Al la enhavo

Ekkantu kanton super ni ci — gaja vento

de Серёга, 2020-oktobro-03

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2020-oktobro-03 09:09:33

Gaja vento
Gaja vento

Ekkantu kanton super ni ci — gaja vento,
Ci — gaja vento, ci — gaja vento!
Laŭ tutaj maroj, montoj iris en la mondo
Kaj tutajn kantetojn ja aŭdis ci.
Vento kantu pri montoj sovaĝaj,
Pri profundaj misteroj de mar',
Pri birdaj paroladoj, pri bluaj etendaĵoj
Kaj pri kuraĝo de homar'.

(refreno)
Kiu kutimas ja lukti ĝis venko,
Tiam kune ekkantu kun ni,
Kiu gaja — tiu ridas,
Kiu volas — tiu atingos
Kiu serĉas — ĉiam trovos tiu.

Ekkantu kanton super ni ci — gaja vento,
Ci — gaja vento, ci — gaja vento!
Laŭ tutaj maroj, montoj iris en la mondo
Kaj tutajn kantetojn ja aŭdis ci.
Vento kantu pri densaj arbaroj,
Pri implikeco de besta spur'.
Kaj pri muskoloj ŝtalaj, pri ĝojo de bataloj,
Pri noktomezo kun susur'.

Ekkantu kanton super ni ci — gaja vento,
Ci — gaja vento, ci — gaja vento!
Laŭ tutaj maroj, montoj iris en la mondo
Kaj tutajn kantetojn ja aŭdis ci.
Vento kantu pri gloro, kuraĝo,
Kaj pri doktaj, herooj, batalant',
Por koroj nia brulos, por ĉiu volos tuje
Devanci patrojn je la ag'.

Ekkantu kanton super ni ci — gaja vento,
Ci — gaja vento, ci — gaja vento!
Laŭ tutaj maroj, montoj iris en la mondo
Kaj tutajn kantetojn ja aŭdis ci.
Vento kantu por tie sonoros
Ĉiu printempaj kantetoj de ter',
Por klarionoj ludos, kunkantos lipoj kune,
Pli gaje iros do pied'.

Reen al la supro