Mesaĝoj: 14
Lingvo: Esperanto
Broder (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 10:02:55
mi estas komencisto kaj havas demandon:
kiam oni diris "sia", kaj kiam oni diris "lia"?
exemple:
"La katino ludas kun
siaj idoj"
sed:
"Vi kaj Antono devas kunporti liajn valizojn."
Kaj la idoj estas objektivo, kaj la valizojn.
Do kial ne estas ĝiajn idoj aŭ siajn valizojn ?
dankon!
Broder
Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 11:48:15
Li lavas sin (li lavas al si mem). Ankaŭ vi povas diri "li laviĝas".
"lia" estas vir-genra pronomo. Ekzemplo:
Li lavas lin (li lavas al alia viro, al lia frato, k.t.p.)
tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 12:13:01
sia, lia, ŝia, ĝia estas posesivoj.
sia koncernas nur trian personon.
-- La katino ludas kun siaj idoj.
-- Vi kaj Antono devas kunporti liajn valizojn.[/i]
Ĉi-valizoj apartenas nur al Antono, do liaj.
Se valizoj apartenus al la ambaŭ - siaj.
Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 13:04:01
Broder:Saluton, mi estas komencisto..Vi estas komencanto. Oni uzas la sufikson -isto por profesiuloj, ekzemple instruisto en lernejo instruas studentojn.
Cetere, aŭskultu bone al Hispanio!
Broder (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 13:13:50
mi kredas, ke mi komprenis!
Broder
ankaŭ dankon al Miland por komenanto
(Ĉu ne estas komencanto ?)
multaj saluton,
Broder
Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 13:27:54
Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 16:29:17
tomasoavro:-- Vi kaj Antono devas kunporti liajn valizojn.[/i]Tiu klarigo estas tre diskutebla.
Ĉi-valizoj apartenas nur al Antono, do liaj.
Se valizoj apartenus al la ambaŭ - siaj.
Klare estas:
Vi kunportu viajn valizojn.
Antono kunportu siajn valizojn.
("sia" aplikeblas nur por la tria gramatika persono.)
La frazon
"Vi kaj Antono kunportu liajn valizojn"
mi tuj komprenis tiel, ke tria (vira) persono posedas la valizojn.
Oni devus kontroli tion, rigardante la kuntekston, en kiu la frazo aperas.
Nun la problemo:
Kion fari, se la subjekto estas kombino el la dua kaj tria gramatikaj personoj?
La solvon de @tomasoavro mi neniam renkontis. En la praktiko mi elturniĝus per aliformulado:
"Vi kaj Antono kunportu la valizojn."
Ĉu iu povas citi gramatikon, en kiu oni traktas tiun problemon?
Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 18:15:05
Helpu al Antonio pri sia valizo.
Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 18:20:52
sian valizon = la propran valizon.
lian valizon = la valizon de alia viro.
JES.
Mi devas lerni pli.
Tomhadland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-13 18:46:18