Al la enhavo

Eo Biblo

de gaijutis, 2008-aŭgusto-12

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

gaijutis (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 12:46:16

Saluton!
ĉu vi konas la softvaron e-sword? (www.e-sword.com)
ĝi estas biblio-softvaro kaj havas multe da rimedoj.
ĝi estas ankaŭ multlingva kaj senkosta.
sed ĝi ne havas esperantan version, ĉu? mi ne trovis.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-12 14:06:39

Esperanta versio de biblio troveblas ĉi tie:
http://steve-and-pattie.com/esperantujo/biblio/

Ĉi tio estas ekzemplo de teksto el tiu libro de la "religio de amo":

Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili: Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari: 2 Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita. shoko.gif (Eliro aŭ Dua Libro de Moseo Ĉapitro 35)

Frakseno (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-14 07:40:40

gaijutis, ĉu vi deziris malbonajn vortojn pri via religio? Mi pensas, ke ne.
AlfRoland, se vi havas nenion agrablan diri, diru nenion. Mi petas.

Pacon ne venas per insultoj. malgajo.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-14 08:41:01

Frakseno: Ĉu mi korekte citis la biblian tekston aŭ ne? Bonvolu mem kontroli antaŭ ol vi akuzas min. Se vi opinias citaĵon el la Sankta Biblio malagrabla aŭ insulta fakte estas via problemo.

Frakseno (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-14 17:53:12

Samideano, ne estas mia problemo.
Ĉu vi honeste diras, ke via intenco estis ne insulti la tekston?
Ŝajnas al mi, ke vi ne ŝatas la tekston kaj vi devis diri tion.
Oni povas doni la retligon al gaijutis sen kritiko, eĉ se vi ne ŝatas ĝin.

Denove mi diras: Paco ne venas per insultoj.

Frakseno (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-14 18:06:28

gaijutis, mi bedaŭras, sed mi ne povis trovi Esperantan biblion por e-Sword, sed mi trovis ĉi tion: http://en.wikipedia.org/wiki/Go_Bible
Ĝi havas Esperantan Biblion por poŝtelefono.

Ho, atendu - ĉi tiu retpaĝo havas retligon kiu diras "esperanto" kaj "e-sword" - http://www.esnips.com/doc/d7ff7a09-d241-4e7b-9abd-...

sed mi ne konas se ĝi vere estas la Biblio en Esperanto por e-Sword. Vi povas esplori. rideto.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-14 18:22:51

Ĉu ne estas Dio-plaĉa ago citi la Sanktan Biblion? Ĉu VI pensas ke tiu teksto estas insulta?
Ŝajnas al mi ke VI iom hontas pri tiu teksto, ĉu?

Ciro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 02:20:07

AlfRoland:Esperanta versio de biblio troveblas ĉi tie:
http://steve-and-pattie.com/esperantujo/biblio/
Bonan sugeston, frato! Mi jam konis ĝin.

Tiu ligilo kondukas nin al tre bona legaĵo, rezulto de klopoda kaj inda laboro, kopiita el Sankta Biblio fare de Zamenhof, kristana versio, el la hebrea originalo, kies libro oni povas akiri eĉ por praktiki komforte la legadon kaj la paroladon.

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 11:54:13

Mi ne komprenis pri kio Frakseno parolas.

Fakte legi biblion, ĉefe malnova testamento estas bona legado ĉar Zamenhof mem verkis ĝian tradukon kaj oni povas legi biblion sen kredi je Dio. Mi ŝatas ĉefe la proverbaron.

Mi scias nenion pri tiu e-sword strangaĵo, sed mi legas biblion en PDF-formato ĉe http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm.

Libroj 81 ĝis 85 estas biblio, disigita per nova kaj malnova testamento.

Frakseno, vi diris: "paco ne venas per insultoj", sed vi malpacas. Kial?

sal.gif

Frakseno (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 23:06:06

Ĉu mi la sola homo kiu vidas insulton en AlfRoland's unua poŝto?

Sarkasmo estas preskaŭ ĉiam insulta.
Skribi "la religio de amo" kaj citi pasejon kiu estas malama estas sarkasma. Ĉu ne?

Preskaŭ ĉiu mi konas komprenus, ke sarkasma estas insultilo.

Ĉi tion estas la speco de sarkasmo estas ofte uzis por insultado Kristanismo.

Se mi estas vere la sola homo en la tuta mondo kiu pensas ke la unua respondo de AlfRoland estis insulta, (ne ĉar li citis la Biblion, sed ĉar li estis sarkasma pri ĝi), tiam mi malpravas.

Reen al la supro