Al la enhavo

La Common Voice projekto de Mozilla kreas liberan datumaron kun esperantaj voĉoj por krei parolrekonan sistemon

de stergro, 2020-junio-04

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

stergro (Montri la profilon) 2020-junio-04 09:03:58

La projekto Common Voice estas iniciato por helpi instrui al maŝinoj, kiel veraj homoj parolas.

Por krei parolrekonan sistemon, programistoj bezonas tre grandan kvanton da voĉaj datumoj. La datumoj uzataj de grandaj kompanioj ne estas uzeblaj de iu ajn. Tio sufokas novigadon. Tial Mozilla lanĉis la projekton Common Voice, kiu helpas krei parolrekonadon malfermita kaj alirebla por ĉiuj.

Vi povas donaci vian voĉon por helpi nin konstrui malfermitan voĉan datumbazon, kiun iuj ajn rajtas uzi por krei novajn programojn por aparatoj kaj por la reto. Legu frazon por pligrandigi la datumbazon aŭ kontrolu la laboron de aliaj kontribuantoj por plibonigi ĝian kvaliton.

La projekto jam kolektis pli ol 70 horoj en Esperanto. La nova eldono de la datumaro de Common Voice estos publikigita je la fino de junio. Ĉiu donaco antaŭ la 22a de junio estos parto de la nova eldono de la datumaro. Tial nun estas precipe bonan tempon por donaci al la projekto. Mi volas krei la unan neŭran reton trejnita kun ĉi tiun datumaron en julio. Pli donacoj al la projekto ege helpus.

Se vi havas demandojn pri la projekto vidu la oftaj demandoj aŭ simple demandu ĉi tie ridulo.gif

https://voice.mozilla.org/eo

Reen al la supro