Al la enhavo

Ĉu oni povas diri "ci" anstataŭ "vi"?

de Hispanio, 2008-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Hispanio (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-26 22:46:17

Legante iom da gramatiko, mi legis ke la uzado de la pronomo "ci" estas tre malofta kaj ke ĝi impresas fremde, malvarme, repuŝe.

Sed ĉu oni povas uzi ĝin se oni volas?

Ĉu oni povas diri "mi, ci, li/ŝi/ĝi/oni, ni, vi, ili" se iu persono volas diri tion tiel?

Filanator (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 05:57:38

Hispanio:Legante iom da gramatiko, mi legis ke la uzado de la pronomo "ci" estas tre malofta kaj ke ĝi impresas fremde, malvarme, repuŝe.

Sed ĉu oni povas uzi ĝin se oni volas?

Ĉu oni povas diri "mi, ci, li/ŝi/ĝi/oni, ni, vi, ili" se iu persono volas diri tion tiel?
Mi legis ke ci estas la "ĝentila" formo de vi, kaj vi estas la "malformala", kiel 'tu' kaj 'usted' en la hispana.

Sed Zamenhof diris, ĉar tiu uzo ne abundas en aliaj lingvoj (ekz la angla), ke 'ci' ne devis esti uzata ofte.

mnlg (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 10:11:49

Filanator:Sed Zamenhof diris, ĉar tiu uzo ne abundas en aliaj lingvoj (ekz la angla), ke 'ci' ne devis esti uzata ofte.
Fakte malmultegaj disvastaj lingvoj uzas nur unu vorton por la dua persono. Rigardante la plej uzatajn lingvojn, la angla estas absoluta minoritato. Por granda plejparto da eŭropanoj (sed ne nur), povus esti repuŝe ne havi distingon inter plurala kaj singulara 'vi'.

Tamen, ĉio alia, kion vi diras, estas ĝusta; uzo de 'ci' ne estas sugestata, kaj kutime oni nur uzas ĝin en tre neformalaj situacioj (ekz. inter amparoj) aŭ spritcele.

Meŝig (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 10:47:15

Jen teksteto, kiun skribis Zamenhof pri tiu pronomo:
PRI LA PRONOMO “CI”

La neuzado de “ci” tute ne estas senkonscia imitado de la ekzistantaj lingvoj, — kontraŭe, ĝi estas specialaĵo de la lingvo Esperanto, specialaĵo bazita sur pure praktikaj konsideroj kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al pli-ol-unu personoj dirus “vi” kaj al unu persono ĉiam “ci” sed ĉiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimiĝis al la ideo, ke “ci” enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli de la Esperantistoj, ke ili al ĉiu unu persono diru “ci” ni devus sekve havi apartan pronomon de ĝentileco (kaj tia pronomo efektive ekzistis en Esperanto antaŭ la jaro 1878). Sed la praktiko de ĉiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia “formo de ĝentileco” estas ofte tre embarasa, ĉar tre ofte ni ne scias, kiamaniere ni devas nin turni al tiu aŭ alia persono (ekzemple al infano k.t.p.): “ci” ŝajnas al ni eble ofenda, pronomo de ĝentileco ŝajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre ofte estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la aŭskultanto (ekzemple anstataŭ “ci” kaj “vi” oni diras “li”, “oni”, “sinjoro”, “fraŭlo” k.t.p.). Por forigi ĉiujn ĉi tiujn embarasojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio nur “vi”. Malkompreniĝon tio ĉi neniam povas kaŭzi, ĉar en la tre maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon, dirante “vi, sinjoro”, aŭ “vi ĉiuj”, “vi ambaŭ” k.t.p. Por la personoj, kiuj tre sentas la bezonon de “ci” (ekzemple kiam ili sin turnas al Dio aŭ al amata persono), la uzado de “vi” ŝajnas neagrabla nur en la unua tempo (tiam ili ja havas la rajton uzi “ci”), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimiĝas al la uzado de “vi”, ke ĝi perfekte kontentigas kaj oni trovas en ĝi absolute nenion “malvarman”. Ĉio dependas ja nur de la kutimo.

Respondo 28, La Revuo, 1908, Februaro
http://ttt.esperanto.org/Ondo/L-lr.htm#11Personaj

mnlg (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 12:08:15

Mi sentas ke ĝi estas iom ligita al antaŭa epoko. Mi plu evitos uzi 'ci', sed mi ne vidas ion ajn konvinkan en tiu teksteto. Dankon, tamen, je via disponigo.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 18:02:00

Do "ci" estas esprimo de esperanta culturo, kaj ne elekto de Zamenhof?

Mi bonvole uzus "ci" anstataŭ "vi", ĉefe kun amikoj. Estas fremda uzi "vi" por unu ulo. ĉu ne? Ĝi pensigas min pri la franca vorto "vous".

ridulo.gif,

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 06:22:04

Atentu la ĉiutagan lingvo-uzon: "ci" tute ne plu estas uzata, nur en la vorto "cii".

sinjoro (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 06:27:32

Rudolf F.:Atentu la ĉiutagan lingvo-uzon: "ci" tute ne plu estas uzata, nur en la vorto "cii".
Tamen mi konas kelkajn ulojn kiuj daŭre uzadas la vorton ''ci'' kiel ordinaran, ne troe ĝentilan formon. Mi mem uzis ĝin nur du- aŭ trifoje en tradukoj de la pola por montri ŝanĝon de estim-nivelo kiam ne eblas substreki la parolŝanĝon alimaniere. En aliaj kazoj ĝi ŝajnas esti tute nenecesa vorto.

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 14:17:35

sinjoro: Tamen mi konas kelkajn ulojn kiuj daŭre uzadas la vorton ''ci'' kiel ordinaran, ne troe ĝentilan formon.
Klare, mi konas ankaŭ ulojn, kiuj diras ankoraŭ pli strangajn aferojn ... rido.gif

En literaturo, ekzemple por esprimi fojan nuancon, precipe, kiam temas pri tradukoj, "ci" estas akceptebla kaj tradicia.

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 15:24:21

Laŭ la PMEG, la Biblio de Esperanto rideto.gif, "ci" estas nekonsilata ĉar ĝi estas fakte ne-Fundamenta: Zamenhof ne faris eĉ unu ekzemplon de ci-uzo. La sola frazo, kiun ni havas kun "ci", estas "ci skribas": tio ne donas al ni multajn informojn pri la kunteksto...

Mi daŭros tute ne uzi "ci", evitante dubojn kaj eblajn erarojn...

Reen al la supro