Al la enhavo

Zamenhof kaj la belorusa

de Zam_franca, 2020-septembro-27

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-septembro-27 18:23:53

Ĉu Zamenhof scipovis iomete la belorusan? Mi scias, ke ĝi estis parolata apud Bjalilostoko.

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-28 12:16:08

Li konas: bone la rusan, la jidan, la polan kaj la germanan; bone pasive la latinan, la hebrean kaj la francan; baze la grekan, la anglan kaj la italan.
La belorusa estis rare uzata en Bjalistoko kaj en Varsovio. En Bjalistoko loĝis: judoj (66%), poloj (18,2%), rusoj (7,8% - plimulto rusaj soldatoj); germanoj (5,8%) - tio estas datenoj en registro el 1897 j. Belarusoj ne estas menciitaj en la registro. Apud Bjalistoko loĝis multe da belarusoj, en plimulto analfabetaj vilaĝanoj (simile al polaj vilaĝanoj). Se Z. bezonis interparoli kun ia belaruso, sufiĉis al li la scipovo de la rusa kaj la pola (pro la simileco de la rusa kaj la regiona dialekto de la pola al la belarusa).

sergejm (Montri la profilon) 2020-septembro-28 15:38:43

En XIXa jarcento oni nomis la belorusan linvon dialekto de rusa lingvo.
En 1939 Bjalistoko kaj apudaj vilaĝoj iĝis parto de Belorusa SSR kaj USSR, kaj ĝiajn loĝantarojn oni verŝajne enskribis kiel belorusoj.
Post 1945 Bjalistoko ree iĝis parto de Pollando.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-septembro-28 16:45:09

StefKo:Li konas: bone la rusan, la jidan, la polan kaj la germanan; bone pasive la latinan, la hebrean kaj la francan; baze la grekan, la anglan kaj la italan.
La belorusa estis rare uzata en Bjalistoko kaj en Varsovio. En Bjalistoko loĝis: judoj (66%), poloj (18,2%), rusoj (7,8% - plimulto rusaj soldatoj); germanoj (5,8%) - tio estas datenoj en registro el 1897 j. Belarusoj ne estas menciitaj en la registro. Apud Bjalistoko loĝis multe da belarusoj, en plimulto analfabetaj vilaĝanoj (simile al polaj vilaĝanoj). Se Z. bezonis interparoli kun ia belaruso, sufiĉis al li la scipovo de la rusa kaj la pola (pro la simileco de la rusa kaj la regiona dialekto de la pola al la belarusa).
Dankon pro via respondo.

Mi scias, ke belarusoj estis plejparte kamparanoj, kaj do ne loĝis en Bjalilostoko. Tial mi skribis apud.
Sergejm:En XIXa jarcento oni nomis la belorusan linvon dialekto de rusa lingvo.
En 1939 Bjalistoko kaj apudaj vilaĝoj iĝis parto de Belorusa SSR kaj USSR, kaj ĝiajn loĝantarojn oni verŝajne enskribis kiel belorusoj.
Post 1945 Bjalistoko ree iĝis parto de Pollando
Ne gravas ĉu oni antaŭe konsideris ĝin dialekton aŭ lingvon, mia demando simple estis ĉu Zamenhof scipovis paroli iom tion, kion oni hodiaŭ nomas "la belorusa".

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-28 19:18:51

Dum korektado mi perdis la antaŭan enskibaĵon. Devas esti tiel:

EL Vikipedio"
"
La belorusa lingvo distingiĝis de la rutena lingvo en la 14-a jarcento. La belorusa literatura lingvo estis establita en la 19-a jarcento, kaj la belliteraturo en ĉi tiu lingvo disvolviĝis en la 20-a jarcento; belorusa literaturo ne identas al la literaturo en la rutena lingvo, de kiu apartiĝis kaj la belorusa kaj la ukraina.
"
Al mi mankis la vorto "rutena" do mi enskribis "la rusa" kio ne estas la samo. En iu fonto mi trovis la difinaĵon "malnova belarusa". En la pola estas aparta difinaĵo "ruski" (aŭ "rusiński") distinge de "rosyjski" (rusa).

Mi pardonpetas mian eraron.

sergejm (Montri la profilon) 2020-septembro-28 22:53:17

Fakte, jes, la belorusa kaj la ukraina apartiĝis de la rusa en XIVa jarcento. Sed politiko de Rusia Imperio ne agnoskis tion, do Z ne povus diri ke li scias la belorusan, eĉ se li scius ĝin. Ukrainojn en Fundamento oni nomas malgrandrusoj, belorusoj tie eĉ ne estas menciataj.

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-29 15:11:35

sergejm:Fakte, jes, la belorusa kaj la ukraina apartiĝis de la rusa en XIVa jarcento. Sed politiko de Rusia Imperio ne agnoskis tion, do Z ne povus diri ke li scias la belorusan, eĉ se li scius ĝin. Ukrainojn en Fundamento oni nomas malgrandrusoj, belorusoj tie eĉ ne estas menciataj.
Ĉe la lumo de tio kion mi enskribis ne "apartiĝis de la rusa" sed "apartiĝis de la malnovrutena". En ru.wikipedia oni nomas ĝin "la malnovrusa lingvo" (Древнерусский язык), en la pola Wikipedia - la lingvo malnovrutena (staroruski, ne starorosyjski), poste - la lingvo rutena (pole rusa) kiu jam ne estas la lingvo viva. Nun ekzistas deveninta de la rutena la lingvo nomita pole "rusiński". En eo.wikipedia.org estas:
"
Rusina lingvo (mallongigita kiel rue) estas lingvo, per kiu oni parolas en Karpata Rutenio. Parolantoj de la rusina loĝas en Ukrainio, Pollando, Hungario, Slovakio kaj ankaŭ en serbia regiono Vojvodino.
"
Ĉu mi eraras?

Reen al la supro