Al la enhavo

Kion signifas "te la mamaste" en la Hispana?

de Nala_Cat15, 2020-decembro-16

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-decembro-16 07:40:14

Mi vidis ĉi tiun frazon "te la mamaste" en jutuba komentejo kaj mi ne komprenas la signifon. Ŝajnas, ke la direkta traduko al Esperanto estu "Al vi suĉis ĝin" Mi ĉiam vidas "te" kiel "al vi"

Alirilate, en la hispana mi ĉiam havas problemojn kun la "te la/lo" aŭ "se la/lo" konstruoj ĉar la traduko ne ĉiam estas rekta kiam oni tradukas al la Angla. Iafoje en la hispana ŝajnas kiel nenecesaj indirektaj objekto-pronomoj estas uzataj, kiam en aliaj lingvoj oni ne uzus ilin. Ŝajnas iom idiotisma ĉu ne?

novatago (Montri la profilon) 2020-decembro-16 15:55:19

Nala_Cat15:Mi vidis ĉi tiun frazon "te la mamaste" en jutuba komentejo kaj mi ne komprenas la signifon. Ŝajnas, ke la direkta traduko al Esperanto estu "Al vi suĉis ĝin" Mi ĉiam vidas "te" kiel "al vi"
Verŝajne oni devas ne laŭvorte traduki tion, ĉar plej ofte tio estas esprimo. Mi serĉis en interreto ĉar mi neniam aŭdis tion en Hispanio, kaj la esprimo ŝajnis amerika. Laŭ miaj trovoj, oni povas traduki tion, kiel "kia bravulo vi estas!" se oni parolas pozitive, kaj "kia aĉulo!" laŭ malpozitiva kazo.

Nala_Cat15:Alirilate, en la hispana mi ĉiam havas problemojn kun la "te la/lo" aŭ "se la/lo" konstruoj ĉar la traduko ne ĉiam estas rekta kiam oni tradukas al la Angla. Iafoje en la hispana ŝajnas kiel nenecesaj indirektaj objekto-pronomoj estas uzataj, kiam en aliaj lingvoj oni ne uzus ilin. Ŝajnas iom idiotisma ĉu ne?
Mi ne povas doni bonan kaj kompletan eksplikon al ĉi tio. Verŝajne jes, fojfoje tiaj promonoj estas nenecesaj, sed ne ĉiam kaj fojfoje ili estas emfazaj. Tio ne estas facile eksplikebla afero.

Mi ne scias ĉu via nivelo en la hispana estas bona. Se via nivelo estas bona, vi eble povas legi ĉi tion. La paĝo parolas pri la afero kaj la kvar lastaj alineoj parolas pri la verboj, kiuj iras kun tiuj objekto-pronomoj.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Aranzazu (Montri la profilon) 2020-decembro-16 16:46:25

Salyton Sean! Bonvenon al ĉi tie! Mi konas esperanta junularo grupoj en la telegramo. Ĉu vi volas aliĝi al vi tie? Mi nomiĝas Aranza kaj mi estas hispanino.

nornen (Montri la profilon) 2020-decembro-16 18:32:14

Pri te/se lo/la:

Estas jenas kombinacioj:

te [nerekta objekto] lo [rekta objekto] = al mi lin/ĝin
Te lo acercaste. = Vi alproksimigis lin/ĝin al vi.

te [nerekta objekto] la [rekta objekto] = al mi ŝin/ĝin
Te la acercaste. = Vi alproksimigis ŝin/ĝin al vi.

te [rekta objekto] le [nerekta objekto] = min al li/ŝi/ĝi
Te le acercaste. = Vi alproksimigis vin (= alproksimiĝis) al li/ŝi/ĝi.

se [nerekta objekto] lo [rekta objekto] = al li/ŝi/ĝi/si lin/ĝin
Se lo acercaste. = Vi alproksimigis lin/ĝin al li/ŝi/ĝi.
Se lo acercó. Li/ŝi/ĝi alproksimigis lin/ĝin al si.

se [nerekta objekto] la [rekta objekto] = al li/ŝi/ĝi/si ŝin/ĝin
Se la acercaste. = Vi alproksimigis ŝin/ĝin al li/ŝi/ĝi.
Se la acercó. = Li/ŝi/ĝi alproksimigis ŝin/ĝin al si.

se [rekta objekto] le [nerekta objekto] = sin al li/ŝi/ĝi
Se le acercó. = Li/ŝi/ĝi alproksimigis sin (= alproksimiĝis) al li/ŝi/ĝi.

