Al la enhavo

Etimologio de la vorto "uragano"

de nornen, 2020-majo-27

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-majo-27 17:25:44

La vortoj uragano, hurricane, ouragan, huragan, Orkan, orkaan, ураган, ktp laŭ wiktionary kaj laŭ pliaj vortaroj devenas de la taina vorto *hurakā. Kiel indikas la steleto, tiu vorto ne estas konfirmita, sed rekonstruita/supozita. Tiu eimologiaĵo havas nur un fonton, nome: Granberry, Julian; Vescelius, Gary (2004) Languages of the Pre-Columbian Antilles.

Tiu analizo ŝajnas al mi malĝusta. En la majaaj lingvoj (almenaŭ en tiuj el ili konataj al mi) estas la vorto junraqan /χunɾaˈqan/ kiu signifas "uragano". Tiu vorto estas fakte la nomo de unu el du Dio-fratoj, kiuj aperas en la Popol Vuh: Jun Raqan kaj Kab' Raqan. La vorto ne estas rekonstuita aŭ supozita, sed ĝi estas uzata kutime; ja ĝi eĉ estas analizebla: jun-r-aq-an signifas Unugambulo kaj kab'-r-aq-an signifas Dugambulo. Jun Raqan estas la Dio de la vento kaj ŝtormo, ĉar kiam okazas uragano oni povas vidi, kiel tiu Dio marŝas unugambe sur la tero, detruante ĉion sur sia vojo. Lia ununura gambo evidente estas la aerspiralo de la uragano, kiu tuŝas la teron. Lia frato Kab' Raqan estas la Dio de la tertremo, ĉar kiam li marŝas dugambe sur la tero, la tero tramas pro lia forto.

Sume, estas ekzistanta, kutima kaj analizebla vorto, konfirmita minimume ekde la tempo de la verkado de la Popol Vuh, kiu signifas "uragano". Aliflanke estas rekonstruita kaj supozita taina vorto *hurakā, kiu aperas en nur unu verko. Mi opinias, ke la vorto "uragano" kaj ĝia fremdlingvaj fratoj devenas de la majaaj, kaj ne de la taina. Se fakte ekzistis la taina vorto *hurakā, ankaŭ ĝi plej verŝajne estas pruntvorto el la majaaj, ĉar la majaaj jam antaŭ jarcentoj komercadis kun la karibiaj popoloj.

Tobio_Klarko (Montri la profilon) 2020-julio-16 03:09:58

Interesinda. Antaŭ multaj dekjaroj, ili nomis Floridaj uraganoj, almenaŭ en Usono. Nuntempe, ili nur nomas uraganoj, sen diri ke ili ĉefe asociis kun Florido, kiu estas ŝtato en Usono, kie mi loĝas.

Reen al la supro