Al la enhavo

Ĉu ni povas raporti pri spamiloj?

de Bronxio, 2020-junio-26

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Bronxio (Montri la profilon) 2020-junio-26 21:51:48

Ŝajnas, ke hieraŭ spamilo estas ensalutinta, ĉu ne? Mi ne vidas eblon raporti. Ĉu ni povas sciigi administranton?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-junio-26 22:34:05

Bronxio:Ŝajnas, ke hieraŭ bot estas ensalutinta, ĉu ne? Mi ne vidas eblon raporti. Ĉu ni povas sciigi administranton?
Saluton! Jen:
https://lernu.net/kontaktoj

Bots: robotoj, spamiloj

Bronxio (Montri la profilon) 2020-junio-26 23:53:44

Dankon!

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-julio-02 08:53:16

La nuna ĉi-supra spamisto uzas videble roboton kiu sendas sian rubaĵon po unu spamo ĉiun trian sekundon. Ĉu komputilisto ne povas ripari tion, malpermesante mesaĝojn similajn, multnombrajn kaj tempe tro proksimaj? La konto devus esti tuj forigita, sed kaze de eraro la forigito havu okazon senkulpiĝi, skribante al la moderantoj, por rehavi sian konton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-02 16:01:54

Mi raportis pri a35053. Foriĝu la spamiloj!

Bronxio (Montri la profilon) 2020-julio-16 22:59:55

Altebrilas, mi pensas, ke aliaj retpaĝoj havas similan sistemon al tiu, kiun vi priskribis. Vi povas proponi ĝin, sed mi surprizus min, se la administrantoj ne konsideris ĝin. Eble estas ajna problemo efektiviganta tiun solvon.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-julio-17 18:05:07

mi kredas, ke momente restas nur unu sola administranto, kaj tiu devas verŝajne multe labori dumtage por gajni siajn vivrimedojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-julio-27 18:07:51

Ĉu laŭ vi ekzistas daŭripova solvo por kontraŭbatali pornografiajn spamilojn? Ja la retej-estroj povas forigi la spam-mesaĝojn spam-mesaĝado post spam-mesaĝado, sed tio estas nek rapidega, nek simpla (aŭ por uzantoj devante kontakti la teamon, aŭ por simple la teamo).

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-novembro-27 10:33:11

Mi faris serĉadon per
"
台中叫小姐Line:tea232 台中南區外送茶TG:sun563台中北屯喝茶 台中出差叫小姐服務店上門服務.台中茶莊"
por vidi ĉu aliaj esperantistaj paĝaroj estas poluitaj, sed konstatis, ke eĉ anglalingvaj estas tiaj.

Mi emus scii, kiuj estas tiuj spamistoj , kiu pagas ilin kaj kiujn paĝarojn ili ĉefe celas. Bedaŭrinde, amaskomunikiloj malofte enketas pri tio.

Reen al la supro