(En Hispanujo tio povas iom ŝanĝiĝi pro la leísmo.)

- - - -

¿Qué hiciste con la tabla? - Te la di.
¿Qué hiciste con el vaso? - Te lo di.

¿Qué hiciste con el vaso? - Se lo di (a él/ella).
¿Qué hiciste con la tabla? - Se la di (a él/ella).

¿Qué pasó con el vaso? - Se le entregó al policia.
¿Qué pasó con la tabla? - Se le entregó al policia.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-decembro-16 18:49:43

do kiam oni uzas la “te” pronomon kaj “tú” konjugacion (te -aste, -as ktp) ĉu tio iafoje egalas la -iĝ sufikson en esperanto?

Aranzazu (Montri la profilon) 2020-decembro-16 20:17:57

Sean, la aliĝo por eniri al la grupo estas tiu: @junularoEo (telegramo)

novatago (Montri la profilon) 2020-decembro-16 21:19:57

Nala_Cat15:do kiam oni uzas la “te” pronomon kaj “tú” konjugacion (te -aste, -as ktp) ĉu tio iafoje egalas la -iĝ sufikson en esperanto?
Jes, iafoje.

Ĝis. Novatago.

nornen (Montri la profilon) 2020-decembro-16 21:48:39

Nala_Cat15:do kiam oni uzas la “te” pronomon kaj “tú” konjugacion (te -aste, -as ktp) ĉu tio iafoje egalas la -iĝ sufikson en esperanto?
Por ke "te X'as" similu la esperantan sufikson -iĝ-, estas bezonaj la sekvaj kondiĉoj:

a) la baza verbo estas transitiva.
b) la baza verbo havas ian (eble nur etan) kaŭzativan (-ig-) ĥarakteron.

Base, en la hispana foje x'iĝi estas esprimata kiel x'igi sin, aŭ en la dua persono: v x'igas vin = vi x'iĝas.

Ekzemplo:
enojar (transitivo) = kolerigi = make someone angry.

Uzo transitivo:
Te enojé. = Mi kolerigis vin.
Lo enojaste. = Vi kolerigis lin.
La enojamos. = Ni kolerigis ŝin.
Los enojaron. = Ili kolerigis ilin.

Nun por diri "koleriĝi", oni diras "kolerigi sin", laŭvorte "make oneself angry", laŭsence "get angry".

Me enojé. = Mi kolerigis min. = Mi koleriĝis.
Te enojaste. = Vi kolerigis vin. = Vi koleriĝis.
Se enojó. = Li/ŝi kolerigis sin. = Li/ŝi koleriĝis.
Nos enojamos. = Ni kolerigis nin. = Ni koleriĝis.
(Uds) se enojaron. = Vi (ĉiuj) kolerigis vin. = Vi (ĉiuj) kolerigis.
(Ellos/ellos) se enojaron. = ili kolerigis sin. = Ili koleriĝis.

Aliaj ekzemplo:
Me asustaste. = Vi timigis min.
Te asusté. = Mi timigis vin.
Me asusté. = Mi ektimis/timiĝis.
Te asusates. = Vi ektimis/timiĝis.

Me sentaste. = Vi sidigis min.
Te senté. = Mi sidigis vin.
Me senté. = Mi eksidis/sidiĝis.
Te sentaste. = Vi eksidis/sidiĝis. [1]

Me llamás "El Bigotes". = Vi nomas min "El Bigotes".
Te llamo "El Bigotes". = Mi nomas vin "El Bigotes".
Me llamo "El Bigotes". = Mi nomas min "El Bigotes". = Mi nomiĝas "El Bigotes".
Te llamás "El Bigotes". = Vi nomas vin "El Bigotes". = Vi nomiĝas "El Bigotes".

- - - -

Ekzempla dialogo:
- ¿Por qué me sentaste en la última fila?
= Te senté ahí porque siempre molestás.
- No importa. Igual me voy a sentar hasta adelante.
= No hagás eso, cabrón. No te podés sentar [no podés sentarte] en el asiento de otra persona.

Reen al la supro