Al la enhavo

Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?

de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-21

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-21 23:58:42

sal.gif

Ĉu Ejnŝtajno aŭ Ajnŝtajno aŭ Einsteino?

Aŭ sen finaĵo "o":

Ĉu Ejnŝtajn aŭ Ajnŝtajn aŭ Einstein?

Kiun vorton uzi estos pli bone? Kaj ĉu kun "o" aŭ ne?

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 00:51:43

Mi diras Ejnŝtejno.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 02:02:35

hehe rideto.gif mi diras : Ajnŝtajno; sed mi opinias ke la plej rekonebla "Einsteino" povus esti la plej bona...

andogigi (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 02:45:43

En mia Esperanta lernolibro "Teach Yourself Esperanto" de Cresswell kaj Hartley, ĉapitro 10 estas "La vivo de Einstein (revoluciisto de la scienco)". Kiel enuiga...

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 12:10:07

Aŭ kiel en la origina lingvo:
Einstein
aŭ Esperantigita:
Ejnŝtejno (Nova Plena Ilustrita Vortaro)

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 18:13:12

Ne pli bone enrigardi Vikipedion?
...nura prava prononco...

Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.
Albert Einstein

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-22 23:00:03

tomasoavro:

Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de la lingvo internacia.
Albert Einstein
rideto.gif Dankon!!!

kfa (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-25 11:05:23

Mi firme opinias: Nomo estas sankta, protektenda. Escepte se la nomo elvenas el lingvo kun nelatina alfabeto aŭ enhavas literojn kiuj ial ajn ne reprodukteblas en la celmedio, oni ne ŝanĝu ĝian skribmanieron. Mi eĉ abomenas vidi la finan 'o'. Do estas 'Einstein' kaj nenio cetere. Mi nur toleras uzi finan 'a' kiel en 'la Einsteina verko' ktp.

Mi ne certas kio estas la sinteno de la akademio aŭ de la plimulto de la E-istoj, sed mi tremetas ĉiam kiam mi vidas tiele stupritajn nomojn, ekz. ankaŭ 'Fajrovulpo'...

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-25 12:58:47

sal.gif Saluton al ĉiuj,

P.I.V. diras "Ejnŝtejno", se li ankaŭ diras: "usona fizikisto !".
Por mi, li estas unu de la plej genia GERMANA fizikisto.
Do, mi dirus tute simple "Alberto Einstein", sed tio ne mi malebligas esperantiĝi lian nomon, ekzemple kiel diri:
la Einsteina teorio de la relativeco aŭ
relativeca Einsteina teorio. sal.gif

Reen al la supro