Al la enhavo

Kiel oni tradukus "Obscured by Clouds" de Pink Floyd?

de JeffB, 2020-septembro-29

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

JeffB (Montri la profilon) 2020-septembro-29 18:17:05

Kiel oni tradukus "Obscured by Clouds" de Pink Floyd kaj kial?

"Obskurita de Nuboj" aŭ "Obskurita per Nuboj"?

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-29 19:52:25

Vikipedio tradukas tiel: Malheligata de nuboj.

El PIV:
"
obskuri. Karakteriziĝi per obskuro.
"
Do alie: esti obskura. Do ĝi estas netransitiva!

JeffB (Montri la profilon) 2020-septembro-29 22:31:48

Eble oni povus diri "obskurigita"? (mi sxatas la sonon de tiu vorto ridulo.gif )

nornen (Montri la profilon) 2020-septembro-29 23:06:27

Jes. Obskurigita tute eblas.

JeffB (Montri la profilon) 2020-septembro-29 23:47:20

Dankon! Do, revene al mia originala demando...kiu estus pli ĝuste "de nuboj" aŭ "pri nuboj" kaj kial?

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-30 09:43:23

El PIV:
"
de
I -
Prep. montranta:
A rilatante al verbo:
(...)
4 la aganton de ago, esprimata per pasiva participo aŭ samsenca verba formo: li estis ĉirkaŭita de la tuta familio; ŝi estas amata de ĉiuj; la tero estas kovrita de neĝo
(...)

per

I -
Prep. montranta:
1 instrumenton, materion aŭ objekton, kiun oni uzas por plenumi agon aŭ atingi celon: (...) sin nutri per legomoj; plenigi botelon per akvo; aspergi per sango(...); kovri tablon per tapiŝo; ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo;
(...)
"
Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:

1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.

Kiun version vi volas?

nornen (Montri la profilon) 2020-septembro-30 16:04:29

StefKo:Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:

1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.
Tute ĝuste. Sed tio memorigas min pri granda strangeco de la hindeŭropaj lingvoj (inkl. Esperanto): Kiel estas eble, ke neanimita, nevivanta, senmensa "nubo" povas plenumi la rolon de "aganto"?

StefKo (Montri la profilon) 2020-septembro-30 18:56:20

nornen:
StefKo:Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:

1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.
Tute ĝuste. Sed tio memorigas min pri granda strangeco de la hindeŭropaj lingvoj (inkl. Esperanto): Kiel estas eble, ke neanimita, nevivanta, senmensa "nubo" povas plenumi la rolon de "aganto"?
Kial ne? Pluvo batas en la fenestron do ĝi estas aganto. Ĉu ne?

El PIV:
"
agi
(...)
3 Ⓚ ☐ Efiki sur: kloro agas sur hidrokarbonojn;
(...)
aganto ☐ Ⓚ ⚕ Substanco, kiu efike agas.
"
En iuj situacioj oni povas ja diri: fari, operacii, influi, impresi, funkcii, aktivi, efiki, spiti, igi ktp.

Multaj aliaj vortoj estas ja multesignifaj. Rigardu ekzemple la vorto ludi.

JeffB (Montri la profilon) 2020-septembro-30 19:46:15

Laŭ mi ambaŭ versioj estas pravaj sed:

1. de signifas ke aganto estas nubo;
2. per signifas ke aganto estas alia subjekto kiu uzas la nubon por obskurigi iun.

Kiun version vi volas?
En ĉi tiu okazo, "de" ŝajnas al mi la pli bona elekto.

Dankon al vi ambaŭ por via helpo!

Reen al la supro