Al la enhavo

Role play(en Esperanto: rolaj ludoj)

de draklight, 2008-aŭgusto-19

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

draklight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 15:02:06

Estas malrealema ideo, sed, kial ne proponi ĝin?
Sur kelkaj forumoj estas rolaj ludoj.
Kion signifas rola ludo?
Tio estas, simpledirante ĝin, fabelo, kion oni skribas kelkope. Alidire, kelkaj personoj kune inventas fabelon.
Detaloj:
1/ Iu kreas novan fadenon
2/ En ĝi, tiu inventas mondon kaj la debuton de fabelo. Ekzemple:
"estis iu mondo, kiu similas la nian , sed dek jarcentoj antaŭ nia epoko, kaj tiu mondo havis magion, drakojn, magiistojn, nanojn(tiuj, kiuj troviĝas en minejoj) kaj aliaj mitaj bestoj.
Sed, iutage, malafabla drako aliris en la pacema lando de (iu ajn nomo). Ĝi bruligis, mortigis, manĝis multon da kampuloj.
Ni devas haltigi tiun drakon!!"

Tre simpla ekzemplo, sed ĝi miapense sufiĉas por ke vi komprenas.
Poste, la kreanto inventas al si rolanto(vidu ĉi-suben)

3/ Aliaj forumuloj vidas tion, kaj decidas partopreni al ĝi. Ili do kreas al si rolantojn, kiujn ili kontrolos kiam la rola ludo komencos.
Ekzemplo de rolanto:
"Nomo: Draklight
Aĝo: 16
Speco: homo
Ofico: magiisto
Kunaferoj: magia libro, sorĉa bastoneto, magiista vesto
Karaktero: afabla, timida, trankvila, intelekta, idealema
Fiziko: ne tre forta, maldika
Historio: Li ne konas siaj gepatroj. Saĝulo savis lin kiam li estas infaneto kaj loĝigis lin. Tiu saĝulo instruis al Draklight kiel uzi magio. Li nun volas haltigi tiun malbonan drakon.." ktp

4/ Rola ludo komencas, kaj unu post la alia, la enskribintaj forumuloj igas al sia rolanto renkonti la aliaj rolantoj, batali kontraŭ monstroj, vojaĝi tra iuj urboj...

Mi ne scias, ĉu ĝi povas funkcii en Esperanto. Sed mi tamen volis proponi tiun ideon, eĉ ĝi ne estas bona.

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 15:17:37

Tre bona ideo.

Mi multe ŝatas la rolajn ludojn, kiel (mi ne scias kiel traduki) "the elder scrolls", kaj similaj.

Mi ŝatus vidi tutan ludon (aŭ la tutajn ludojn) per Esperanto lango.gif

draklight (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-19 15:59:09

"The elder scrolls"? Mi aŭdis paroli pri "Oblivion". Oni diris al mi ke ĝi estas granda videa ludo, kaj similas al "Zelda", tre bona ludo.
javascript:simplakodo('K')
javascript:simplakodo('K')
Sed malfeliĉe ne estas tiaj ludoj pri kiuj mi parolis. Ni ne povas traduki komputilan ludon, sed ni povas perskribe inventi fabelon sur iu ajn forumo. Kaj, per nia imago, tiu fabelo viviĝus.

Kiel ĝi povas rezulti en Esperanto? Mi jam partoprenis al aliaj rolaj ludoj de aliaj forumoj, kaj se oni ŝatas librojn de "Heroic-Fantasy" kiel "Eragon", "the lord of the rings", oni bone amos rolajn ludojn.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 20:30:10

Bonega ebleco de praktikado de la lingvo.
Provu, Majstro de Rolludo!

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-01 08:03:13

Mi ŝatas tiun ideon!

nigrarozo (Montri la profilon) 2008-septembro-01 09:29:53

Mi taksas vian ideon bona kaj utila (speciale por trejniĝi en la uzado de la Lingvo Internacia); sed la ununura problemo estas kiel ĝin praktike realigi...

draklight (Montri la profilon) 2008-septembro-03 12:38:26

Mi pensis, kiel vi diras, ke tiu estus tre utila por trejniĝi Esperante.
Kaj mi ankaŭ konas la malfacilecojn de tia ideo.
Mi faris interesajn rolajn ludojn mialingve, kia rezulto rola ludo povus esti Esperante?
Mi ne certas, ke tio kunkcios, sed provi ĝin estus interesa.
Unue, tiuj, kiuj volus partopreni al la rola ludo, devus havi iom da trejnado en Esperanto. Oni ne povas fari tion kiam oni ĵus lernis la bazojn.
Mi pensas, ke por rola ludo, estus bona ke ĉiuj el la partoprenantoj jam legis historiojn, tekstojn en esperanto, kiel dek ĉapitrojn de "Gerda malaperis" aŭ "Jen nia IJK".

Due, devus esti kelkaj homoj, kiuj jam faris rolajn ludojn. Ili gvidus la komencantojn. Mi povas plenumi tiun rolon, ĉar mi jam partoprenis kaj kreis rolajn ludojn, sed aliaj spertaj partoprenantoj estus ŝatindaj.

Mi scias ke tiu ideo estas malsimpla kaj malfacila, do vidu tion nek rapidenda, nek farenda.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-septembro-05 08:00:49

ĝi provindas

Desideratist (Montri la profilon) 2008-septembro-10 14:05:22

Mi deziris fari rololudon en kiu oni havas lunbason Esperantparole. Mi pensis pri la Esperanta estonteco. Eble kiam ni havus lunbazojn oni devus paroli esperante. Ĉar multaj da landoj laboros tie. Estas bona ideo fari ĝin ĉi tie – se oni farus ĝin mi ludus.

Reen al la supro