Al la enhavo

Peto pri amendo de interreta prisupersigna helppagho de la lernsistemo "lernu!"

de akueck, 2008-aŭgusto-17

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 16:35:03

Tiurilata petletero estas prezentita kaj ankau de aliaj homoj subskribebla en
http://groups.google.de/group/petletero_al_lernune....

--
Andreas Kueck

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 18:47:44

Nur x-sistemo! Al fundamentuloj ni diru nia decida NE!

Al la barikadoj, verdaj x-sistemuloj!

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 20:09:45

Pardonu min, sed laŭ mi tio estas granda stultaĵo kiu helpas neniun.

Oni prefere skribu per unikodo aŭ latin-3 por montri Esperantajn supersignojn.

Pri la H-sistemo, mi havas nenion por diri, jam ke estas fundamenta kaj tute prava.

Sed pri la x-sistemo, se ne la ikso, povus esti w aŭ q aŭ iu ajn litero kiu ne aperas en Esperanta alfabeto, jam ke tiu sistemo ne taŭgas por fina teksto, sed nur ilo por montri la ĝustajn supersignojn. Do, kiel ĝi estas uzata nun, estas tute taŭga.

Uzi H-sistemo por montri supersignojn estas malfacile, se ne maleble. Kaj neniu preferas H-sistemo ol ĝustajn esperantajn supersignojn (ne gravas ĉu estas per x-sistemo ĉu per io ajn).

akueck (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 20:21:08

tomasoavro:Nur x-sistemo!
La peto celas tion, ke lernantoj almenau eksciu la eblajhon skribi Esperanto-tekston launorme. Do: Montri, ke
ne la cirkonstancoj venkas Esperanton (=> prezenti ikskodon anstatau skribi),
sed ke Esperanto venkas la cirkonstancojn (=> skribi kun la ghustaj supersignoj au skribi lau la h-sistemo).

tomasoavro:Al fundamentuloj ni diru nia decida NE!
Bone. Sed la peto ne rilatas al "fundamentuloj".

tomasoavro:Al la barikadoj, verdaj x-sistemuloj!
Ech ikskod-emuloj povas subskribi la petleteron! Ghi ja ne petas pri forigo de la ikskodo, sed esence pri pli bona informado en prisupersigna helppagho de lernsistemo.

--
Andreas Kueck

akueck (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 20:42:19

diogotŭ:Pardonu min, sed laŭ mi tio estas granda stultaĵo kiu helpas neniun.
En la petletero ne temas pri tio, "kiu sistemo estas pli bona".

Estas maljuste mencii kaj rekomendi nur unu sistemon.

Estas juste almenau atentigi pri la alia solvo, per kiu Esperanto estas skribebla ech okaze de ne-favoraj cirkonstancoj.

Temas pri tio, ne plu maljuste reteni informojn al lernantoj, do, pri pli bona informado de lernantoj en lernsistemo, en kiu tia pli bona informado nepre estu.

Sekve la plenumo de la peto helpus lernantojn.

Ne gravas, chu vi estas iksodemulo au ne: Se vi estas por pli da justeco per pli da informado, bonvole subskribu la petleteron.

--
Andreas Kueck

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 22:18:41

Se oni ne povas uzi la ĉapelitajn literojn, mi mem preferas ke oni uzus la x-sistemon. Mi opinias ke (almenaŭ por mi) la x-sistemo estas pli facila legi ol la h-sistemo.

Do, mi ne subskribos la petleteron.

Ĉiukaze, la plejparto da homoj jam uzas la x-sistemon. Mi preskaŭ neniam vidas iun ajn uzi la h-sistemon.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 23:43:43

Zamenhof ne sciis pri komputiloj do li ne povis imagi, ke ne-esperanta litero (kiel ikso) estus multe pli praktike por la komputila enteno de tekstoj.

Ĉiukaze, nun la plejparto da komputiloj povas ĝuste aperigi Esperantajn literojn, do la problemo malaperas.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 00:04:09

eb.eric:Ĉiukaze, nun la plejparto da komputiloj povas ĝuste aperigi Esperantajn literojn, do la problemo malaperas.
La plejparto de la komputiloj jes, sed la plejparto de la retpaĝoj...

Kaj tie estas la granda problemo.

Mi preferas la x-sistemo (kvankam en mia lando por prononci ĉ oni uzas c+h, por prononci ŝ oni uzas s+h...)

eb.eric (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 01:35:49

Hispanio:
La plejparto de la komputiloj jes, sed la plejparto de la retpaĝoj...

Kaj tie estas la granda problemo.
Do espereble la retpaĝverkantoj baldaŭ ekscios ke esperantaj literoj povas aperi per preskaŭ ĉiu retumilo.

Flanke, ili povas fari kiel Bertilo, kaj ebligi elekton inter H-, X-, kaj ĉapel- sistemo.

akueck (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 14:59:10

RiotNrrd:Se oni ne povas uzi la ĉapelitajn literojn, mi mem preferas ke oni uzus la x-sistemon. Mi opinias ke (almenaŭ por mi) la x-sistemo estas pli facila legi ol la h-sistemo.
Ne temas pri tio, chu vi estas por sistemo A au por sistemo B. Temas pri tio, chu vi volas, ke lernantoj entute estu informataj pri tio, ke pli ol nur unu sistemo ekzistas. (La petletero ech ne petas pri la forigo de la ghisnuna rekomendo de nur unu sistemo.)

Informado estas la plej bona rimedo por malpliigi fundamentismon, chu ghi estas flanke de ikskodemuloj, chu ghi estas flanke de aliaj!

Vidu, ke unu el la subskribintoj estas D-ro Renato Corsetti. Estas konate, ke li uzas diversajn sistemojn en siaj retmesaghoj - kaj nur malofte veran skribsistemon okulumo.gif Lia subskribo montras, ke oni ne bezonas esti shatanto de nur unu sistemo por opinii subteninda la ideon de la peto.

RiotNrrd:Do, mi ne subskribos la petleteron.
Se vi estas
- por malpli da fundamentismo
- por pli bona informado
- por pli da "fairness" al la lernantoj
en "lernu!", tiam bonvole subskribu la petleteron.

--
Andreas Kueck

Reen al la supro