Al la enhavo

Filmetoj "Genio, Ukrainio"

de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-20

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 11:05:19

sal.gif

Mi renovigis filmetojn: Geniulo kaj Ukrainio.

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 15:13:07

La filmeto pri Ukrainio mi tre ŝatas!

Geraldo

galvis (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 19:06:13

Saluton :
Mi ŝatis multe viajn filmetojn, precipe, La kato, Geniulo kaj Ukrainio.
---dankon pro via penado---

WimJ (Montri la profilon) 2008-septembro-01 11:07:23

Andreo Jankovskij:sal.gif

Mi renovigis filmetojn: Geniulo kaj Ukrainio.
Ĉar mi estas komencanto de esperanto mi ne komprenis ĉiom tekston, sed la filmo 'la katoj' plaĉas al mi multe! Dankon! rideto.gif Eblas skribi la tekston ĉi tie? Tiam mi provas traduki ĝin.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-septembro-25 23:20:45

WimJ:
Eblas skribi la tekston ĉi tie? Tiam mi provas traduki ĝin.
S-ro Misterfelo
Teksto – T. Eliot; muziko – A. L. Webber
(Ero el la muzikalo “La katoj”)


sal.gif

Vi devas voki sinjoron Misterfelo –
La unikan magi-kapablan katon…
Plej grandaj sorĉistoj eksciu de li
Pri trukoj diversaj, pri vera magi'! Hop!

Refreno:
Kaj ni diras:
Ho, jes, neniam vidis ni
Katon samsaĝan kiel ĉi
Inda je mir' sinjor' Misterfel'!

Li trankvilas kaj paŝas sen bru',
Nigras li de la vost' ĝis l' orel',
Li trarampas tra plej eta tru',
Li promenas sur plej streta rel',
Lerte trukas li per la kartar',
Same spertas li pri la ĵet-kub',
Kaj se li vin kredigas, ke li muson insidas,
Vi akceptos tion sen dub'!

Povas li lerte ruzi pri kork',
Pri kulero aŭ pri galantin'.
Se forestas tranĉilo aŭ fork',
Kaj vi pensas, ke vi perdis ĝin,
Ne perdu l' esperon – en sekva sezon'
Vi trovos ĝin kuŝi sur verda gazon'!

Refreno.

Li sin tenas kun pleja talent',
Kaj pri li malfacilas kompren':
Jen aŭdatas li de la tegment',
Sed ja kuŝas li ĉe la kamen'.
Jen aŭdatas li de la kamen'
Dum videblas li sur la tegment'!
Sed ronrono subita, de ni ĉiuj aŭdita,
Ja atestas kun elokvent’

Pri grandeco de lia magi'!
Kaj mi scias, ke foje kun pen'
El ĝarden' vokis lin l' famili',
Dum li dormis verande sen ĝen'.
Kaj antaŭ semajn' ĉi sinjor' Misterfel'
Sep katidojn eltiris el simpla ĉapel'!

Refreno.

Gesinjoroj! Mi prezentas al vi
La miraklan magi-kapablan sinjoron Misterfelo! Hop!

Reen al la supro