Al la enhavo

La 21-jarcento venkas!

de Zam_franca, 2020-oktobro-10

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-20 19:49:48

Kara Igor,
oni diras patose pri grandaj, ekscitaj okazaĵoj. Kiam 19-jara knabino, aldone la polino, gajnas Grandŝlema Turniro, tio estas tia okazaĵo.
Patose povas interparoli, kaj junaj (ili eniras luktejojn), kaj maljunaj homoj (ili komencas deiri de la luktejoj).
Kiam vi kaj viaj vivplenaj kamaradoj estos maljunaj kaj ricevos piedbatojn de iaj junuloj tiam vi ankaŭ ekaŭdos kiel patose kaj senĝene ili (junuloj) interparolados pri la gentostafeto. Mi ofte aŭdas kaj legas en Interreto tiajn opiniojn pri maljunaj sportistoj, kantistoj, instruistoj, politikistoj...
Mi pardonpetas tiun personan rimarkon – ĝi povas koncerni ankaŭ min.

Cetere, mi supozas, povas esti maljuste, ke via enskribaĵo estas nur por provoki aliulojn (por diskuti?).

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 06:07:40

Ahoj, pan Stefan.
Antaŭ Iga Swiatek, en la mondo jam aperis abunda "grapolo" da junaj ĉampionoj, naskitaj en 21-a jarcento.
Ekzemple, en la arta sketado kaj gimnastiko.
Kaj, ŝajne, neniu el iliaj samlandanoj bombastis ĉi-forume pri tio.
Verdire, Stefan, mi jam suspektas, ke vi mem petis Zamčik'on iniciati ĉi-fadenon.

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 19:38:40

IgorSokoloff:Ahoj, pan Stefan.
Antaŭ Iga Swiatek, en la mondo jam aperis abunda "grapolo" da junaj ĉampionoj, naskitaj en 21-a jarcento.
Ekzemple, en la arta sketado kaj gimnastiko.
Kaj, ŝajne, neniu el iliaj samlandanoj bombastis ĉi-forume pri tio.
Verdire, Stefan, mi jam suspektas, ke vi mem petis Zamčik'on iniciati ĉi-fadenon.
Ahoj!
Ne, mi ne petis pri tio. Tio eĉ ne venis al mia cerbo.
La sketado kaj gimnastiko ne estas bona ekzemplo. En tiuj sportaj j fakoj junaj sportistoj tre ofte atingas tiajn sukcesojn. Vi, ruso, estas alkumiĝinta al la sukcesoj en tiuj sportoj. En la teniso tiaj sukcesoj estas tamen malmultaj. Iga S. estas unua pola sportisto kiu atingis tian sukceson.
Cetere, ne estas mi kiu komencis tiun fadenon. La forumo estas ĝuste por diskuti pri diversaj aferoj. Mi ne vidas en tiu ĉi temo ion strangan aŭ malkonvenan.

praid (Montri la profilon) 2020-oktobro-21 19:47:45

En forumo estas unu neparolata regulo: Ne esti viraĉon (aŭ virinaĉon) kaj bastardon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 06:17:22

Probable, juna ĉarmulino Iga venkis en tiu turniro nur pro tio, ke ĝin ne partoprenis Maria Ŝarapova, nek, des pli, "fratoj" Williams.
Nu, Maŝa, ŝajne, senrevene ĉesigis sian sportivan karieron, sed Serena, eble, ankoraŭ montros, kiu estas reala "reĝino" de la Granda Virina Teniso.
Kaj kiu scias — eble ŝi iĝos eĉ la "reĝo" de la Granda Vira Teniso. Ŝi jam ludis kontraŭ viroj kaj venkis ilin.

Reen al la supro