Al la enhavo

Demando pri la subjunktivo kaj esprimi dubon por Hispanparolantoj

de Nala_Cat15, 2020-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-29 19:24:09

Saluton,

Mi ne komprenas kiam oni uzus "yo dudo" aŭ "yo dubo" en la hispana. La parolanto uzus ambaŭ por esprimi ian dubon. Mi ne komprenas kiel la subjunktivo (dudo) ŝanĝas la signifon kompare al la indikativo (dubo). Ĉu estas ia Esperanta ekvivalento aŭ bona maniero por ekspliki ĉi tion?

Dankon

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-29 19:39:48

Ĉu vere "dudo" estas la subjunktivo, kaj ne la indikativo?
Laŭ mia reta hispana konjugaci-helpilo (https://la-conjugaison.nouvelobs.com/espagnol/verb...) "dudo" estas la verbo "dudar" konjugaciita laŭ la presente del indicativo.

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-29 22:18:34

"yo dudo" estas la unua persono de la indikativo nuntempa de la verbo "dudar".
"que yo dude" estas la unua persono de la subjunktivo nuntempa de la verbo "dudar".

"yo dubo" ne ekzistas.

Ekzistas la vorto "el dubio" sed tio estas substantivo kaj nenia formo verba.

Ekzemploj:
Indikativo: Dudo que sea cierto. = Mi dubas, ke ĝi estas vera.
Subjunktivo: Siempre me dicen que no dude. = Ili ĉiam diras al mi, ke mi ne dubu.

yo dudo ~ yo tengo dudas
que yo dude ~ que yo tenga dudas

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 02:26:10

Mi intencis yo debo ne yo dubo

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 02:28:21

Mi priparolas la verbon deber ne dudar. Dudo estas subjunktivo por deber

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 03:08:26

Ne. "Que yo deba" estas la subjunktivo de "yo debo". Tute regule.

https://dle.rae.es/deber#conjugaciondpIRR5e

Debo irme.
No creo que deba irme.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 04:13:38

Ah jes mi konfuziĝis... do lasu min rediri mian demandon.

Kiam oni uzas yo debo kontraste al yo deba? Ambaŭ esprimas dubon. Sed kiam deba estas uzata je la komenco de la frazo? ( ne post que)

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 04:23:59

Nala_Cat15:Ambaŭ esprimas dubon.
"debo" ne esprimas dubon. Debo irme = I have to go. Nenia dubo.
Sed kiam deba estas uzata je la komenco de la frazo? ( ne post que)
Ĉu vi povus doni ekzemplajn frazojn, ĉar mi fakte tute ne scias, kion vi aludas. Kun ekzemplaj frazoj mi volonte helpos.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 06:01:37

Jes pardonu min. Mi tute konfuziĝis inter la verboj "dudar" kaj "deber"

okej...
dudar esprimas dubon kaj mi ne komprenas kiam oni uzas "dude" kontraŭ "dudo" kiam ĝi estas antaŭ la relativa pronomo (que).
do:
Kiel mi scias ĉu mi devas diri

- "yo dudo que ella lo limpie" = dudar en indikativo

- "yo dude que ella lo limpie = dudar en subjunktivo

Do en kiuj cirkonstancoj oni uzus "yo dude" ? ĉar kaj dudar signifas dubon kaj la subjunktivo signifas dubon.

dudar = dubon KAJ la subjunktivo jam povas = dubon
Preskaŭ ŝajnas kiel "duobla dubo"... mi simple ne scias la diferencon inter uzi dudo kaj dude en la superaj frazoj

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-30 16:51:31

"yo dudo que ella lo limpie" tute ĝusta. dudar en indikativo nuntempa kaj limpiar en subjunktivo nuntempa.

"yo dude que ella lo limpie" ne eblas. Almenaŭ en la hispana tiu frazo ne eblas. Mi ne scias, ĉu en la ĉikana (chicano) oni parolas tiel.

"yo dudé que ella lo limpie" ankoraŭ ne eblas. indikativo kaj subjunktivo estas ĝustaj, sed la tempo estas malĝusta.

"yo dudé que ella lo limpiara" tiu frazo ja eblas. dudar en indikativo pasinttempa kaj limpiar en subjunktivo pasinttempa.

Mi ne scias, kie vi aŭdis la frazon "yo dude que ella lo limpie". Mi ege mirus, se denaska parolanto de la hispana parolus tiel.
Eble via konfuzo temas pri la malsameco inter "dude" kaj "dudé"?
Eble via konfuzo temas pri la fakto, ke la verbo post dudar devas esti subjunktiva (dudo que limpie, dudo que haga, dudaba que viniera, dudaba que supiera)?

- - - -

Ĝenerale:
En la hispana estas du funkcioj de la subjunktivo en ĉeffrazo: vola modo (optativo, jusivo, nee: prohibitivo) kaj duba modo (dubitativo).

La duba modo ĉiam devas esti enkondukata per duba adverbo, ekz "tal vez" kaj "quizás".
Tal vez lo conozca. = I might know him.
Quizás le gane. = I might win against him.

La vola modo povas aperi sen enkondukilo, sed ĝenerale nur en fiksaj frazoj kaj arĥaikaj aŭ poetaj tekstoj:
¡Viva el rey! = (Long) live the king. (Eĉ en la angla kun subjunktivo "live" kaj ne indikativo "lives")
Dios me libre. = May god protect me.
Vénganos tu reino. = Thy kingdom come (denove ankaŭ angla subjunktivo).

En la parolata lingvo oni ĉiam uzas "que" frazkomence:
Que venga. = Let him come. / I'd like him to come. / He should come.
Que no nos oigan. = Let's hope they don't hear us. / Hush, lest they hear us.
Que Dios me libre. = Dios me libre.
Que viva el rey. = Viva el rey.

Grava ekscepto estas ĉe la unua persono plurala, kie neniam aperas "que".
Sentémonos. = Let's sit down.
Démoselo. = Let's give it to him.
Abramos otra botella y tomémonosla. = Let's open another bottle and drink it.

Tiu signifas, se vi forigas la duban adverbon (tal vez, quizás, etc) el duba ĉeffrazo, la subjunktivo aŭtomate estos interpretata kiel vola modo:
Tal vez Dios guarde a la reina. = God might save the queen.
Dios guarde a la reina. = God save (no -s) the queen.

Reen al la supro