Al la enhavo

La jutuba kanalo de la Scivolemo blogo revenis. Ni nun tradukas mallongajn sciencajn videojn.

de stergro, 2020-aŭgusto-04

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

stergro (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-12 16:06:02

Jen estas nia plej nova video pri la origino de la oro: https://www.youtube.com/watch?v=mgZtXNGePNw

Metsis (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-15 10:17:16

Vi povas ankaŭ uzi Tubaron por vidi la filmetojn.

espintoni (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-21 18:48:05

Dankon por la klarigo novatago.

Unu de la "profetaĵoj" (aû malbenoj) pri esperanto estas ke se estus tre esperanta parolantoj ĝi rompiĝus. Por mi, tio estas sociologie reala ĉar tio okazas kun ĉiu lingvoj.
Kompreneble, ĉiam estos unu malmola kerno de pura esperanto (aŭ praesperanto kiel aliaj nomus eble la klasika esperanto en tio estonteco).

Mi demandas... Ĉu se oni ŝanĝigas nur unu vorton, tio estas jam esperantido? Filozofie, jes ĉar oni sola paso estas necesa por komencigi vojagon. Vekigi babelan monstron estas facila

Alia flanke, kvankam mi pensas ke tiu opinio estas rajta, ĝi estas tre malmola per homaj aferoj. La laboro de stergo estas bone kaj tiu ne estas morta peko kontraŭ la Esperanto (mi pensas)ridulo.gif

Kial ne uzi strangaj vortoj kun la magiaj signoj " "?

stergro (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-23 16:15:36

La plej nova video estas nia esperanta interpreto de la fama parolado de Carl Sagan pri la plej malproksima foto de nia mondo: La pala blua punkto

stergro (Montri la profilon) 2020-septembro-27 11:48:02

Dum la lasta monato ni publikigis kvar novajn tradukojn, sed ankaŭ nova originala videon: Kiel oni hejmigis katojn

praid (Montri la profilon) 2020-septembro-27 19:50:55

Bonvolu ne paroli tiel rapide, se vi povas. Ne ĉiu povas aŭdi rapidon parolon.

stergro (Montri la profilon) 2020-septembro-27 20:50:30

Saluton praid,

mi komprenas vin, kaj ni scias ke la rapideco estas problemo por kelkaj spektantoj. En Jutubo eblas ŝanĝi la rapidecon de la videoj se vi preferas alian rapidecon. Ankaŭ ŝalti la esperantajn subtekstojn ofte helpas. (ni ĉiam kreas subtekstojn)

Ni ne volas krei lernomaterialon, ni simple volas esti jutuba kanalo en Esperanto. Rapideco estas tipa stilo en Jutubo sed finfine ni simple provas paroli normale aŭ kiam ni faras tradukojn ni devas uzi la rapidecon de la originala video. Mi mem komence kelkfoje havis problemojn kun la rapideco de niaj videoj, sed mi rapide alkutimiĝis kaj nun mi ankaŭ kapablas kompreni rapidajn diskutojn en Esperanto pli bone ol antaŭe. Indas alkutimigi vian cerbon al tia rapideco. En la videoj ni ne parolas pli rapide ol en multaj konversacioj en esperantaj renkontiĝoj. okulumo.gif

alighozali (Montri la profilon) 2020-decembro-21 11:29:13

Mi ŝatas la kanalon. Mi trovis ĝin kiam mi malfermis la grupon en Telegramo. Ĝi estas unu bona projekto, mi pensas. La komunumoj de Esperant-parolantoj bezonas pli multajn kanalojn tiel ĉi. Ĉar laŭ mi, ĝi estas la vojo de Esperanta-Kultura-montraĵo. Ĝi sufiĉas babiladas pri la Raŭmistoj aŭ Finvenkistoj... Nur simple uzu la lingvon por montri ke la lingvo vivantas...

Mi rigardas la kanalon por praktiki mian aŭskultaĵon kaj aldonitas la novajn vortojn kaj ĝuas la aldonitajn informojn. La rapideco estas sufiĉe ĝusta laŭ mi. Eble, vi povas aldoni la tradukon en la aliaj lingvoj kaj la skribaĵon de la skripto ene....

Por pliigi la vidpunktoj, vi povas nomigi la titulon en la angla ankaŭ, do kelkaj trafikoj povas eniri al la kanalo...

stergro (Montri la profilon) 2021-januaro-15 12:09:05

Nia teamano Karlos prezentis la kanalon dum la zamenhofa tago, se vi volas lerni pli pri la historio de la kanalo kaj pri la teamo klaku al:
https://www.youtube.com/watch?v=ya8h0s6DuYk

Ankaŭ ni nun publikigas la sonojn de niaj videoj kiel podkasto, ĝi estas trovebla ĉe: https://anchor.fm/scivolemovideoj

Aldone: Hej, alighozali dankon pro viaj vortoj. Fakte ni diskutis tion kaj en la komenco ni aldonis subtekstojn en multaj lingvoj al la videoj kaj ni ankaŭ uzis la funkcion de jutubo kiu aŭtomate tradukas la titolon de videoj al la lokala lingvo. Sed tio estis multe da laboro kaj ankaŭ konfuzigis multe de niaj spektantoj. Fakte mi pensas ke krei tutesperanta kanalo estas pli bona strategio, nia celgrupo ne estas komencantoj. Sed se mi havas tempon, mi volas aldoni pli da alilingvaj subtekstoj.

Reen al la supro