estas senbazaj - tute ne havas intrinsikan valoron. Oni nomas tiajn valutojn 'fidata mono', sed ili estas misnomataj tiel, ĉar se oni konsideras la signifan senvaloriĝon dum la lastaj 50 jaroj, ili tute ne meritas ies fidon.

En certaj kazoj tiu senvaloriĝo estas dum la plej lastaj jaroj tre severa. Ekz. antaŭ 5 jaroj 1 Spesmilo egalis ĉ 70 Turkajn Lirojn, kaj hodiaŭ necesus ĉ 270 TRK por 'aĉeti' 1 Spesmilon.

La funkcio de internacia mono (eĉ se ĝi ne havu alian rolon) devas esti protekti kontraŭ la senvaloriĝo de la loka valuto en la koncerna lando.

Turfalko (Montri la profilon) 2020-junio-01 15:58:49

Ĉu vi scias, ke la Esperanto-komunumo havas propran monon? La unua Spesmilo-moneroj aperis jam en 1912. Ĵus aperis arĝenta monero (aŭ medalo, ĵetono) "Julia Isbrücker". Dum junularaj kongresoj uziĝas plastaj Stelo-moneroj.
Informojn donas esperanto@chello.at

Reen al la supro