Al la enhavo

similaj vortoj

de horsto, 2008-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-23 16:43:05

Ŝajnas al mi ke Esperanto havas multajn similajn vortojn, pli ol ekzemple la Germana lingvo. Temas pri vortoj kiuj estas malsamaj nur per unu litero. Mi listigas kelkajn el ili, eble vi ja scias pliajn:

humoro - humuro
oferi - oferti (jam multaj uzantoj oferis ion en ĉi tiu forumo)
konsili - konsoli
vento -ventro - vintro
prezidento - prezidanto
konkuri - konkursi
mordi - murdi
roso -rozo

Mi ne atentis la mallongajn vortojn, ekzemple la tabelvortojn.

dbs (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-23 21:48:35

horsto:Ŝajnas al mi ke Esperanto havas multajn similajn vortojn, pli ol ekzemple la Germana lingvo. Temas pri vortoj kiuj estas malsamaj nur per unu litero. Mi listigas kelkajn el ili, eble vi ja scias pliajn:

humoro - humuro
oferi - oferti (jam multaj uzantoj oferis ion en ĉi tiu forumo)
konsili - konsoli
vento -ventro - vintro
prezidento - prezidanto
konkuri - konkursi
mordi - murdi
roso -rozo

Mi ne atentis la mallongajn vortojn, ekzemple la tabelvortojn.
Saluton!
Mi donis nur kelkaj vortoj kun litero „a”. Mi ne kontrolis vortoj kun aliaj literoj.
Ekzemploj en pola lingva:
adreso – adres
akademio- akademia
akcento – akcent
aktoro – aktor
alarmo – alarm
alkoholo – alkohol
amatoro – amator
ambasado – ambasada
angino – angina
aparato – aparat
apoteko – apteka
apetito – apetyt
artikolo – artykuł
atako – atak
artisto – artysta
atlaso – atlas
atomo – atom
aŭtoro – autor

ora knabo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-23 22:09:49

Mi aldonos nur mian plej grandan problemon:

ŝerci - serĉi

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-24 11:11:11

Saluton dbs,
mi celis la similecon inter Esperantaj vortoj, ne la similecon inter Esperantaj vortoj kaj vortoj el la propra lingvo. Ke estas simileco inter Esperantaj vortoj kaj vortoj el eŭropaj lingvoj estas klare, ĉar Zamenhof ja prenis la vortojn el la eŭropaj lingvoj.

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 18:50:09

Mi hazarde trovis la nomon por tiaj vortoj: paronimoj - vortoj, kiuj simile sonas sed havas malsamajn signifojn. Jen pliaj:

pesi -pezi
stato -ŝtato
rajdi - rajti
kruda - kruta
fronto - frunto
diveni -deveni
tempo - tempio

Meŝig (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 10:58:05

En certaj tonaj lingvoj, unusilaba vorto povas havi 12 signifojn malsimilajn. Nur la tonaleco ŝanĝas.

rubulo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 18:33:24

En la franca okazas ofte, ke pluraj vortoj prononciĝas same, kvankam havas malsamajn signifojn kaj malsamajn skribmanierojn. Cetero de la frazo kaj kunteksto donas (foje ridulo.gif) la sencon.

BeRReGoN (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 09:04:59

rubulo:En la franca okazas ofte, ke pluraj vortoj prononciĝas same, kvankam havas malsamajn signifojn kaj malsamajn skribmanierojn. Cetero de la frazo kaj kunteksto donas (foje ridulo.gif) la sencon.
Ekzemple, la sono "ver" povas esti:

vers - al
verre - glaso
ver - vermo
vers - vermoj
vert - verda

rubulo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 13:08:27

vers = verso.

Kaj vi forgesis vair (felto de ia sciuro)

BeRReGoN (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 16:49:01

rubulo:vers = verso.

Kaj vi forgesis vair (felto de ia sciuro)
Jes, vi pravas. ridulo.gif

Reen al la supro