Al la enhavo

La Participoj

de alighozali, 2020-decembro-21

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

alighozali (Montri la profilon) 2020-decembro-21 16:26:06

Mi jam legis ke estas tri la particip-formoj en Esperanto, babilite de la formoj: pasinta, nuna, kaj, estonta formoj. Mi legis ke la participoj povas esti uzita kun la verbo de esti, formite la kombinita verbo. Tiel mi vidas en la uzaĵo interete, mi malofte vidas ke la homoj uzas tiujn kombinitajn formojn. Ĉu la uzaĵo de kombinitaj formoj vere ne estas ŝategita de la Esperant-parolantoj?

nornen (Montri la profilon) 2020-decembro-21 17:40:48

alighozali:Ĉu la uzaĵo de kombinitaj formoj vere ne estas ŝategita de la Esperant-parolantoj?
Tio ne temas tiom pri ŝato ol pri neceso.

Por la pasivo oni ja bezonas kunmetitajn formojn, sed ofte oni povas eviti la pasivon, usante"oni" aŭ en certaj okazoj iĝ-formojn.

Por la aktivo ne estas tia grava bezono. Ekzemple nek "mi legas nun" (I am reading) nek "mi legas kutime" (I read) bezonas kunmetitan verbformon.

La plu-ol-pasintecon (plu-que-perfect, past perfect) oni povas ankaŭ esprimi per simpla pasinta verbformo.

Eble la plej kutima aktiva kunmetita formo estas kun la estonta participo, por indiki intencon, deziron, ktp:

Mi estas legonta ĉi tiun libron = I am about to read this book. I am planning on reading this book. I am going to read this book, but I might still change my mind.

Mi estis manĝonta, kiam vi telefonis min. = I was about to eat, when you called me and therefore I couldn't eat, but had to talk to you on the phone.

Reen al la supro