Al la enhavo

La jutuba kanalo de la Scivolemo blogo revenis. Ni nun tradukas mallongajn sciencajn videojn.

de stergro, 2020-aŭgusto-04

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

stergro (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-04 13:23:52

Post unujara paŭso la jutuba kanalo de la Scivolemo blogo revenis : https://www.youtube.com/channel/UCJy1LAuTnZjrov6QF...

Ni nun tradukas altkvalitajn sciencajn videojn kun liberaj licencoj kaj ni planas publikigi novajn videojn ĉiun merkredon.

Jen kelkaj videoj de la nova traduka serio:

* Kiel ekestas fosilioj?
* Petra, la roka urbo
* Tiel funkcias gejseroj
* Kiel Merkator platigis la Teron

Ni ĉiam serĉas novajn tradukeblajn videojn kun liberaj licencoj kiel Krea Komunaĵo (creative commons) aŭ publika havaĵo (public domain). Ĝis nun ni tradukas liberajn videojn de la germana televidkanalo ZDF kaj la NASA. Se vi konas alian fonton aŭ se vi volas helpi trovi taŭgajn videojn en la granda arkivo de NASA, bonvole skribu al ni!

REDAKTO: Ni nun (01/2021) ankaŭ havas podkaston kun la sonoj de niaj videoj: https://anchor.fm/scivolemovideoj

stergro (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-05 16:26:58

Jen estas nia plej nova video: Kiel sahara polvo nutras la amazonan arbaron

ombresaco (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 05:53:53

Estas bonega ideo uzi tiajn liberajn dokumentalajn filmetojn por esperantigo. Gratulon!

stergro (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 09:38:38

Dankon. Fakte la kronvirusa krizo kreis grandan ŝancon por tio. Dum hejma lernado instruistoj ofte ne rajtas montri videojn kiel ili rajtus en lernejoj. Tiel la germana televido ZDF eksplicite malfermis multajn dokumentaĵajn videojn por helpi instruistoj instrui sen igi krimuloj. Mi pensas ke ni baldaŭ vidos pli da malfermaj lernomaterialoj tutmonde, ĉar kopirajto ĉiam estas grandega problemo kiam oni instruas per la privataj kaj hejmaj komputiloj de infanoj. Kaj traduki tiajn enhavojn estas ege malpli labori ol krei propran materialon.

novatago (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 17:26:55

But it's in esperantido... not in esperanto.

stergro (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-06 18:17:38

Why do you say that? Kial vi diras tion? Ĉu ni uzis neoficajn vortojn? Ni ne celas paroli ian Esperantidon.

espintoni (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-07 10:31:45

Kial novatago diris ke la videoj estas esperantido? Mi ne komprenas...

novatago (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-08 21:50:52

espintoni:Kial novatago diris ke la videoj estas esperantido? Mi ne komprenas...
Stergro uzas kontraŭfundamentan pronomon en sia esperantida blogo. Ĉar tio ne estas Esperanto, kaj mi ne bezonas Esperanton por havi dialektojn, mi tuj ĉesis legadon kaj tial mi ne scias ĉu li uzas aliajn kontraŭfudamentaĵojn. Tamen, mi agnoskas ke mi preskaŭ certis pri tio, ke li estas reformisto, kaj mi nur volis esti tute certa, kiam mi eniris en lia blogo.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-08 22:44:46

https://scivolemo.wordpress.com/?s=+Ri

Malfacilas trovi tiun pronomon en la bloga retejo.
Mi ne diras, ke ĝi ne estas uzata, simple ke multege da blogaĵoj simple ne bezonas uzi tiun pronomon.

stergro (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-11 14:42:12

Unue, ĝi ne estas mia blogo, mi nur laboras en la teamon de la jutuba kanalo. Eble mi ne skribis tion sufiĉe klare. Due, "ri" ne vere estas kontraŭfundamenta, ĝi nur ne estas parto de la fundamento. "Ri" simple estas memvola etendaĵo.

Vi ne devas ŝati ĝin, sed mi vere ne komprenas kial homoj tiel forte batalas kontraŭ tian etan detalon.

Mi persone ne ofte uzas "ri", fakte nur kiam mi vere ne scias la genro de persono, ekzemple en la intereto. Sed "ri" neniam ĝenis min kaj kelkfoje ĝi estas tre utila. Mi ne taksas min reformisto sed mi estas malferma por novaj elementoj en la lingvo. Aliaj membroj de la teamo preferas aliajn stilojn, sed laŭ mi ni ĉiuj parolas Esperanton. Bonvole akceptu ke ni laboras tiumaniere.

REDAKTO: via serĉo ne ĝustas Zam_franca, ĝi ankaŭ enhavas vortojn kiujn komencas kun "ri" kiel "rilatas". Jen la ĝusta serĉo kun nur du artikoloj: https://scivolemo.wordpress.com/?s=%22+ri+%22

Reen al la supro