Al la enhavo

"sia" aŭ "lia"?

de Broder, 2008-aŭgusto-13

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 18:48:06

Saluton Broder. Ĉu vi jam konas la Plenan Manlibron de Esperanta Gramatiko? Tie vi povos trovi gramatikajn klarigojn.

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 19:26:46

Hispanio:"sia" estas refleksiva pronomo. Ekzemplo:
Li lavas sin (li lavas al si mem). Ankaŭ vi povas diri "li laviĝas".
Mi ne rekomendus uzi sufikson -iĝ- en tiu senco. Ja la sufikso -iĝ- kun verboj havas sencon de "ek-" aŭ de "-ata-, -ita-" (vidu PIV). Komparu: sidiĝi-eksidi; rompiĝi-esti rompita.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 19:54:26

Rudolf F.:
tomasoavro:-- Vi kaj Antono devas kunporti liajn valizojn.[/i]
Ĉi-valizoj apartenas nur al Antono, do liaj.
Se valizoj apartenus al la ambaŭ - siaj.
Tiu klarigo estas tre diskutebla.

Klare estas:
Vi kunportu viajn valizojn.
Antono kunportu siajn valizojn.
("sia" aplikeblas nur por la tria gramatika persono.)

La frazon
"Vi kaj Antono kunportu liajn valizojn"
mi tuj komprenis tiel, ke tria (vira) persono posedas la valizojn.

Oni devus kontroli tion, rigardante la kuntekston, en kiu la frazo aperas.

Nun la problemo:
Kion fari, se la subjekto estas kombino el la dua kaj tria gramatikaj personoj?

La solvon de @tomasoavro mi neniam renkontis. En la praktiko mi elturniĝus per aliformulado:
"Vi kaj Antono kunportu la valizojn."

Ĉu iu povas citi gramatikon, en kiu oni traktas tiun problemon?
Vi kaj Antonio kunportu liajn valizojn - povas ekpresi ambaŭe:

-kunportu la valizojn de Antonio

-la valizon de iu alia

La kunteksto klarigas ĉion.

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 09:19:35

Tomhadland:Se oni parolas la rusan, la polan, aŭ alian slavan lingvon, tio ne estus problemo. Mi kredas ke Zamenhof prenis tian gramatikan aspekton el SIA rido.gif denaska lingvo.
La skandinavaj lingvoj ankaŭ havas ĉi tion.

Reen al la supro