Al la enhavo

Kio estas diferenco inter vortaj "povi", "darfi" kaj "kapabli"?

de Gleb_, 2020-aŭgusto-25

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Gleb_ (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-25 13:01:03

Mi estos ĝojega, se iu diros min pri diferenco de tiuj vortoj, ĉar mi ne komprenas ĝin tute!

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-25 15:34:49

En kiu vortaro vi trovis la vorton "darfi"?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-25 16:08:32

nornen:En kiu vortaro vi trovis la vorton "darfi"?
Mi mem trovis ĝin nek en la Reta-vortaro, nek en PIV 2020, sed en la vortaro "Esperanto-english" de bab.la: https://en.bab.la/dictionary/esperanto-english/dar...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-25 16:15:09

Ĝi estas vere malofte uzata. Fakte vi instruis ĝin al mi. Mi persone rekomendas, ke vi uzu "kapabli", "rajti" kaj "povi" anstataŭe.

Laŭ mi, oni povas simpligi la aferon jenamaniere:
"kapabli" = "to be able to"
"rajti" = "to have the right to", "to be entitled to"
"povi" = "to can"

Gleb_ (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-25 18:24:02

nornen:En kiu vortaro vi trovis la vorton "darfi"?
En Esperanta-rusa vortaro de lernu)

Gleb_ (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-25 18:38:30

Zam_franca:Ĝi estas vere malofte uzata. Fakte vi instruis ĝin al mi. Mi persone rekomendas, ke vi uzu "kapabli", "rajti" kaj "povi" anstataŭe.

Laŭ mi, oni povas simpligi la aferon jenamaniere:
"kapabli" = "to be able to"
"rajti" = "to have the right to", "to be entitled to"
"povi" = "to can"
Unue mi pensis, ke ''darfi'' estas simila kun ''dürfen'' en la germana. Dankegon, sed mi ankoraŭ ne komprenis, kio estas diferenca inter ''to can'' kaj ''to be able to''. Me ĉiam pensis, ke en la angla tioj estas sama, sed eble mi eraras.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-25 19:57:33

Gleb_:
Zam_franca:Ĝi estas vere malofte uzata. Fakte vi instruis ĝin al mi. Mi persone rekomendas, ke vi uzu "kapabli", "rajti" kaj "povi" anstataŭe.

Laŭ mi, oni povas simpligi la aferon jenamaniere:
"kapabli" = "to be able to"
"rajti" = "to have the right to", "to be entitled to"
"povi" = "to can"
Unue mi pensis, ke ''darfi'' estas simila kun ''dürfen'' en la germana. Dankegon, sed mi ankoraŭ ne komprenis, kio estas diferenca inter ''to can'' kaj ''to be able to''. Me ĉiam pensis, ke en la angla tioj estas sama, sed eble mi eraras.
Laŭ mi, tiuj du anglaj vortoj estas ege similaj, tamen ne samaj. Mi samopinias, ke estas malfacile kompreni la precizan malsamecon inter ili.

sergejm (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-25 21:16:02

eoru.ru:
darf/i vt оч.сомнит. мочь (иметь разрешение
= havi permeson); прим. обычно в этом значении употребляется очень близкий по смыслу глагол rajti.
- havas markon 'tre dube'

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-25 21:22:03

Eble, tre eble:

povi ≈ мочь
rajti [evitinde: darfi] ≈ иметь право / иметь разрешение
kapabli ≈ быть способным / быть в состоянии

Metsis (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-27 07:45:23

Gleb,

Vi pravas, ke estas pluraj vortoj, kiuj surface aperas esti samsignifaj.

povi

La verbo povi havas tri signifojn:
  • havi la forton, lertecon aŭ kapablon, necesan por fari ion
  • havi la rajton, la potencon necesan, por fari ion
  • havi la permeson, la eblecon fari ion
kapabli

Estas la adjektivo kapabla kaj ties derivaĵo estas la verbo kapabli kun la senco de povi (1).

rajti

Estas la substantivo rajto kaj ties derivaĵo estas la verbo rajti kun la senco de povi (2).

permesi

Estas la verbi permesi kun la senco de povi (3).

*darfi*

Ĉar la verbo povi havas tiom multe da sencoj, oni decidis, ke en la lingvo Ido la verbo "povar" (= povi en Esperanto) havas nur sencon de povi (1). Por la rajta aŭ permesa senco oni kreis la verbon "darfar" el la germana dürfen. Kelkaj pruntis tiun verbon al Esperanto, en kiu la infinitivo kompreneble estas *darfi*. Ĉar oni jam povas specifi per kapabli, rajti aŭ permesi, ne ekzistas bezono por *darfi*.

Reen al la supro