Al la enhavo

Esperantaj poŝtelefonaj mesaĝoj

de novatago, 2008-aŭgusto-21

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 23:01:39

Saluton! Hieraŭ iu sciigis al mi pri somosilo, kiu estas programo por sendi poŝtelefonajn tekstmesaĝojn kun ĉapelitaj literoj kompreneble.

Oni necesas ĝavan poŝtelefonon por uzi ĝin. Mi devis instali ĝin en la telefono rekte el interreto. Kiam mi provis instali ĝin pere de komputilo, ĝi ne funkciis. Mi ne scias se ĝi estos same por aliaj poŝtelefonoj.

Ĝis, Novatago

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 23:26:00

Mi havas Nokia 3100.

Mi ne kredas se mi povas uzi ĝin kun mia poŝtelefono malgajo.gif

Sed la programo estas tre bona, mi ŝatas. Mi vidis la bildon de la ligilo.

novatago (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 07:32:53

Hispanio:Mi havas Nokia 3100.

Mi ne kredas se mi povas uzi ĝin...
Via poŝtelefono povas uzi ĝavajn programojn kaj povas konekti al interreto. Tamen mi ne povas diri certe ĉu somosilo funkcios aŭ ne. Provu per la retumilo de via poŝtelefono aŭ legu la poŝtelefonan manlibron por scii kiel instali ĝavajn programojn en la poŝtelefono.

Ĝis, Novatago.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 20:21:23

Ĉu vi scias ĉu ankaŭ la mesaĝ-ricevanto devas esti instalinta la programon por senerare vidi la ĉapel-literojn? Mi supozas ke jes. Tiu ret-paĝo estas tre malplena je informoj.

JesCed (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 21:51:48

Dankon pro informi pri tiu ĉi interesa programo. Hodiaŭ mi ĝin instalis, sed trovis kuriozan problemon. En la tekstoredaktilo, post premo de iu ajn klavo, la teksta enirpunkto aŭtomata revenas al la komenco de la mesaĝo. Do, miaj mesaĝoj estas skribitaj malantaŭe.

Stranga afero, ĉu ne?

novatago (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-23 22:21:49

guyjohnston:Ĉu vi scias ĉu ankaŭ la mesaĝ-ricevanto devas esti instalinta la programon por senerare vidi la ĉapel-literojn? Mi supozas ke jes. Tiu ret-paĝo estas tre malplena je informoj.
La programo ne estas necesa por legi la literojn bone.

JesCed:En la tekstoredaktilo, post premo de iu ajn klavo, la teksta enirpunkto aŭtomata revenas al la komenco de la mesaĝo.
Certe tio estas problemo de via telefono. Per la mia ĝi funkcias bone. Tamen memoru ke la nombra kampo nur akceptos nombrojn, ne literojn. Eble vi provis skribi la mesaĝon en tiu kampo.

Ĝis, Novatago.

JesCed (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-25 09:42:56

Saluton, amikoj!

Fine, la programo ne bone funkcias en miaj poŝtelefonoj. Mi havas du telefonojn: Nokia E62 kaj E50, kaj en ambaŭ okazas la saman problemon kiun mi antaŭe menciis, sed ĝi estas eĉ pli terura en la E50. Tamen, mi ja trovis solvon.

Somosilo ne estas la sola programo kiun permesas verki esperantlingvajn mesaĝojn. Ankaŭ uzeblas la programon EoSMS. Ĝi ankaŭ estas ĝavo-programo, sed bonorde funkcias en miaj telefonoj.

baxoka (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 10:44:32

mi uzas la poŝtelefonon "alcatel ot-c701" kun ORANGE (industrio hispana-franca)

mi provos la programon...mi ŝatus skribi estonte la frazon...JES, MI POVAS

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-septembro-09 19:11:46

Mi provis ambaŭ, kaj ili ambaŭ funkcias je mia telefono (Sony Ericsson K310i). Ili estas tre similaj, sed mi opinias ke la interfaco de EoSMS estas pli bela kaj faciliga. Ankaŭ eble interesos kelkajn homojn ke kontraŭe je SoMoSilo, ĝi estas modifebla, libera programo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Libera_programaro). Se vi volas enmeti en vian telefon SoMoSilon de via komputilo anstataŭ instali ĝin rekte vizitante la ret-paĝon per la telefono, necesas elŝuti la JAR-dosieron, kiu estas ĉe http://traduku.net/sms/somosilo.jad

Reen al la supro